La sesvoluma mahagonciklo de B.Traven
Estas romanoj pri la tempoj antaŭ kaj dum la revolucio de l' indiĝenoj en Meksiko. Kvin romanojn, rete legeblaj kiel PDF-dokumentoj, jam esperantigis Donjo & Cezar. La lasta romantraduko el la ciklo estos je dispono en la jaro 2015.
Ĉaro
(Der Karren) Berlino, librogildo Gutenberg, 1931
Registaro
(Regierung), Berlino, librogildo Gutenberg, 1932
Marŝo en la regnon de l' mahagono Militmarŝo
(Der Marsch ins Reich der Caoba. Ein Kriegsmarsch). Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1933
Mahagontrunko
(Die Troza) Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1936
Ribelo de l' pendigitoj
(Die Rebellion der Gehenkten) Zuriko, Prago, librogildo Gutenberg, 1936
Generalo venas el la ĝangalo.
(Ein General kommt aus dem Dschungel), Amsterdamo, eldonejo Allert de Lange, 1940. (Tiun romanon ni ankoraŭ tradukas, ĝi estos je dispono en la jaro 2015.)