Trans sia loga titolo, Cuban Revelations („Kubaj riveloj”) troviĝas inter la libroj plej bone informitaj pri Kubo ekde la komenco de tiu ĉi jarcento. [1] Mark Frank, korespondanto de la Financial Times kaj de la agentejo Reuters, vivis tie dum pli ol du jardekoj. Kiel edzo de kuba flegistino li spertis la ĉiutagajn malfacilaĵojn de la loĝantaro. Sed ĉi tie li koncentras siajn komentojn al la politiko de s-ro Raúl Castro].
La „plano por transvivi” de la prezidanto elektita en 2008, vera rekviemo por la „komanda ekonomio” praktikita de lia pli aĝa frato, estis decidita kiam, kun la fono de akra financa krizo, la registaro devis bloki la bonhavojn de la eksterlandaj firmaoj. Por Marino Murillo, vicprezidanto de la Ministro-Konsilantaro taskita pri la aplikado de la ekonomiaj reformoj, „la ekonomia recentrado” de la lasta jardeko de la fidelisma potenco [2] „estis fiasko (…) kiu mortigis” la hejman produktadon, la duono de la ŝtataj entreprenoj laboris kun deficito. Ĝuste en tiu kunteksto, dum la 6-a kongreso de la Kuba Komunista Partio (PCC), en la jaro 2011, s-ro Raúl Castro instigis ekonomian malfermon, sub la termino „ĝisdatigo de la socialismo”. Tio estis grava turnopunkto de la revolucio. [3]
Por la eksa analizisto de la British Broadcasting Corporation (BBC) Nick Caistor, la tempo venis por fari unuan bilancon de la malsukcesoj kaj sukcesoj de s-ro Fidel Castro, gvidanto kiu stampis la historion dum pli ol duonjarcento kaj kies bildo „malrapide estingiĝas sur la foto”. [4] „La historio absolvos min”, proklamis la revolucia gvidanto en la jaro 1953 ; [5] sed, se kredi Caistor, la juĝo de la novaj generacioj povus montriĝi malpli milda.
Lia heredaĵo vekas efektive ironiajn komentojn de la junuloj. Ili kelkfoje ne scias pri la heroaĵoj kiuj kondukis al la faligo de la diktatoreco de Fulgencio Batista ; ili ofte forgesis la multajn agresojn de la sinsekvaj usonaj registaroj. Caistor provas kompreni tiun eksterpolitikan sintenon, kiun li atribuas al la fidelisma projekto, pri kiu Fidel mem rekonis, ke ĝi „tro kopiis” la sovetian modelon. Dum longa tempo la gravaj socialaj atingoj, kiujn ĝi garantiis, ebligis la akcepton de aŭtoritateca ŝtato. Ilia „singarda” malmuntado povus ŝanĝi la aferojn.
„Kien iras Kubo ?”, demandas la tri aŭtoroj de la raporto de la Norvega Instituto pri Internaciaj Aferoj. [6] S-ro Raúl Castro anoncis tion : li finos sian lastan mandaton en 2018. Post tiu dato, kaj post la malapero de la generacio de revoluciuloj de la Sierra Maestra, pri kia legitimeco la reĝimo povos pretendi ? Kiom la nunaj reformoj preparas tiun venontan etapon ?
La registaro metis du prioritatojn : la disvolvadon de la ekonomio kaj la instituciigon de la reĝimo. Oficiale, „la kapitalismo ne estas sur la tagordo”. „La plano, kaj ne la merkato, devas antaŭrangi en la ekonomio”, ree asertis la 6-a kongreso de la PCC. Sed ĉu tiuj rezolucioj povos rezisti al la ludo de la ekonomiaj fortoj ? Hodiaŭ pli ol miliono da homoj, proksimume 20 elcentoj de la laborforto, ne laboras en la ŝtata sektoro, kontraŭ nur 6 elcentoj en 1988. Ili iom post iom aŭdaciĝas por postuli novajn rajtojn. Tiu politika dinamiko povus perturbi la realigon de la programita transiro.
Ĉar la kreskantaj malegalecoj minacas la socian kunteniĝon, kiu devenas el la revolucio. En la resumo de videokonferenco pri la socialisma transiro en Kubo, kune organizita de la revuo Temas kaj la centro David Rockefeller de la Harvard-universitato, Rafael Hernandez kaj Jorge Dominguez konkludas : „La politika retoriko devas akcepti la aperon de malsamaj sociaj grupoj aŭ klasoj kiel konstantan trajton de la nova modelo”. Ili emfazas paradokson : dum la progresemaj latinamerikaj registaroj agas por restarigi la rolon de la ŝtato, Havano „reduktas la perimetron kaj la naturon de ĝia interveno”.
Janette HABEL.