Heinrich Heine
La sklavoŝipo
1
La kargkomercist' Mynheer van Koek
sidante kunnombras kajute,
kalkulas kaj pri la kargvalor'
kaj pri l' profito entute.
"Bonegas la pipro, bonegas la gum',
amason da ili mi havas.
Enŝipas oro, eburo eĉ -
la nigra varo pli gravas.
Sescent negrojn, ridindis la prez',
mi prenis al mi Senegale.
Kun firma karn' kaj ĉiu tenden'
elastas kvazaŭŝtale.
Mi donis en la interŝanĝ'
ŝtalaĵojn, bidojn kaj brandon.
Okcentprocenta estos la gajn',
se vidos nur tricent la strandon.
Restos de l' negroj duono nur
havene de Rio-Janeiro,
pagos po cent dukatojn al mi
firmao Gonzales Perreiro."
Pro interromp' Mynheer van Koek
nun haltas en sia fervoro,
la ŝipkuracist' envenas al li,
van Smissen, la doktoro.
Li estas skelete svelta figur'-
verukoj surnazas araj.
"Nu, marokirurg'", ekkrias van Koek,
ĉu sanas la negroj karaj ?"
"Jen mian dankon", diris la doktor',
"mi venis, ĉar mi informas,
ke lastanokte la mortec'
progresis kaj enormas.
Po tag' ĝis nun nur mortis du,
hodiaŭ sep formortis.
Kvar viroj, tri inoj - mi tuj sen hezit'
la perdon ŝiplibre raportis.
Mi zorge kontrolis je ĉiu mortint',
ĉar tiu ruza aro
per ŝajna mort' forŝtelas sin
ĵetite al la maro.
De ĉiu mi prenis la ĉenojn for
kaj kiel kutime plue,
mi lasis ĵeti ilin de l' ŝip'
jam enmatene frue.
Elsagis jen baldaŭ el la ondar'
la ŝarkoj, grandaj kvantoj.
Ŝatantoj estas pri negrokarn',
de mi estas pensiantoj.
La ŝarkoj sekvis nin sur la voj'
de l' ŝipo ekde la bordo
La fiaj bestoj elflaras ja tuj
kadavrojn por grasa mordo.
Komikas tiom la observ',
se ŝarkoj kadavrojn mordas !
Jen kapt' je kap' jen kapt' al krur'.
La rest' intestojn distordas.
Vorinte ĉion, petolas la ar'
kontente la ŝipoflankojn,
gapante al mi, kaj ŝajnas eĉ,
volonte dirus eĉ dankojn."
Ĝemante interrompas lin
van Koek : "Kiel mi povos
malhelpi, ke kreskos plu tiu plag' ?
Ĉu sin rimedo trovos ?"
Van Smissen rediras : "Pro propra kulp'
tre multaj negroj jam mortas.
Elspiroj de l' negroj en la hold'
haladzojn ŝipfunden portas.
Kaj pluraj mortis pro melankoli' ;
mortigas la troa enuo.
Sanigos ilin do aer',
muzik' kaj dancoĝuo."
Jen vokas Koek : "Brila konsil' !
Vi saĝas eĉ pli, doktoro,
ol iam la Aristotel' :
de l' granda grek' la mentoro.
La prezidant' de la societ'
en Delft por la greft' de l' tulipo
prudentas tre, sed estas li
rilate al vi nur ŝtipo.
Muzik ! Muzik' ! La negroj do
ekdancu ferdeke de l' ŝipo.
Se iu jam satas de la amuz',
li hope saltu per vipo."
2
De l' alt' el blua firmament'
rigardas stelomiloj
sopire lume kaj kun saĝ',
kun inaj okulaj briloj.
La steloj rigardas al la mar'.
Jen kuŝas vastaj rondoj
en fosforeska purpurfarb' ;
Volupte kveras la ondoj.
Ne flirtas veloj sur l' sklavoŝip'
Laŭŝajn' sen rig', surmara.
Lanternoj briletas sur la ferdek'
ĉe dancmuzik' barbara.
Stiristo violonas nun,
kaj flutas kuiristo,
ŝipbubo batas sur la tambur',
trumpetas la kuracisto.
La inoj, viroj, ŝajnas eĉ cent,
jubile saltante baraktas
freneze eĉ, ĉe ĉiu salt'
la feroj tinte laŭtaktas.
Sovaĝe surstamfas la plankojn la ar'
kaj kelkaj negrulinoj
sin kroĉas volupte al nuda amik'-
eksonas ĝemaj kulminoj.
Gardist', la Maitre des plaisirs,
per vip' stimule pelis
dancistojn pigrajn al gajec' ,
ke ili ĝoju, celis.
Kaj violonad ! Kriad' kaj ĉin bum !
La bru' el la profundo
logas monstrojn de l'akva mond'
el stulta dorm' sur grundo.
Centoble ŝarkoj alnaĝas pro ĝi,
dormeme ili venas ;
kaj gapas al la ŝipferdek',
perpleksas, ne komprenas.
Ne venis jam la matenmanĝ',
oscedaj ŝarkoj, ĝin sente,
malfermas la faŭkojn, makzeloj jen
montriĝas segodente.
Kaj violonad' ! Kriad' kaj ĉin bum !
ne haltas la dancoj pluire.
La ŝarkoj primordas sen pacienc'
la proprajn vostojn ŝire.
Mi pensas, ne plaĉas ŝarkojn muzik'
laŭ multaj el tia ĉi bando.
"Ne fidu bruton sen am' por
muzik' ! Jen Shakespeare el Britlando.
Kaj violonad' ! Kriad' kaj ĉin bum !
Ne haltas la dancoj pluire.
Ĉe l' antaŭmast' Mynheer van Koek
manpreme preĝas suspire :
"Je Kristo, lasu plu vivi por mi
la nigrajn pekintojn, Dio !
Se l' stultaj bovoj incitis vin,
vi scias ja bone pro kio.
La vivon do lasu, pro nia Krist'
mortinta por la homaro !
Se restos malpli ol tricent nur,
mi ne profitos de l' varo."
tradukis Cezar
el H.Heine, Ĉiuj verkoj, volumo 1 p.258
La sklavigo de la "negroj", malpermesita en la britaj kolonioj en 1833, en la francaj en 1848, estis malpermesita de Usono nur en 1865, de Brazilo en 1871, kvankam ilia transportado el Afriko estis jam formale malpermesita en 1826
Glosoj
"Mynheer van Koek"(prononcu : majnhe:r ! vankuk), ŝerca nomo, kiu signifas 'Sinjoro Kuko'.
Maitre des plaisirs (pr. metre deplezir !) : aranĝanto de la kortegaj baloj kaj baletoj. Rio Janeiro : Rio de Janeiro, eksa ĉefurbo de Brazilo.