La semajnon de la 11-a al la 18-a de Januaro alvenos al Romo la Internacia Popola Marŝo kiu eliris el Nizo : pied-irantoj el Francio, Belgio, Hispanio, Italio kaj Grekio kunvojaĝantaj por subteni ĉiujn batalantajn popolojn, kaj kune pritrakti, internacie, ĉiujn siajn problemojn. La marŝo, survoje, helpis starigi popolajn asembleojn, kies precipa celo estas la esprim-libereco, por reakiri la politikan agad-kampon per kunvenoj, interŝanĝoj de atestoj kaj demandoj, kaj por instigi individuan kaj kolektivan pripensadon cele al la ekapero de alternativoj al la formortanta Kapitalismo.
La Agoro
Ĉi tiu renkontiĝo estas la rezulto de historia revolucia situacio, kiu estas senprecedenca pro ĝia tutmonda karaktero. Kio unuigas nin estas la klopodo kompreni la kialojn de ĉi tiu drameca situacio kaj la necertan estontecon al kiu ĝi gvidas nin, kaj la komuna penado realigi iun signifo-plenan socian ŝanĝon kaj atingi veran transformadon de la socia konscio.
La celo de ĉi tiu renkontiĝo estas la kunordigo de ĉi tiu naskiĝanta tutmonda revolucia movado, per la disvolviĝo de iu reto kiu permesus al ni konstrui socion kiu prioritatigas vivon super ekonomiaj aŭ politikaj aferoj.
Ni batalas por la starigo de senpera demokratio, fondita sur la principo de horizontaleco, kaj celanta fronti la decid-povon de la tiel nomata "reprezenta demokratio", kiu estas finfine regata de la potenco de la tutmonda financa spekulado.
Ĉio ĉi nepre baziĝas sur nova percepto de la spaco kaj la tempo, kaj aparte sur la reakirado de la publika spaco kiel loko por ĉiutaga vivo, konstanta dialogado, arta kreado kaj esprim-libereco, memmastrumata kaj naturamika spaco.
Nia sinteno estas paca, sed firma kaj decida. Ni instigas al civila malobeado, bazanta niajn agadojn ne sur ties laŭleĝeco aŭ kontraŭleĝeco, sed prefere rilate al ties justeco aŭ nejusteco.
Ĉi tiun agoro-semajnon svarmos sur la ĉefurbaj stratoj debatoj kaj proponoj, multaj temaj forumoj, surstrataj agadoj, spektakloj, kulturaj aktivadoj, laborgrupoj, migrantaj asembleoj kaj esplorcentroj.