Estas jam semajnofino,
paĉjo migros kun filino.
Por trajniri al la celo,
ili marŝas al la relo.
Ĉar la suno tre afablas,
glaciaĵo tre agrablas.
Evo frandas ĝin tre ĝoje,
kun rideto, jam trajnvoje.
Dum la lev' de l' dorsosako
paĉjo pensas nur pri l' pako.
Ev' scivolas, ne rimarkas,
ke ŝi l' najbarinon markas.
„Jen makulo sur la rob' !“
krias tiu sen aprob'.
Paĉjo servtuketon prenas
kaj purigi ĝin do penas.
PS : La versojn mi mem aldonis al la bildorakonto de la desegnisto e.o.plauen. Mi ne tradukis ilin. (cez)
Arto estas ĉiam kunarto, neniam arto en vaka loko, sed ĉeno de fluantaj pensoj kaj kreoj. Nur stultuloj sankte fidas, ke unika verko ne havas radikojn, antaŭulojn, antaŭpensantojn, kiuj metis jam ĝermon por kiu ajn unikaĵo. Tiel, kiel la tero estas kunligaĵo el neimageble multaj eroj, ankaŭ artistoj estas nedisigeble ligitaj kun ĉio kaj ĉiuj surtere kaj universe. Tial unu el miaj artaj radikoj estas artistoj, kiujn mi ne priŝtelas, sed de kiuj mi lernas kaj kiujn mi iel daŭrigas. (cez)