Sekve de diskonkludaj decidoj de kortumoj, de tribunaloj kaj de pluraj landoj de Eŭropo, ŝajnas ke ekzistas danĝero koncerne la personajn datumojn de la civitanoj konatajn de la religioj kaj de la kultoj. Tial ni proponas la subskribon de la ĉi-suba peticio sendota al la Eŭropa Parlamento.
● La libereco de konscienco kaj de konvinko estas garantiita en ĉiuj landoj de Eŭropo per pluraj tekstoj, konstitucioj kaj deklaracioj ĉu naciaj ĉu internaciaj. Same kiel aliaj asocioj, la religioj kaj la kultoj estas permesataj registri personajn datumojn de siaj membroj por fari pritraktojn favorajn por ambaŭ partoj, ĉion ĉi en la limoj de la naciaj leĝoj kaj de la internaciaj engaĝoj kiujn subskribis la landoj.
● La libereco de konscienco kaj de konvinko inkluzivas la rajton ŝanĝi siajn konvinkojn, ekzemple la rajton ŝanĝi sian religion aŭ havi neniun.
●Ĉiuj asocioj kaj grupoj je konvinko, ĉu religia ĉu ne, respektu la saman juron kun la samajn garantiojn por la gecivitanoj : ili ne povas konservi senrajte la personajn datumojn de tiuj kiuj malmembriĝis. Praktike, pluraj religioj pretendas plu konservi la regadon de tiuj datumoj, pro laŭ ili legitimaj kialoj, sed kiuj rilatas nur al ilia interna funkciado. Tiel, pluraj kristanaj religioj rifuzas forviŝi la datumojn de siaj eksaj fideluloj, ofte registritaj en siaj junaĝoj sen siaj konsciaj konsentoj.
● Pluraj el tiuj kazoj koncerne la katolikan bapton estis submetitaj al la tribunaloj en la lastaj jaroj kaj kelkiuj atingis la supran jurnivelon de la koncernataj landoj kun diversaj rezultoj. Ekzemple, la francaj kaj irlandaj Tribunaloj rifuzis al eksaj fideluloj la rajton forviŝigi siajn personajn datumojn el la registrujoj de la katolika Eklezio, dum la belga aŭtoritato pri protektado de la datumoj, siaflanke ordonis la striktan respekton de la komuna juro, do la forviŝon.
La organizaĵoj kaj gecivitanoj subskribintaj postulas : ke ĉiu kulta asocio, sendepende de sia propra jura statuto en la koncernata lando estu submetita al la komuna Juro, do al la devigo forviŝi la datumojn de persono kiu rezignis religion fakte pro sia libereco de konscienco.
Ili postulas de la registaroj kaj de la aŭtoritatoj fari la necesajn decidojn por ke tiu fundamenta libereco estu protektita.