Mi sidas kun mia laptopo
en nia verda pavilono
kaj kopias tekstojn.
Jen subite marŝas araneo
super la klavaron
kaj poste plu
sur la blankan tablon.
Araneo kun tre longaj
kruroj kaj dika kapo.
Senhaste kaj netimeme.
Evidente ĝi ne sentas
danĝeron.
Tio ne estas en ordo.
Kial ĝi ne timas,
ke mi povus mortbati ĝin ?
Leibnitz eraris.
Ni ne vivas en la plej bona
el ĉiuj eblaj mondoj.
Kvankam la araneo
tion evidente supozas.
Ĝoju, araneo,
ke mia edzino
ne proksimas.
Ŝi mortbatus vin -
nur pro timo.
↧
Araneo kaj Leibnitz
↧