Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Letero al Lanti koncerne la « Postvojaĝajn pripensojn »

$
0
0


DISKUTEJO


Publika letero al kamarado Lanty koncerne la « Postvojaĝaj pripensoj »n

Moskvo, la 31 an de Julio 1923.

Mia kara amiko ! Apenaŭ alveninte en Moskvo, mi ricevis la julian numeron de S. R., enhavanta viajn postvojaĝajn pripensojn, per kiuj vi konkludas viajn interesajn studojn pri Sovetruslando. Mia unua impreso post la legado estis grandega kaj malĝoja surprizo. Verdire, konante vin ĝis nun kiel akre pensantan kaj sur reala bazo juĝantan homon, mi ne povis imagi kiel vi kapablis tiel grave erari pri ĉefa punkto de plej atendindaj faktoj.
Vi « ekdubas, ĉu socio povas funkcii kiam forestas kapitalo.. La apliko de socialismaj principoj ne donis la rezultojn, kiujn ni antaŭvidis... La sperto akirita dum la rusa revolucio montras ke nuntempe nur sociaranĝo bazita sur kapitala ekonomio povas vigligi la industrion kaj forigi malsaton ». Tia estas via nuna opinio. :
Malofte trovebla celklareco permesis al vi, kiel la unua el ni, formuli plej konkrete kaj plej trafe la celon de la laborista Esperanto-movado. Estas ĝuste du jaroj ke en Dresdeno kaj Prago, je la kreo de S.A.T., via akra, malkompromisema logiko ektrovis la frapantan programfrazon de S.A.T. : « ...utiligi Esperanton praktike por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda. »
Nun, subite, vi ekdubas... Ke vi dubas, kara amiko Lanty, ne estas herezeco je miaj okuloj. Dubo estis kaj estas patro de cîuj progresoj. Ĉu la homaro povus evolui, se konstanta dubo pri la ĝusteco, praveco, laŭleĝeco de la ekzistantaj opinioj, kredoj kaj sistemoj ekonomiaj, sociaj, filozofiaj, religiaj kaj politikaj ne detruus la regadon de ĉio malnova, putranta, mortmatura ? El duboj naskiĝas Revolucio.
Ho, amiko Lanty, la ideinterligiteco, kiun vi prezentas en viaj postvojaĝaj pripensoj, estas ĝusta. Sed la plej ĝuste konstruita turo disfalas kiam ĝi estas starigita sur ŝancela, malsolida fundo. Kaj la fundo, sur kiu staras via idekonstruaĵo, estas tiun ĉi fojon treege malreala. Vi ne konstruis, kiel kutime, sur fundo de realaj faktoj, sed en blua aero.

Pripensu ankoraŭ unufoje la tutan problemon, sed tiun ĉi fojon sur konkreta bazo. Permesu al mi korekti la ĉefajn, fundajn erarojn, sur kiuj vi konstruis viajn dubojn. Mi ne dubas ke tiam via kutima logiko facile vin rekondukos sur la turon -ne tiel malrealan kiel vi opinias !- de kiu kredante malsuprenfali, vi vin sentas nun kontuzita... kaj vi ekrimarkos, ke ĉio nur estis kruela revo.

* * *

En Rusio la proletaria klaso renversis la burĝan regadon por starigi sian propran ŝtatan potencon. Preskaŭ ses jarojn ĝi nun jam regas la vastegan landon... «Ĝi provis apliki novan socialisman mastrumadon, vi diris, sed la sperto montris ke en la nunaj kondiĉoj estas neeble funkciigi socialisman ekonomion. »
Tio estas la ĉefa punkto de via eraro. Kun tiu fundamenta eraro disfalas tuta via idekonstruaĵo, dissolviĝas ĉiuj viaj konkludoj. Rusio estas ĉefe agrikultura lando, kie, el ĉiuj grandaj kapitalismaj ŝtatoj de Eŭropo, industrio estis malplej multe malvolviĝinta. La industria proletariaro, formante eĉ ne dekonon de la tuta loĝantaro, nur en esceptaj cirkonstancoj povis konkiri la regan potencon ; nur en plej intima kontakto kun la okcidenta laboristaro kaj kun la revolucio en la okcidentaj ŝtatoj povas stariĝi en Ruslando socialisma ekonomio. Pri tio serioza marksisto neniam povis dubi. Estas ja malnova verajo ke socialisma socimastrumado povas naskiĝi nur el plene disvolviĝinta kapitalisma sistemo. 1

Tion pripensinte, vi certe ekkonos, k.do Lanty, ke vi eraris, skribante la ĉi supran frazon. Se vi dirus : « en la nunaj Rusaj 2 cirkonstancoj », vi estus prava. Sed tio, kio ne estas ebla en neevoluita kapitalisma socio -kiel la rusa- kial ĝi ne estus ebla tie, kie kapitalismo jam plene evoluis ? Oni do ne povas diri ĝeneraligante « ke la apliko de socialismaj principoj ne donis la rezultojn kiujn ni antaŭvidis ».

La rusaj komunistoj, marksistoj unuarangaj, plene konsciis pri tiuj faktoj. Tial ili neniam revis pri enkonduko de plene socialisma mastrumado en Rusion, nek klopodis realigi ĝin. Jam en la komenco de 1918 Lenin diris kaj skribis, ke la malprogresa stato de rusa ekonomio ne ebligas kompletan realigon de socialismo, ke rusa laboristaro, konkirinte la ŝtatan potencon de sia lando, devis defendi tiun strategian postenon ĝis la revolucio almnaŭ en centra Eŭropo ebligos komunan konstruon de socialisma ordo. Ĝis la okcidenta revolucio la rusaj komunistoj volis kontentiĝi je socialigo de bankoj, fervojoj kaj de la grandegaj, modernaj industrientreprenoj.
La okcidenta revolucio provizore malvenkis. Sovetrustando, sola, ĉirkaŭata de sennombraj malamikoj, devis militi dum longaj jaroj por antaŭgardi siajn laborantajn amasojn kontraŭ blanka teruro. Al la intenca fuŝpolitiko kaj ekonomio la soveta registaro devis respondi per ekspropriado ankaŭ de tiuj entreprenoj, kiujn oni komence ne estis volinta socialigi. La internburĝa kaj kontraŭeksterlanda milito devigis la proletariajn diktatorojn ordoni aranĝojn ŝirmantajn la vivon de la malsata laboristaro. Eĉ kapitalistaj ŝtatoj praktikis dum la milito tian « militsocialismon », ŝajne egalan, perkartan disdonsistemon de la plej necesaj nutraĵoj. Socialista registaro tute nature devis ordoni ankoraŭ pli akrajn disponojn. Tiel burĝaro en Rusio dum kelke da jaroj restis komplete senposedigita. Finfine la milito ĉesis, la senĉese minacinta danĝero iomete malaperis,... kaj nur post la milita venko oni povis pensi pri alia laboro.
Ne estante matura por plena socialismo, Rusio devis parte reveni al antaŭsocialisma, t. e. kapitalisma produktadsistemo. Ĝi devis reveni, ne ĉar socialismo en la nunaj kondiĉoj ne estus ebla, sed ĉar en sola Ruslando moderne socialisma socimastrumado neniam ankoraŭ estis matura. La rusaj komunistoj do ne forlasis iun celon kiun antaŭe ili estis volintaj tuj realigi. Ili reiris nur tien, kie Lenin jam en 1918 estis fiksinta la provizoran celon.

Mia kara amiko, Lanty, vi ekdubas ĉu socio povas funkcii kiam forestas kapitalo. Ĉu vi forgesas ke antaŭ la kapitalisma produktadordo, kaj ankaŭ hodiaŭ en aliaj malproksimaj landoj vivis kaj vivas popoloj produktante sen kapitalo, ke ties produktado funkcias sen motoro « kapitalo », plenigante iliajn bezonojn.Ke socio povas funkcii sen kapitalo, mil fojojn la historio mem ĝin pruvis al ni. Francio kaj Germanio, hodiaŭ intense kapitalismaj landoj, ankoraŭ antaŭ ducent jaroj produktis nekapitalisme Tiam kapitalo3 tute ne funkciigis la produktadon, sed nur parteton de la varcirkulado 4.

Ĉu socio povas funkcii sen kapitalo ? Vere stranga demando en momento kiam unu rigardo sufiĉas por rekoni, ke ĝuste per kapitalo nia socio ne povos plus longatempe funkcii. Kapitalo ne povas ekzisti sen milito5. Ĝi troviĝas en la kruela alternativo : aŭ krizego ekonomia aŭ milito imperialisma. Ĉu milito, ĉu krizo, ambaŭ malebligas pli kaj pli regulan funkciadon de ia produktado. Kapitalo ne plu estas motoro de la produktado, sed ties malhelpo. Ni do pli trafe demandu nin kiom da tempo socio povos ankoraŭ funkcii per kapitalo, kaj ne ĉu ĝi povas funkcii sen kapitalo. Forigo de kapitalisma produktadmaniero estas la sola rimedo per kiu la homaro kapablas sin ŝirmi kontraŭ la senpardone minacanta nova mondmilitdanĝero. * *

Kvankam dubante pri ebleco de senkapitala socifunkciado, vi deklaras resti fidela al la proletaria klasbatalo, fidela al la komunista Internacionalo. Ĉiu kiu konas vian profundan malamon kontraŭĉio malĝusta, vian senliman sindonemon por la proletariaj interesoj, scias ke viaj vortoj estas plej sinceregaj. Sed la plej pura volo ne povas venki realaĵojn, kaj la praktika signifo de via nova programo, ho kamarado Lanty, vin perforte kondukos for el niaj vicoj... Oni ne povas, en nia epoko, esti, por proletaria klasbatalo kaj samtempe juĝi necesa kapitalon por funkcio de socio. La celo de la proletaria klasbatalo estas socialismo. Oni ne povas elekti vojon pri kies celo oni dubas. Kion do vi volas atingi per klasbatalo, se ne la forigon -la kompletan forigon !- de la kapitalisma socio kaj la starigon de socialismo ?
« Estu unu sola mono !
Estu unu sola lingvo ! »
Tiel vi respondas al tiu lasta demando. Ĉu tio ankoraŭ estas la celo de la Tria Internacionalo ? Oni ne povas esti ano de Tria Internacionalo, samtempe defendante kontraŭan programon. Antaŭ du jaroj, en Prago, je la fondigo de S. A.T., internacia lingvo estis por vi rimedo por faciligi la klasbatalon. Hodiaŭĝi fariĝis por vi absoluta, memstara celo... Pripensu tion, kaj pripensu ankoraŭĉu tia opinio ne estas karakteriza por granda parto de U.E. A.-anaro ?
Sola lingvo kaj sola mono estas celoj kiujn povas defendi kaj defendas ne nur laboristoj, sed ankaŭ multe da burĝoj. Ekzistas en Germanio, Francio kaj aliaj landoj fortaj kapitalistaj grupoj kiuj faras la plej intensajn klopodojn por realigi unuecan monon tutmondan. Sed sen socialisma socimastrumado, unueca mono tutmonda estas utopio same kiel ĝenerale akceptata mondlingvo aŭ eterna paco. Tiuj celoj sen socialisma bazo ne nur estas nekomunistaj ; ili estas eĉ ne proletariaj. Por ilin atingi vi trovos aron da pli malpli sinceraj kunbatalantoj ankaŭ el burĝa kampo.
Batalante por tiuj du punktoj kiel ĉefaj celoj, vi per la logiko de la evoluado estos fortirata el nia rondo. Rememoru, mia amiko. la historion de multaj, kiuj ne plu povis halti post la unua paŝo !... Pripensu ĉion, mia kara Lanty. Aŭ klasbatalo kaj socialismo, socialismo ne post cent jaroj, sed nun ! Aŭ via nova programo kaj burĝa konfuzeco ... Vi certe trovos la ĝustan vojon, se vi ĉion pripensas.
Tremante, car mi timas perdi amikon, mi frate premas vian manon.

Lucien Revo.

Simpla rimarko. — Mi estas ja dubema homo. Mi emis pensi, ke k.do Revo, la prezidinto de nia l a kongreso, estis forperdinta por nia movado ! ... Mi ĝojas pro mia eraro, konstatante, ke, post dujara silento, li konsentas denove kunlabori al S. R. Se mia prirusia artikolaro ne estus atinginta alian rezulton, mi tamen gratulus min.... Se la estonto montras, ke malpravaj estas miaj duboj, rilate la funkciado de socio senhelpe de mono, nu bone, neniu pli ol mi estos kontenta. Kiomĝoje mi konfesos mian eraron !
Nun, por trankviligi k.don Revo, mi tuj diru, ke mi estas el tiu kategorio de homoj, kiuj ne bezonas kredi por agi. Sufiĉas al mi opinii, ke la celo por kiu mi laboras estas inda, nobla. Mi ne estas fatalisto. Mi ne kredas je ia ajn mesio-eĉ je la mesio-revolucio. Mi simple estas konvinkita, ke ĉiuj progreso estas rezulto de homa penado, de obstina laboro.
Socialismo ŝajnas al mi efektiviginda ; -sekve mi laboras por ĝia efektiviĝo. Se la estonto montras, ke la socialisma mastrumado de l'socio estas ebla, nu, mi ne estos surprizata - tute same en mala okazo.
Tion dirinte, mi rimarkigu, ke k.do Revo miskomprenis la motivon, kiu igis min dubi. Socialisma mastrumado antaŭsupozas abundecon de produktaĵoj, Por atingi tian abundecon la produktado devas esti intensa. Por ke la produktado estu intensa, forta stimulo al la laboro estas necesa. En la ĝisnuna produktsistemo tia stimulo kuŝas en la deziro riĉiĝi flanke de la mastro kaj en la salajro flanke de la laboristo : unuvorte la stimulo estas la gajnemo.
Kia estos la stimulo dum la socialisma mastrumado ? Jen la problemo. Jen la punkto kiu ĉe mi naskigis dubon. Oni raportis al mi, ke la privataj entreprenoj pli bone funkcias ol la ŝtataj, kaj en la ĉi-apuda ekstrakto el broŝuro, verkita de tre ortodoksa komunisto, la samo estas dirita. Neniel utilas fermi la okulojn aŭ strutmaniere eviti la danĝeron. Tial mi opiniis utila altiri la atenton de la revoluciularo pri tiu problemo.
Se mi skribus por ĉiutaga, multlegata ĵurnalo mi verŝajne uzus alian inkon. Sed mi opinias, ke la S.A. T.-anaro rajtas esti prikonsiderata aliel ol la amasa publiko por kiu nur taŭgas la agitrimedoj. Verdire, tiaokaze mi preferas silenti....
Mi ne starigis programon, kiel k.do Revo ŝajnigas kredi. Mi simple antaŭmetis problemon, al kiu oni devas alporti solvon. Ĝis nun mi ne trovis alian solvon ol la jenan : oni eduku la venontajn generaciojn tiamaniere, ke la laboro estos konsiderata kvazaŭ religiobjekto. Oni kreu ĉe la amaso tian spiritstaton, ke ĉiu mallaboremulo estos rigardata kiel plej granda krimulo. Oni sanktigu la laboron, precipe la manlaboron. Oni faru el la laborejoj sanktejojn. Ili estu tiel allogaj kiel estas nun la preĝejoj. Tiam, mi supozas, povos funkcii socialisma mastrumado.
La socia demando estas ankaŭ morala demando.... ... Sed mi scias, ke la gvidantoj de Komintern ne timas diri : « Ni eraris », kaj puŝas la direktilon alidirekte. Tial mi restas aliĝanto de tiu organizaĵo, kiun mi konsideras nun kiel plej adekvatan formon, kapablan antaŭpuŝi la Proletaron al ĝia emancipaĵo. Sekve, ne timu, kara k.do Revo, mi restos ĉiam ĉe la sama flanko de l'barikado kun la Laboristaro ; kaj mi volas esperi, ke ĉiam ankaŭ Komintern restos la plej kvalifikata gvidorganizaĵo la tutmonda Proletaro.

Fratece E. L.

La « Dua », la « Tria » kaj la « Kvara »
Post la dua kongreso de S.A.T. okazis parte malica kritiko kontraŭ la kongresan komitaton. Ni ne protestis, ĉar tio nur estus montrinta, ke tiuj kritikuloj, povus antaŭsupozi ke nur ilia opinio estus la ĝusta. Ni silentis por atendi, kiamaniere la « Tria » okazos.
Ni konstatis la jenon : La Kongresa Komitato ja entreprenis ĉion por agrabligi la restadon en Cassel ; sed k.do Deiters, tro bonkore estris sian postenon kun nesufiĉa atento ; pro tio povus okazi, ke la kongreso elreliĝus. La k.do (?) post sia partopreno en la burĝa kongreso en Nürnberg honorigis la Satkongreson in Cassel per sia vizito. Li jam antaŭ la malfermo de l'kongreso, alŝirigis la gvidan potencon kun tia aroganteco, ke ankoraŭ hodiaŭ mi miregas, ke eĉ komunistoj mute obeis al la ordonoj de tiu nekonata Mussolini. En la malferma kunsido tiu arogantulo tiel akre ofendis la lokan komitatan prezidanton, dum ĉi lasta salutis la kongreson, ke al la subskribinto la sango en la vejnoj bolis, kaj kiel protesto li forlasis la kunsidon. Dimanĉe, mi hazarde trovis en la vestiblo de la kongresejo, sur tablo, pakaĵon de presaĵoj ; mi forprenis unu. Post tralego mi konstatis, ke ĝi estis akcio de negoca trompa entrepreno el Hungario.
Post ekzameno mi konstatis, ke la eldoninto de tiuj akcioj estis tiu sinjoro, kun la komanda voĉo, kiu antaŭan tagon, diktaktaris la kongreson kaj nun sidas eĉ en la kongresa estraro mem.

Lunde, je komenco de la laborkunsido voĉdonis la kongreso, post mallonga pritrakto, ke la koncerna s.ro Starĉevits tuj forlasu la kongresejon.
Post tiu decido la prezidanto, k.do Drezen (Moskvo), kiel protesto ankaŭ forlasis la kongresejon, ĉar li sentis sin simpatie kun la eksigata « komunisto ». Strange ĉu ne ? Post la foriro de tiu pompa prezidanto, la dua, k.do Goldstein (Dresdeno) anstataŭigis lin, sed li ne gvidis la kunsidojn ne neŭtrale.
Ĉe ĉiu propono kiun oni pritraktis li tiel longe enfluigis la kongresantojn, ĝis ili laŭ sia deziro voĉdonis. Plu li ne sciis al kia fako doni akceptitan proponon kaj ĉiam li volis ĝin doni al starigota komisiono. Vere li, kiel sektorestro tute forgesis, ke ni ankoraŭ posedas ekzekutivan kaj direktan komitaton. La tagordon li tiel kunmetis, ke oni pri la plej gravaj proponoj voĉdonis merkredon, kiam granda parto de la kongresintoj pro financa mizero devis jam tagon antaŭe forlasi la kongreson.
La « Tria » montris al ni, ke ni neniam devas aranĝi niajn kongresojn post la fino de la burĝaj. Unue, ĉar ni devas postuli, ke S.A.T.-anoj, formetu la duonburĝecon, kaj vizitu nur la Satkongreson kaj ne la burĝan.
En la Nürnberga laborista kunsido partoprenis (laû raporto) 150 laboristoj kaj en Cassel mankis da ili pli ol la duono.
Ni devas kongresi memstare, nek en la kongresurbo de la burĝa kongreso, nek en la proksimeco, kaj je la sama dato.
La invito de la « Kvara » al Petrogrado estus bonega ideo, se al malriĉaj S. A.T.-anoj ne mankus la mono por tiel longa vojaĝo... Por la loka komitato de la Dua S. A.T.-kongreso Direkta Komitatano (5ª sektoro) Jean Roth

Aldona parolo de l'Red. -Mi enmetis la kritikartikolon de K.do J. R.- mildiginte kelkajn esprimojn. Pro tiu mildigo mi eble ankaŭ estos... kritikata. Nia fervora k.do estas ja direkta k.-ano kaj kiel redaktoro mi verŝajne devas nur obei. Sed se ĉiuj kritikatoj sendas respondon al la kritikanto, malgraŭ mia obeemo estos al mi malfacile obei. Ĉu mi devos plenigi la paĝojn de S. R. je tiaj polemikaĵoj ? Mi antaŭvidas min en tre embarasa situacio. Indulgu la redaktoron, karaj kritikatoj ! Vi komprenas, ĉu ne ?

E. L.
Sennacia Revuo, n°2 (43) novembro 1923, pp. 9-11.

Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330