Hans-Georg Kaiser
La hazardo kaj la dancanta akvoguto
Kiam la akvoguto estis falinta, mi devis ĝin nur foti, poste aldoni la lupeon kaj la kadron kaj fremdigi la bildon per komputilo. Mi trovas tiun hazardprodukton tiom grava, ĉar ĝi estas elemento de ĉiu granda arto, Tiaj verkoj ne ekestas pro superruzeco aŭ perfekta planado, ili estas donaco de la mistera sekretoplena hazardo. La hazardo mem estas relativa, el certa vidpunkto ĝi estas sorto, el alia vidpunkto la rezulto de certa neevitebla sinsekva kaŭzo kaj efiko. Tiel relativa, kiel la vidpunktoj por la tempo povas esti diversaj. La akvoguto sur la folio diverse interpreteblas.
La hazardo estas granda, preskaŭ tute nekonata forto aŭ mastro, kiu faras nian vivon eltenebla, imagu : se ĝi mankus, ni mortus pro enuo. La hazardo garantias, ke nia vivo restos bunta. Neniam ni scios ĉion, neniam ni scios perfekte, kio okazos, la hazardo savas nin de tiu trista vivo, ĝi faras artistojn el ni, vivartistojn, se ni ne ignoras ĝin. La falinta akvoguto, kiu dancas sur desegna folio, ests miraklo kaj signalo, ke nenio tiel estas, kiel ĝi ŝajnas, leĝoj (ne ĉiuj) mortigas kutime, sed la hazardo revivigas kaj evoluigas nin. Sen ĝi genetika evoluo tute ne eblus. (H.-G.K.)