Jalto estas ĉefa urbo de suda bordo de duoninsulo Krimeo, aŭtonoma respubliko de Ukrainio. De nordo ĝin ŝirmas kontraŭ ventoj montoj, de sudo varme karesas Nigra Maro. Ĝi estas la plej granda kaj prestiĝa ripozurbo de Ukrainio, centro de perklimata kuracado.
Krimeo estas vera histori-arkeologia konservejo. Grekoj kaj romanoj, gunoj kaj bizantianoj, genuezanoj kaj turkoj alvenadis kaj lasis tiun ĉi teron. Kontraŭ ili batalis taŭroj, skifoj, slavoj.
Jalto estas unu el luliloj de la tutmonda E- movado. En 2012 okazos 120-jara jubileo de Esperanto en Jalto. Tie ĉi loĝis famaj E- pioniroj : d-ro I. Ostrovskij, N. Borovko, A. Ĉajkovskaj. En centro de la urbo estas du memortabuloj omaĝe al ili.
La kongreso okazos en ripozejo je nomo de Anton Ĉeĥov – fama rusa verkisto, kiu fondis ĝin, loĝante en Jalto. La kongresanoj loĝos en aparta 3-etaĝa domo, kiu situas en granda ombra parko kaj havas 100 lokojn. En la domo ĉiuj ĉambroj estas 2-litaj kun oportunaĵoj (sed duŝejo kaj necesejo en unu ejo). Duono de la ĉambroj estas kun vastaj balkonoj. Kosto de unutaga restado (loĝado, 3-foja manĝado (ankaŭ kun dieta manĝado), kuracado) en 2-lita ĉambro estas 25-28 euroj por ĉiu el du loĝantoj. Kaze de unupersona loĝado en 2-persona ĉambro la kosto estas ĉ. 40 eŭroj.
En unua kaj tria etaĝoj estas vestibloj (je 20- 25 personaj kunsidoj), en 3-a etaĝo estas aromoterapia ĉambro por 15-persona kunsido kaj samtempa aromoterapio, halo por kuraca gimnastiko, ankaŭ uzebla por kunsidoj. Krome apud la domo estas kelkaj lokoj, uzeblaj por la ripozo aŭ kunsidoj. Vespere eblos organizi lignofajron en apuda fermata loko.
En la ripozejo estas konferenchalo kun aparataro por koncertoj, projekciilo kaj ekrano, kie ĉiuj kongresanoj povas kolektiĝi. Ĝi estas por ĉ. 100 personoj. En la ripozejo estas kurac-diagnoza centro pri nespecifaj malsanoj de pulmoj, kormalsanoj, periferia nerva sistemo. Kuracado senpaga.
En la programo estas multaj ekskursoj kaj turistaj marŝoj. Fakte la ekskursoj komenciĝas jam de stacidomo en ĉefurbo Simferopolo al Jalto. La tutan vojon (80 km) eblas veturi per trolejbuso.
Bonvenon al senviza Ukrainio !