Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Demando de „ekvilibro”

$
0
0

La pun-ekspedicio de la israela armeo en Gazo reaktivigis unu el la plej spontaj aspiroj de la moderna ĵurnalismo : la rajton je pigro. Per pli profesiaj vortoj oni nomas tion „ekvilibro”. La usona ekstremdekstra televido Fox News kvalifikas sin, ne sen humuro, „justa kaj ekvilibra” (fair and balanced).

En la kazo de la konflikto en Mezoriento, kie la kulpoj ne estas egalece dividitaj, la „ekvilibro” signifas forgesi kiu estas la okupanta potenco. Sed, por la plejparto de la okcidentaj ĵurnalistoj, ĝi estas ankaŭ rimedo por protekti sin kontraŭ la fanatikeco de la informatoj per ĝena informo, per tio ke ili faras ĝin vidpunkto tuj kontestatan. Krom la fakto, ke oni ne vidas la saman mison en aliaj internaciaj krizoj, ekzemple en tiu de Ukrainujo (vd la artikolon (p. 9), la vera ekvilibro suferas pro du kialoj. Unue, ĉar, inter la bildoj de longa buĉado en Gazo kaj tiuj de raketalarmo sur plaĝo de Tel-Avivo, la pesilo de bona ekvilibro devus iom inkliniĝi ... Poste, ĉar certaj protagonistoj, ĉi-kaze israelaj, disponas pri profesiaj komunikistoj, dum la aliaj povas doni al la okcidentaj komunikiloj nur la turmenton de siaj civiluloj.

Sed inspiri kompaton ne estas efika politika armilo ; pli bone estas kontroli la raporton de la eventoj. De jardekoj oni do klarigas al ni, ke Israelo „respondas” aŭ„rebatas”. Tiu eta pacema ŝtato, malbone protektata, sen potenca aliancano, tamen sukcesas ĉiam venki, kelkfoje sen ricevi eĉ nur graton ... Por ke tia miraklo fariĝu, ĉia alfrontiĝo devas komenci en la preciza momento en kiu Israelo montras sin viktimo konsternita pro la fieco kiu trafas ĝin (forkonduko de iu, atenco, agreso, murdo). Ĝuste sur tiu bone kadrita tereno poste disvolviĝas la doktrino de „ekvilibro”. Iu indignas pro la sendo de raketoj kontraŭ civilaj loĝantaroj ; la alia kontraŭmetas. ke la israela „respondo” estas multe pli mortiga. Resume : militkrimo ĉie, kaj en la centro la kuglo.

Kaj tiel oni forgesas la reston, do la esencon : la militan okupadon de Cisjordanio, la ekonomian blokadon de Gazo, la kreskantan koloniadon de la terenoj. Ĉar la konstanta informado ŝajnas havi neniam sufiĉe da tempo por montri tiajn detalojn. Kiom da iliaj plej multaj konsumantoj scias, ekzemple, ke inter la sestaga milito kaj tiu de Irako, do inter 1967 kaj 2003, pli ol trionoj de la rezolucioj de la Sekurec-konsilantaro de la Unuiĝintaj Nacioj estis rompitaj de unu sola ŝtato, Israelo, kaj ke ili ofte koncernis ... la koloniadon de palestinaj teroj ? [1] Per aliaj vortoj, ke nur simpla batalhalto en Gazo signifus daŭrigi la agnoskitan rompon de la internacia juro.

Oni ne povas kalkuli kun la franca registaro por memorigi tion. Ekde kiam ĝi deklaris, la 9-an de julio ĉi-jare, sen diri eĉ nur vorton pri la dekoj da palestinaj civilaj viktimoj, ke la registaro de Tel-Avivo rajtas fari ĉiajn disponojn por protekti sian loĝantaron kontraŭ la minacoj”, s-ro François Hollande jam ne zorgas pri ekvilibro. Li fariĝis la eta telegrafisto de la israela dekstrularo.

Serge HALIMI.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330