Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Intervjuo kun Keith Porteous Wood pri misuzoj faritaj fare de katolikaj klerikoj en la mondo

$
0
0

Franca Libera Penso : Saluton Keith. Ĉu vi povas prezenti vin ?

KPW : La Nacia Sekulara Societo estis fondita en 1866 kaj ĉiam ĝi havis internacian kaj nacian alvokiĝon. Mi iĝis ĝia ĉefoficisto en 1996 kaj estas ĝia prezidanto ekde kiam mi emeritiĝis antaŭ kvin jaroj.
Ni havas ses dungitojn, gviditajn de Administra Direktoro Stephen Evans. La plejmultoj el ili okupiĝas pri kampanjoj kaj havas multe da laboro. Plejparto de nia laboro estas en la kampo de edukado. Triono de publike financitaj lernejoj estas religiaj. La Eklezio de Anglio estas "establita" kaj
proksime rilata al la Ŝtato. Reĝo Karlo estos kronita dum diservo. Ni havas 26 episkopojn en la Parlamento.

Ni kontribuis al la abolicio de la (kristana) leĝo pri blasfemo, sed ni komencas zorgi pro religiaj minacoj al la libera esprimo, precipe fare de islamistoj.

Antaŭ dek kvin jaroj, ni fariĝis organizo pri homrajta defendo prefere ol ateisma organizo. Ni opiniis, ke ĉi tiu batalo ne plu valoris kaj ke tiu ŝanĝo igos la NSS pli akcepteman platformon por nia laboro, precipe ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, kaj precipe ĉe la Komitato pri la Infanrajtoj.

Ni ricevas bonan (sed kompreneble neniam sufiĉan !) amaskomunikilaron.

Nia kunlaboro kun la Libera Penso estas fruktodona dum pli ol dudek jaroj kaj ni estimas nian partnerecon kun vi.

LPF : Kio estas via opinio pri la amplekso de seksaj misuzoj fare de katolikaj klerikoj tra la mondo kaj pri la reago de la Eklezio al tio ?

KPW : Inter multaj aliaj zorgoj, mi estis terurita de la amplekso de la seksaj misuzoj de klerikoj kontraŭ neplenaĝuloj, kiu aperis dum la lastaj tridek jaroj. La Katolika Eklezio malsukcesis absolute kontroli ĉi tiujn misuzojn kaj ĝi ŝajnas eĉ ne provi fari tion. Al tiu problemo aldoniĝas la fakto, ke ĝi ĝuas fakte partan, eĉ totalan, senpunecon rilate al la leĝo koncerne la seksajn misuzojn de neplenaĝuloj, preskaŭĉie en la mondo. En kelkaj landoj, inter kiuj Pollando, laŭĝia konkordato tiu senpuneco estas almenaŭ parte, laŭjure.

Tio estas malsukceso de la sekularismo, kiu parte pravigas nian laboron en ĉi tiu areo. Pli grava estas nia decido certigi, ke la viktimoj akiru justecon kontraŭ la klerikaj perfortantoj, kiuj agas senpune. Ni ankaŭ estas motivitaj por daŭrigi, ĉar neniu alia faras ĉi tiun laboron sisteme (laŭ kio niaj rimedoj ebligas al ni) tra la mondo kun Unuiĝintaj Nacioj. Ni trovis nenian pli bonan manieron por atingi tiujn celojn tra la mondo, ol labori kun Unuiĝintaj Nacioj, kiuj alvokas ĉiujn landojn (krom Usono, kiu estas la sola, kiu ne subskribis la konvencion) raporti pri infanprotekto.

Unua sukceso (en 2014) kun UN estis estigi la plej kritikan raporton imageblan de la Komitato pri la Sankta Seĝo/Vatikano. Ekde tiam ni atentigis la Komitaton pri aferoj tra la mondo kaj ni faris rekomendojn.

Ili ĝenerale esprimas niajn zorgojn en siaj raportoj. Niaj rekomendoj ofte entenas naciajn sendependajn esplorojn, efikajn leĝojn pri la deviga deklaro kaj la plej longajn eblajn limigojn, en puna kaj civila nivelo.
La Unuiĝintaj Nacioj lastatempe diris al ni en Ĝenevo, ke ili aprezas nian laboron, kaj ni estis honoritaj ke ili publikigu nian lastan raporton pri Francio kaj en ĝia originala versio en la angla, kaj en franca traduko kiun ni disponigis. Mi opinias, ke unuafoje ili publikigas raporton de NRO en du lingvoj.

LPF : Vi produktis raporton al UN detaligante la amplekson de seksaj krimoj faritaj de klerikoj en Francio kaj kiel la franca justico zorgis pri tio. Kion diris via raporto ?

KPW – Konsiderante la reputacion de Francio pri sekularismo, ni atendis, ke ekzistos malmultaj problemoj, kaj ke ili estos bone kontrolitaj. Bedaŭrinde, la malo tute okazis.

Ni estis bonŝancaj ke, post ne longe antaŭ nia raporto al la Unuiĝintaj Nacioj, la Eklezia enketo (CIASE) publikigis sian finan raporton. Ĝi priskribas la endemiajn misuzojn kaj eldiras multajn rekomendojn, iujn pli realismajn ol aliaj. Ni atentigis la Unuiĝintajn Naciojn pri ĉefaj aspektoj de la CIASE-raporto.

CIASE taksis, ke estis 330 000 da infanoj viktimoj de klerikalaj seksaj misuzoj en Francio dum la pasintaj sepdek jaroj, kio signifas, ke okazis proksimume unu miliono da misuzoj.

Transdono de la CIASE-raporto al la Prezidanto de la Konferenco de la Episkopoj de Francio en oktobro 2021

CIASE avertis, ke ĉi tiuj misuzoj daŭras. La plej baza preventa respondo estus postuli, ke ĉiuj akcepteblaj akuzoj pri seksa misuzo estu senditaj al la polico, kiel la franca leĝo postulas ekde 2000. Estas nepardoneble (la plej ĝentila vorto, kiun mi povas uzi), ke la CIASE ne rekomendis tion. Nek faris tion la Eklezia hierarkio ; ĝis nun, ĝi faras la malon trudante absolutan silenton al la malkaŝo de la misuzoj. Tio ebligas al la seksaj misuzantoj libere daŭrigi perfortoj kun preskaŭ kompleta laŭleĝa senpuneco.

Kelkaj aspektoj de la fina raporto de la CIASE estis laŭdindaj, sed la menciita preterlaso estas nur unu el multaj faktoroj, kiuj igas nin pridubi la nepartiecon de la CIASE. Tamen, en defendo de la CAISE, kaj ĝia prezidanto, J. M. Sauvé, kaj la prezidanto de la Konferenco de Monaĥoj kaj Monaĥinoj, Véronique Margron, faris referencon al krimeco en la Eklezio. Kiu alia organizo povus eliri sin el tiu problemo, krom eble la mafio ?

Alia abomenaĵo koncernas la kompenson por la viktimoj, kies vivoj estis ruinigitaj de la misuzo. Ĝis nun, tre malmultaj estis kompensitaj, kaj la sumoj ricevitaj estis troe malaltaj, trompe pravigitaj de la hierarkio de la Eklezio kiu malvere ŝajnigas, ke ĝi malriĉigis. Tamen, kiel la Libera Penso kaj France 2 brile elmontris, la disponeblaj havaĵoj de la Eklezio superas 8 miliardojn da eŭroj. (Mi invitas vin akiri la bonegan libron, kiun ĵus publikigis la Libera Penso kaj kiu detalas la fascinajn rezultojn de ĝiaj juĝaj esploroj pri la mirinda riĉeco de la Eklezio.)

Surbaze de precizaj esploroj bazitaj sur oficialaj publikaj ciferoj publikigitaj foje malfacile de la katolikaj diocezoj, estis necese, ke la Libera Penso postulas kaj akiras la publikigon de la kontoj : studante la kontojn de 93 diocezoj, ŝajnas, ke la la Katolika Episkopejo posedas – almenaŭ– 8 miliardojn da havaĵoj kaj propraj kapitaloj, kiuj povus esti utile uzataj por kompensi la viktimojn. Kaj tio estas sen kalkuli la havaĵojn de la religiaj kongregacioj kaj religiaj fondaĵoj, kiuj ankaŭ devas esti tre altvaloraj.

Kiel diras Dominique Goussot, vicprezidanto de la franca Libera Penso (aŭtoro de la detala studo), la katolika Eklezio sidas sur amaso da oro. Ni atentigu, ke nek dum la debato en France 2, nek aliloke en la gazetaro kaj en la amaskomunikiloj, la Konferenco de la Episkopoj de Francio kontestis la ciferon eldonitan de la Libera Penso. La Eklezio devas pagi, por ke estu justeco kaj krome ĝi povas malavare pagi kompensaĵojn al la viktimoj.

En tiuj kondiĉoj, estas indigne el morala kaj jura vidpunkto, ke 60.000 eŭroj estas la maksimumo, kiun la Eklezio pretas pagi (sed ĝi nur malofte faras tion).

LPF : Pli justa sumo estus preskaŭ dudekoble tiu kvanto.

Ni ankaŭ starigis ĉe UN la problemon de la laŭleĝe kritikindaj obstakloj malhelpantaj la Eklezion esti persekutita en francaj tribunaloj por justa kompenso. La CIASE, honorinde kondutanta, starigis tiun aferon.

LPF : Laŭ via propono, la komisiono petis la francan registaron trakti tiujn aferojn en sia raporto, kion de ĝi estis postulata, eĉ se ne estis petita. Ĉu ĝi plenumis tion ?

KPW : La endemia krimeco koncerne klerikalajn seksajn misuzojn de neplenaĝuloj en la franca eklezio estis malpli surpriza ol la kunkulpeco de la Ŝtato, inkluzive de ĉiuj branĉoj de la justico, kio okazis grandskale dum ĉi tiuj sep jardekoj.

Permesu al mi citi nur du ekzemplojn inter multaj aliaj.

1. La ĉirkaŭ unu miliono da perfortoj (el kiuj multaj ekde kiam la deklaro fariĝis deviga en 2000) rezultigis nur 214 juĝojn, t.e. 0,02 %. Kvalifiki ĉi tiun ciferon kiel akuzon kontraŭ la franca justeco estas eŭfemismo.

Kardinalo Barbarin dum lia kondamno
2. La eksa plej alta katolika oficisto de Francio, kardinalo Barbarin,
estis juĝita kulpa ĉar li ne atentigis pri la seksaj misuzoj de kleriko, kiu nomis sin skoltestro kaj kiu dum jardekoj serioze kaj metode sekse fitraktis pli ol 3 000 skoltojn, el kiuj kelkaj estis eĉ ne sepjaraĝaj. La pruvoj estas nerefuteblaj kaj tro teruraj por esti denove diritaj ĉi tie. Ne estas dubo, ke Barbarin estis informita pri tiuj faktoj eĉ en la plej etaj detaloj.

LPF : La fakto, ke Barbarin estis kondamnita, pruvas la solidecon de la kazo ; kial do la prokuroro eĉ rifuzis zorgi pri la kazo ?

KPW : Ĉar li ne faris tion, ni (kaj aliaj) devis pagi privatan advokaton. Kvankam la kardinalo ne neis sian konon pri la misuzo, pli altaj tribunaloj nuligis la kondamnon. Leginte la transskribadojn de iliaj pridiskutoj, mi restas nekredema.

Laŭ la Konvencio pri la Rajtoj de la Infano, la Ŝtatoj devas raporti " la malfacilaĵojn ... influantajn la gradon de plenumado de siaj devigoj laŭ la... Konvencio ". Decidinte, ke ĉi tiu afero estu konvene ekzamenita, ni sugestis al la Komitato, ke ĝi formale petu Francion pritrakti ĝin en sia venonta raporto. La Komitato faris tion, sed nekredeble malgraŭ tio, la Ŝtato ankoraŭ ne referencis klerikalajn seksajn misuzojn en sia raporto.

Kial la Ŝtato ne konsideris, ke la 330 000 infanoj viktimoj de sekaj misuzoj en katolikaj medioj ekde 1950 cititaj de la CIASE konsistigas malfacilaĵon ? Kiom alta devus esti ĉi tiu nombro por esti konsiderata kiel tia ?
Pro tiu nekomprenebla problemo, la Libera Penso suksesis fari, ke iu deputito metis skriban demandon al la franca registaro en la Nacia Asembleo pri la manko de respondo ĉe UN. La deputito demandis kiam la registaro respondos al tiu legitima peto. Kiel oni supozis, eĉ post monatoj neniu respondo okazis.

Tiuj du mankoj de respondo levas fundamentajn kaj profunde ĝenajn demandojn pri la maniero laŭ kiu la supozeble laika Ŝtato :

1. respondas pri nenio en la administrado de justeco por infano-viktimoj kaj kontraŭ kaŭzintoj de seksaj misuzoj,
2. konsideras, ke la Eklezio estas super la leĝo , kiel diris al mi respektata pastro, kiu opinias, ke ĝi estas tiel en la praktiko, kaj
3. daŭras regule premii la Honoran Legion al episkopoj kaj eĉ al papa oficisto, malgraŭĝia kono pri tiu endemia krimeco.
Kial ?
Kio okazas ?

LPF : Kiel vi vidas la daŭrigon de la klopodo por alporti justecon al la viktimoj de la katolika pastraro (300 000 nur en Francio) ?
KPW :

1. Ni instigas iun ajn sciantan pri seksaj misuzoj fare de klerikoj ĉe neplenaĝuloj altiri atenton al la civila justeco, kaj precipe al la amaskomunikilaro kaj al la naciaj kaj internaciaj viktimgrupoj. Ni povas helpi vin ĉi-rilate.
2. Ni instigas sekularistojn kaj liberpensulojn helpi viktimasociojn kaj diskonigi tiujn kazojn. La grupo de la Libera Penso en Lyon faris tion kun granda sukceso koncerne plurajn krimulojn. Mi omaĝas ilian agadon. Ili estas sekvota ekzemplo. Mi helpos kiel eble plej multe, kiel mi faris tion en Lyon.
3. Ni, kiel espereble aliaj faros, daŭrigos levi ĉi tiujn aferojn ĉe UN. Mi ĝojas, ke la FNLP, la IALP kaj lokaj kaj internaciaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la seksaj misuzoj, fariĝis kunsubskribintoj de nia raporto al UN. Tio faros ĝin multe pli konvinka kaj mi estas certa, ke Unuiĝintaj Nacioj prenos ĝin serioze.
4. Ni kuraĝigas tiujn, kiuj ene de la Eklezio batalas kontraŭ la seksaj misuzoj. Klerikalismo estas la granda malamiko de la justeco, kaj por la viktimoj kaj por la krimintoj : la episkopejo protektas sin mem. Estas brileto de espero en la emerĝanta movado de la sinodeco, precipe disvastigita en Germanio. Tiu ĉi movado komencas uzi la povon de laikoj kontraŭ la hegemonio de la klerikalismo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330