PUBLIKIGANTE la 29-an de majo informon, laŭ kiu la monpuno pagota de la banko BNP-Paribas povus esti 10 miliardoj da dolaroj, la Wall Street Journal estigis ŝokon. La banko estas akuzita pri malobeo, inter 2002 kaj 2009, tra sia svisa filio, de la embargoj truditaj de Usono kontraŭ Kubo, Irano kaj Sudano. La afero en spektakla maniero ilustras la evoluon de la jurisprudenco kaj de la juĝaj praktikoj en la sfero de internacia financo. De pluraj monatoj, du aliaj francaj bankoj, la Société générale kaj la Crédit agricole, ankaŭ havas malvarman rilaton kun la usonaj aŭtoritatuloj.
Jam antaŭ tiu anonco, la franca prezidanto François Hollande estis skribinta al sia usona samrangulo por averti lin pri la misproporcia karaktero de la planataj sankcioj kontraŭ la BNP-Paribas. Kaj s-ro Christian Noyer, direktoro de la Banko de Francujo, esprimis sian miron, ke la usona leĝo aplikiĝas al transakcioj « konformaj al la reguloj, leĝoj, regularoj, ĉe la eŭropa kaj franca niveloj, kaj ankaŭ al la reguloj de la Unuiĝintaj Nacioj [1]. »
Li eble ne estus tiom surprizita, se li pli bone estus observinta la politikajn evoluojn de la lastaj jardekoj. Jam ekde la fino de la 1980-aj jaroj, dum la debato pri la usona ekkadukiĝo – aparte kompare al la kresko de Japanujo – estis vigla, la brita politikologino Susan Strange insistis pri la « struktura potenco » de Usono, « tiu potenco fiksi la kadrojn de la monda ekonomio, kiu ebligas elekti kaj modli la strukturojn sine de kiuj la aliaj landoj, iliaj politikaj institucioj, iliaj entreprenoj kaj iliaj profesiuloj devas funkcii » [2].
Laŭlonge de la 1990-aj jaroj, la arsenalo de sankcioj starigitaj dum la malvarma milito kontraŭ landoj aŭ individuoj « malamikoj de Usono » konsiderinde disvolviĝis. La ekster-teritorieco atingis nivelon, en 1996, kun la Iran-Lybia Sanctions Act (ILS), kiu permesis al Vaŝingtono trudi sankciojn al entreprenoj de aliaj landoj negocantaj kun Irano kaj Libio. Tamen, ĉefe post la 11–a de septembro, la usona potenco ja plifortiĝis fronte al la internaciaj bankoj, kadre de la « financa milito kontraŭ terorismo ».
La kontrolo de la financaj fluoj tiam fariĝis tutplaneda. Nova aspekto de la « eksterordinara privilegio » pri kiu parolis la generalo De Gaulle, ĉiuj transakcioj faritaj en dolaroj, eĉ se ili ne okazis sur la usona teritorio, falis de nun sub la aŭtoritato de la usona leĝo. Fine, la povo de la Oficejo por Kontrolo de la Eksterlandaj Bonhavoj (Office of Foreign Assets Control-OFAC en la angla), taskita, en la ministrejo pri la financoj (Department of the Treasury), pri la bona aplikado de la sankcioj, ne ĉesis kreski. Forigi kelkajn altrangulojn el iliaj funkcioj
SED LA GRANDAJ internaciaj bankoj neglektis tiujn transformojn. BNP-Paribas, malbone konsilata, cetere faris multajn mallertaĵojn. Ĝi ignoris la avertojn, kiel la viziton en 2006, en sia pariza sidejo, de s-ro Stuart Levey, tiama vicministro pri la financoj (vicsecretary of the Treasury) pri terorismo kaj prifinancaj informoj, veninta atentigi ties gvidantojn pri iliaj rilatoj kun Irano. La banko daŭrigis sian negocon kun landoj trafitaj de embargo, interalie Sudano. Sume, la usonaj juĝistoj taksis je 30 miliardoj da dolaroj tiujn kontraŭleĝajn transakciojn. La banko nur malfrue rekonis tion, dum en tiaj kazoj, oni kutime en Usono humile pentas. Ĝi sekve estis konsiderata kiel « ne-kunlaborema ». Laŭ iuj, la usonaj aŭtoritatoj parolis pri monpuno de 16 miliardoj da dolaroj (ĉirkaŭ 10 miliardoj da eŭroj), eĉ de 60 miliardoj da dolaroj (ĉar la monpunoj povas atingi la duoblon de la kontraŭleĝaĵ transakcioj), dum la banko garantie deponis nur 1,1 miliardon da dolaroj.
La direktoro de la departemento de la financaj servoj de la Nov-Jorko-ŝtato, kiu ludas elstaran rolon en tiu afero, s-ro Benjamin Lawsky « altigis la aŭkcion ». Favora al pli « kreivaj » sankcioj, li postulis ke « oni forigu kelkajn altrangulojn el iliaj funkcioj ».
Tio estas farita, de kiam s-ro Georges Chodron de Courcel, kiu prezidis la administran konsilantaron de BNP-Paribas-Genève, kaj ankaŭ aliaj gvidantoj, anoncis sian foriron. Sed s-ro Lawsky levis alian minacon : portempan malpermeson de la kompensaj operacioj en dolaroj de la klientoj de BNP-Paribas, kaj eĉ la forprenon de ilia rajtigilo.
La afero ilustras la revenon de la agentejoj pri financa reglamentado. En marto 2014, la brita ĵurnalo Financial Times taksis, ke la tuto de la monpunoj pagitaj al Usono fare de la usonaj kaj eksterlandaj bankoj dum la kvin lastaj jaroj atingis 100 miliardojn da dolaroj. En la sola jaro 2013, la sumo estis 52 miliardoj [3]. Inter la usonaj, JP Morgan Chase, la unua banko de la lando, havas rekordon, kun 13 miliardoj da monpunoj pagitaj pro ĝia respondeco en la nemoveblaĵo-krizo. Ĝin sekvos verŝajne la Bank of America, kiu, en la fina fazo de la intertraktado kun la federacia ŝtato, probable pagos 12 miliardojn da dolaroj pro samspeca kontraŭleĝaĵo.
Plejparto de la gravaj internaciaj financaj establoj ankaŭ estas suspektataj de la usonaj reguligantoj. En 2012, la nederlanda ING kaj la brita Standard Chartered pagis monpunojn (respektive 619 kaj 667 milionojn da dolaroj) pro transakcioj kun landoj frapitaj de embargo... Alia brita banko, HSBC, pagis 1,9 miliardon da dolaroj pro kompliceco de monlavado, helpo al imposta evito kaj ĉirkaŭigo de embargo. Ankaŭ kelkaj svisaj bankoj estis denuncitaj, ĉar ili helpis usonanojn fraŭdi la impostojn. La Svisa Kredito devis pagi monpunon de 2,6 miliardoj da dolaroj ; li estis la unua, kiu, de dudek jaroj, rekonis sian kulpon.
Unuvorte, io neniam vidita depost la fino de la 1980-aj jaroj, kiam la skandalo de la Ŝpar-kasoj estigis mil cent plendojn ĉe tribunalo lanĉitajn de la usonaj reguligistoj pro fraŭdoj kaj diversaj aliaj kontraŭleĝaĵoj. Ok cent respondeculoj estis tiam kondamnitaj je prizon-punoj. Sed, tuj poste, la sistemo de financa regulado eniris fazon de senprecedenca ne-interveno de la ŝtato depost la reformoj enkondukitaj de la Nova Disdono (New Deal).
La ideologio de la senreguligo ja modifis la donitaĵojn. Prezidanto de la federacia Rezervo de 1987 ĝis 2006, s-ro Alan Greenspan ripetadis ke la sola reguligo kapabla favori la financan ennovigon, laŭ li motoro de kresko, estas tiu de la memreguliga merkato ; tiuj, kiuj malobeas tiujn regulojn kondamnas sian landon al kadukiĝo. La disvolvado de la financaj merkatoj kaj la ŝajna ekonomia bonfarto de Usono (pli ol dek jaroj da kontinua ekspansio ekde marto 1991) ja pruvas ĝin.
Pretekste de modernigo, kiun oni opinias necesa, gravaj leĝoj aplikis ĉi tiujn liberalajn principojn. Tiel, la Gramm-Leach-Bliley Act de 1999 oficialigis la finon de la disigo de la komerca banko disde la aliaj financaj sektoroj, dum la Commodity Futures Modernization Act de 2000 favoris la eksponencialan kreskon de la derivaĵoj, ekster ĉia efektiva regado. La reguligistoj mem, taskitaj kontraŭbatali la malobeojn al la leĝoj, estis nutritaj de tiu ideologio. Tio klarigas ilian komplezon, malofte dementitan – krom pri terorismo aŭ ekonomiaj sankcioj. Kiam banko estis kaptita, oni apenaŭ riproĉis ĝin : la perspektivo de malgranda monpuno « sen agnosko nek kontestado de la riproĉitaj faktoj », laŭ la uzata formulo, havis neniun ajn deadmonan efikon. Valizoj da monbiletoj kaj armeo da advokatoj
EN TIU ĈI MONDO kie ĉio, aŭ preskaŭ, estis tolerata, se ne permesata, la regulo « ne vidita, ne kaptika » aplikiĝis. Kiam la financa krizo eksplodis en 2008, la reguligistoj estis senarmilaj – la subprime kaj la credit default swaps el kiuj originis la disfalo ne estis kontraŭleĝaj -, kaj precipe senhelpaj. La bankoj respondecaj pri la krizo cetere ostaĝigis la realan ekonomion, minacitan de depresio. En sia ĵus publikigitaj memoraĵoj, la eksministro pri la financoj Timothy Geithner priskribas tiel sian dilemon : « La popolisma kolero de la momento postulis biblian venĝon, sed ni elektis estingi la fajron, eĉ se tio povis ebligi al iuj el la fajrigistoj eskapi sian justan punon [4]. »
Reale, la fajrigistoj eĉ fariĝis la ĉefaj profitantoj de la gigantaj sumoj destinitaj ilin savi el la incendio, kiun ili fajrigis. Ege kostaj por la impost-pagantoj, tiuj subvencioj (laŭtakse ĉirkaŭ 13.000 miliardoj da dolaroj [5]) ebligis al la financa sektoro, kaj iom malpli al la ekonomio de la lando, retrovi bonfarton. Iuj reguligistoj, longtempe kritikataj pro sia indulgo, tiam ŝanĝis sian taktikon – eĉ se granda parto de la financo restas neatingebla de iliaj punoj. Ili volas montri kiom kostas defii la leĝojn. Ili sekve decidis severe puni tie, kie ili povas, kaj volas precipe tion sciigi. Interne de la bankoj mem, la alerto-lanĉantoj ((whistleblowers) estas instigataj denunci eventualajn leĝrompojn, interŝanĝe kontraŭ mona kompenso kaj garantio, ke ili konservos sian oficon.
Kompreneblas, en tiaj kondiĉoj, la kresko de la « departementoj pri regulara konformeco » (compliance en la angla), kiuj trudas ĉiumomentan atenton, por certiĝi ke la leĝoj estas respektataj. Dotitaj je novaj povoj danke al la Dodd-Frank-leĝo, adoptita en 2010, ili akcelas la movadon. Sen tamen igi la sistemon pli sekura aŭ pli stabila.
La solvado de tiuj konfliktoj, kaj aparte la nivelo de la monpunoj, estas arbitraj. Ĉar la mastrumado de tiuj krizoj koncernas multajn agantojn en moviĝema kunteksto. La registaraj agentejoj estas motivataj de multaj konsideroj leĝaj, ideologiaj, financaj kaj politikaj. Ĉe la federaciaj agentejoj, la internaciaj rilatoj povas ludi ne neglektindan rolon, dum la agentejoj, kiuj dependas de la ŝtatoj, kiel la departemento de la financaj servoj de la Nov-Jorko-ŝtato, estas gvidataj de elektismaj kaŝitaj pensoj kaj zorgoj pri interna politiko. Kaj koncerne la celatajn bankojn, tuta armeo da advokatoj kaj konsilistoj konsilas ilin, ĉefe en la sferoj de komunikado kaj publikaj rilatoj.
En tiu kunteksto, la adoptitaj strategioj, kaj la varbado, kiel tiu de eksaj altaj ŝtatfunkciuloj, povas ludi decidan rolon. La kazo de HSBC, ekzemple, enŝlimigita en implikaĵo de monlavado, imposto-evito kaj aliaj lontraŭleĝaĵoj, ŝajnis senespera. La banko interalie estis organizinta transporton de bileto-valizoj, por meksika drogo-kartelo. Sed ĝi ricevis nur malpezan monpunon, 1,9 miliardo da dolaroj, kaj evitis aliajn punajn konsekvencojn. Ĝi ja havis la bonan ideon dungi kiel direktoron de leĝaj aferoj, s-ron Levey, eksan vicministron de la financoj por terorismo kaj financaj informoj. Tiu mem, kiu en 2006, turnee vizitis la grandajn eŭropajn bankojn – BNP-Paribas ja, sed verŝajne ankaŭ HSBC – por preskribi al ili ne negoci kun landoj trafitaj de embargo, kaj aparte kun Irano...
Ibrahim WARDE