Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Manifesto de SATeH por Palestino

$
0
0

SATeH, kiel internaciisma kaj pacisma organizaĵo, protestas kontraŭ la terura situacio en kiu estas popoloj de Mezoriento kaj speciale de Palestino en la lastaj semajnoj. Ne temas pri portempa situacio, sed pri situacio jam preskaŭ jarcentdaŭra, en kiu nuntempe mortas centoj da personoj ĉiutage. Dekomence ni vidas la rezulton de la religiaj kaj kulturaj diferencoj kiuj kondukis al tiu neeltenebla situacio.

Kiel unua respondeculo de la jam tiel longa tragedio, ni fingromontras koloniismon kaj aparte la kolonian potencon sur Palestinio, nome Unuiĝinta Reĝlando, kiu prenis decidojn sur la teritorio kaj la loĝantaro tute nekonsiderinte la opiniojn de ĉi lasta.

Kiel nunan ĉefan okaziganton de la tragedio, ni kulpigas la religibazitan ŝtaton Israelo, kiu konvertis la malamikecon de siaj arabaj najbaroj en ekspansiismo kontraŭĉiuj reguloj de la internacia juro, en invado de nepropraj teritorioj (profitante la komplicecon de la "internacia komunumo") kaj en la instalado de apartisma sistemo, kiu estis iam neakceptebla ĉe Sudafriko, sed nun ŝajnas, ke Israelo ja rajtas plenumi ĝin. Israelaj ŝtato kaj armeo malrespektas sovaĝe la militajn leĝojn, kaj ĝia juĝa sistemo enkarcerigas infanojn kaj adoleskantojn dum tre longaj periodoj, sen juĝo.

Ni kulpigas ankaŭ la religian ekstremismon de kelkaj palestinanoj, kiuj atakis israelan loĝantaron, ne respektante la militajn leĝojn, frapante nemilitistajn celojn, kaj kidnapante homojn ne apartenantajn al malamika armeo, kaj tiel endanĝerigas la vivon de siaj kuncivitanoj cele al reteno de sia propra situacio de aspiranto al ŝtato.

Ni kulpigas ankaŭ trian kulpulon en la nomita "internacia komunumo" (orkestre estrita el Usono), subulece obeita fare de la Eŭropa Unio kaj precize de tieaj registoj, kiuj akceptas la ĉantaĝon fare de Israelo, kiu kulpigas kiel "antisemitismo" ajnan kritikon faritan kontraŭ la krima israela konduto, kio povus ja estis kontraŭcionisma, sed tute ne kontraŭsemida.

Pro tio ni postulas la tujan haltigon de la bombardado, la rekonstruadon de la damaĝoj, la malfermon de pacnegocado kaj la necesan kunvivadon de ĉiuj popoloj de la mondoregiono, ĉiuj kun la samaj rajtoj.

Novembro, 2023.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330