Verko de Zamenhof : Komentoj
Min pardonu, kara Zamenhofo,
Pri koment' al « Venis nova sento ».
Estis vi naiva filozofo
Kaj nevola kapital-agento.
Akcentante pri malam' nacia,
Pri ŝovino de popolamasoj,
Vi forgesis pri malam' alia,
Pri malam' pli forta – de la klasoj.
Kaj en sangaj jaroj de l'milito,
En rabi', detruo kaj pereo,
Mortis verda esperant-spirito,
Estingiĝis torĉo de l'ideo...
Kaj eksonis nova la signalo :
« Unuiĝu de la mond' proletoj ! »,
Kaj akriĝas ĉie la batalo,
Sur la stratoj kaj en kabinetoj.
Sed malnov' ne cedas propravole,
Bonsidatan sian pozicion,
Kaj batalas arme kaj parole
Por kontraŭi la revolucion.
Kaj eĉ via, Zamenhof-ideo
Renaskiĝas en varia novo.
De Lanti Adamo lerta kreo -
Estas de l'sennaciismo movo.
Sed ne trompos nin barbul-profeto
Kaj Revo-Lora-fi-renegato,
De burĝaro lake-marioneto,
De etburĝoj prompta akrobato.
Esperanto estas ne la celo
Sed nur helpa batalil-faktoro
En tutmonda proletar-ribelo
Por finfine venko de l'Laboro.
Kaj ni nova jungeneracio,
Sen trompanta lingv-idealismo
Brake marŝu tra revolucio
Al fincelo nia – Komunismo.
julio 1932