Dum hela tago ĝi estas infanece facila rigardi
sobre kaj ne sentimentale la aferojn. Nokte tio
estas tute alia. (Ernest Hemingway)
Ernest Hemingway
Pura, bone iluminata ejo
Estis malfrue kaj ĉiuj forlasis la kafejon, krom olda viro, kiu sidas en la ombro ĵetata de la folioj de arbo. En la hela tago la strato estis plena de polvo, sed en la noktoj la roso tenas la polvon surtere. La olda viro ŝatas sidi tie malfrue, ĉar li estas surda, kaj nun en la nokto estas kviete, kaj li sentas la diferencon. La du kelneroj interne de la kafejo rimarkis, ke la olda viro estas iom ebria. Ĉar li ofte venas, ili scias, ke li senpage forirus, se li ebriiĝus tro. Tial ili observas lin.
"En la lasta semajno li provis sin memmortigi ", diras unu el la kelneroj.
"Kial ?"
"Pro malespero."
"Pro kio ?"
"Pro nenio."
"Kiel vi scias, ke estis nenio ?"
"Li havas amason da mono."
Ili sidas kune ĉe la tablo, proksime ĉe la vando apud la enirpordo de la kafejo kaj elrigardas al la teraso, kie ĉiuj tabloj estas neokupitaj, krom tiu, ĉe kiu sidas la olda viro en la ombro de la arbofolioj, kiujn facile movas la vento. Junulino kaj soldato preteriras surstrate. La lumo de la stratlampo ekbrilas sur la latuna numero kolume de la soldato. La junulino hastas sen kapvesto apud li.
"La gardaj deĵorantoj arestos lin", diras kelnero.
"Ĉu estus grave, se li ricevus, kion li celas ?"
"Li prefere foriĝu de la strato. La gardistoj arestos lin. Antaŭ kvin minutoj ili preteriris."
La olda viro, sidanta en la ombro, frapas per sia glaso la subteleron. La pli juna kelnero transiras al li.
"Kion vi deziras ?"
La olda viro rigardas lin. "Pluan konjakon", li diras.
"Vi ebriiĝos", diras la kelnero. La olda viro rigardas lin. La kelnero foriras.
"Li restos la tutan nokton", li diras al sia kolego. "Mi nun dormemas. Mi neniam enlitiĝas antaŭ la tria. Estus pli bone, se li estus mortiginta sin en la pasinta semajno."
La kelnero prenas la brandobotelon kaj plian subteleron de la bufedo interne de la kafejo kaj elmarŝas al la tablo de la olda viro. Li metas la subteleron sur la tablon kaj enverŝas konjakon en la glason.
"Estus pli bone, se vi estus mortiginta vin en la pasinta semajno", li diras al la surda viro. La olda viro gestas per fingro. "Iom pli", li diras. La kelnero enverŝas plu en la glason, tiel, ke la konjako superfluas kaj malsuprengutas laŭ la glasotigo sur la plej supran subteleron de la stako.
"Dankon", la olda viro diras. La kelnero reportas la botelon en la kafejon. Li residiĝas al la tablo kun la kolegoj.
"Li jam estas ebria", li diras.
"Li ebrias ĉiuvespere."
"Kial li volis mortigi sin ?"
"Kiel mi sciu ?"
"Kiel li faris ?"
"Li pendigis sin per ŝnurego."
"Kiu detranĉis lin ?"
"Lia nevino."
"Kial ŝi faris tion ?"
"El timo, por la savo de lia animo."
"Kiom da mono li havas ?"
"Amason da."
"Li certe estas okdekjara."
"Mi dirus, ke li havas pli ol okdek jarojn."
"Mi dezirus, ke li iru hejmen. Mi neniam enlitiĝas antaŭ la tria. Diru, ĉu tio estas deca horo por enlitiĝo ?"
"Li restas ĉi tie, ĉar li ŝatas tion."
"Li estas sola, mi ne estas sola. Mi havas edzinon, kiu atendas min en la lito."
"Ankaŭ li havis iam edzinon."
"Edzino nun ne plu estus bona por li."
"Tion ne asertu. Eble estus pli bone por li kun edzino."
"Lia nevino zorgas pri li."
"Mi scias, vi ja diris, ke ŝi detranĉis lin."
"Mi ne volus esti tiu olda viro. Olda viro estas naŭza afero."
"Ne ĉiam. Tiu oldulo estas purema. Li trinkas sen elverŝi ion. Eĉ nun, ebria. Rigardu al li."
"Mi ne volas rigardi lin. Mi dezirus, ke li iru hejmen. Li ne respektas tiujn, kiuj devas labori."
La oldulo levas la rigardon de lia glaso trans la placon, kaj poste al la kelneroj.
"Pluan konjakon", li diras kaj signas al la glaso. La kelnero, kiu rapide volas iri hejmen, transvenas al li.
"Fino", li diras, preterirante ĉiun sintakson, kiel faras stultaj homoj parolantaj al ebriuloj aŭ al eksterlandanoj.
"Nenion plu hodiaŭ, fermi nun."
"Pluan", diras la olda viro.
"Ne, fino. La kelnero viŝas la tablorandon per servtuko kaj nee skuas la kapon.
La olda viro leviĝas, lante nombras la subtelerojn, tiras ledan monujon el la poŝo kaj pagas por la trinkaĵoj, lasante duonon de peso kiel trinkmonon.
La kelnero postrigardas lin, kiel li foriras sur la straton, tre olda viro, kiu paŝas ŝanceliĝante, sed digne.
"Kial vi ne plu lasis sidi kaj trinki lin ?" demandas la kelnero, kiu havas tempon. Ili fermas la rulkurtenojn. "Ankoraŭ ne estas la dua kaj tridek."
"Mi volas hejmen, en la liton."
"Plian horon, kion faras ?"
"Por mi pli ol por li."
"Horo estas horo."
"Vi parolas mem kiel olda viro. Li povas aĉeti botelon kaj hejme trinki."
"Tio ne estas la sama."
"Ne, tio ne estas", konsentas la kelnero, kiu havas edzinon. Li ne volas esti maljusta. Li nur volas hejmen.
"Kaj vi ? Ĉu vi ne timas, kiam vi venas hejmen pli frue ol kutime ?"
"Ĉu vi volas insulti min ?"
"Ne, hombre, mi nur ŝercas."
"Ne", rektiĝante diras la kelnero, kiu rapide volas hejmen kaj ĵus fermruligis la ferajn kurtenojn. "Mi havas konfidon, plenan konfidon."
"Vi havas junecon, konfidon kaj laboron", la pli olda kelnero diris. "Vi havas ĉion."
"Kaj kio mankas al vi ?"
"Ĉio, krom la laboro."
"Vi havas ĉion, kion ankaŭ mi havas."
"Ne, mi neniam havis konfidon kaj mi ne estas juna."
"Ek do, ĉesu diri stultaĵojn kaj fermu ĉion."
"Mi estas unu el tiuj, kiuj ŝatas resti en kafejo longe", diras la pli olda kelnero. "Unu el tiuj, kiuj ne volas enlitiĝi, unu el tiuj, kiuj nokte bezonas lumon."
"Mi volas hejmen en la liton."
"Ni estas du diversaj homoj", diras la pli olda kelnero. Li nun estas vestita por ekiri hejmen.
"Ne estas nur demando pri juneco kaj konfido, kvankam tiuj aferoj ja tre agrablas. Ĉiun nokton mi fermas nur tre malinkline, ĉar eble iu povus bezoni la kafejon."
"Hombre, ekzistas la bodegas, kiuj estas malfermataj la tutan nokton."
"Vi ne komprenas tion. Tiu ĉi kafejo estas pura kaj agrabla. Ĝi estas bone iluminata. La lumo estas bonega, kaj nun aldoniĝas eĉ la ombroj de la folioj."
"Bonan nokton", diras la pli juna kelnero.
"Bonan nokton", la alia diris. Forŝaltante la elektran lumon, li daŭrigas la konversacion kun si mem. Estas la lumo, kompreneble, sed ankaŭ necesas, ke loko estu pura kaj agrabla. Muzikon mi ne volas havi. Certe mi ne volas havi muzikon. Kaj digne stari antaŭ koktelejo mi krome ne povas, kvankam tio estas ĉio, kio estas je dispono en tiuj horoj. Kion li timis ? Ne estis timo aŭ hororo. Estis speco de nenio, kion li spertis pli ol sufiĉe. Ĉio estas nenio, kaj ankaŭ viro estas nenio. Ĝi estis nur tio, kaj lumo estas ĉio, kion oni bezonas, kaj certa pureco kaj ordo. Kelkaj vivas en ĝi kaj tute ne rimarkas ĝin, sed li sciis, ke ĉio ĉi estas nada y pues nada y pues nada. Nada nia, kiu vi estas en la nada, nada estu via nomo, via regno nada, via volo nada, kiel en la nada, tiel ankaŭ en nada. Nian ĉiutagan nada-on donu al ni nada, kaj nada al ni niajn nad-ajn, kiel ni nad-as niajn nad-ajn. Nada nin ne en nada-on, sed liberigu nin de la nada ; pues nada. Sankta estu la nenio plena de nenio. Nenio estas kun vi. Li ridetis, li staris antaŭ koktelejo kun brilanta espresa aparato.
"Kion por vi ?" la koktelisto demandas.
"Nada."
"Otro loco mas", diras la koktelisto kaj forturnas sin.
"Taseton", la kelnero diris.
La koktelisto enverŝas por li.
"La lumo estas tre hela kaj agrabla, sed la bufedo ne estas polurita", diras la kelnero.
La koktelisto rigardas al li, sed ne respondas. Estis tro malfrue por konversacio.
"Ĉu pluan copita ?" la koktelisto demandas.
"Ne, dankon", diras la kelnero kaj eliras. Li ne ŝatas trinkejojn kaj vinejojn. Pura, bone iluminata kafejo estas io tute alia. Nun, sen plia meditado, li iros hejmen en sian ĉambron. Li kuŝos en sia lito, kaj fine, ĉe tagiĝo, li endormiĝos. Sendepende de ĉio alia, li diris al si mem, estas verŝajne nur sendormeco. Tion certe multaj havas.
tradukis Hans-Georg Kaiser
el la usonlingva rakonto "A clean, well-lighted place"
PS : otro loco mas = plua tia frenezulo
Ernest Hemingway
A clean, well-lighted place
It was late and every one had left the cafe except an old man who sat in the shadow the leaves of the tree made against the electric light. In the day time the street was dusty ; but at night the dew settled the dust and the old man liked to sit late because he was deaf and now at night it was quiet and he felt the difference. The two waiters inside the cafe knew that the old man was a little drunk, and while he was a good client they knew that if he became too drunk he would leave with- out paying, so they kept watch on him.
"Last week he tried to commit suicide," one waiter said.
"Why ?"
"He was in despair."
"What about ?"
"Nothing."
"How do you know it was nothing ?"
"He has plenty of money."
They sat together at a table that was close against the wall near the door of the cafe and looked at the terrace where the tables were all empty except where the old man sat in the shadow of the leaves of the tree that moved slightly in the wind. A girl and a soldier went by in the street. The street light shone on the brass number on his collar. The girl wore no head covering and hurried beside him.
"The guard will pick him up," one waiter said.
"What does it matter if he gets what he's after ?"
"He had better get off the street now. The guard will get him. They went by five minutes ago."
The old man sitting in the shadow rapped on his saucer with his glass. The younger waiter went over to him.
"What do you want ?"
The old man looked at him. "Another brandy," he said.
"You'll be drunk," the waiter said. The old man looked at him. The waiter went away.
"He'll stay all night," he said to his colleague. "I'm sleepy now. I never get into bed before three o'clock. He should have killed himself last week."
The waiter took the brandy bottle and another saucer from the counter inside the cafe and marched out to the old man's table. He put down the saucer and poured the glass full of brandy.
"You should have killed yourself last week," he said to the deaf man. The old man motioned with his finger. "A little more," he said. The waiter poured on into the glass so that the brandy slopped over and ran down the stem into the top saucer of the pile. "Thank you," the old man said. The waiter took the bottle back inside the cafe. He sat down at the table with his colleague again.
"He's drunk now," he said.
"He's drunk every night."
"What did he want to kill himself for ?"
"How should I know."
"How did he do it ?"
"He hung himself with a rope."
"Who cut him down ?"
"His niece."
"Why did he do it ?"
"For his soul."
"How much money has he got ?"
"He's got plenty."
"He must be eighty years old."
"Anyway I should say he was eighty."
"I wish he would go home. I never get to bed before three o'clock. What kind of hour is that to go to bed ?"
"He stays up because he likes it."
"He's lonely. I'm not lonely. I have a wife waiting in bed for me."
"He had a wife once too."
"A wife would be no good to him now."
"You can't tell. He might be better with a wife."
"His niece looks after him."
"I know. You said she cut him down."
"I wouldn't want to be that old. An old man is a nasty thing."
"Not always. This old man is clean. He drinks without spilling. Even now, drunk. Look at him."
"I don't want to look at him. I wish he would go home. He has no regard for those who must work."
The old man looked from his glass across the square, then over at the waiters.
"Another brandy," he said, pointing to his glass. The waiter who was in a hurry came over.
"Finished," he said, speaking with that omission of syn- tax stupid people employ when talking to drunken people or foreigners. "No more tonight. Close now."
"Another," said the old man.
"No. Finished." The waiter wiped the edge of the table with a towel and shook his head.
The old man stood up, slowly counted the saucers, took a leather coin purse from his pocket and paid for the drinks, leaving half a peseta tip.
The waiter watched him go down the street, a very old man walking unsteadily but with dignity.
"Why didn't you let him stay and drink ?" the unhurried waiter asked. They were putting up the shutters. "It is not half-past two."
"I want to go home to bed."
"What is an hour ?"
"More to me than to him."
"An hour is the same."
"You talk like an old man yourself. He can buy a bottle and drink at home."
"It's not the same."
"No, it is not," agreed the waiter with a wife. He did not wish to be unjust. He was only in a hurry.
"And you ? You have no fear of going home before your usual hour ?"
"Are you trying to insult me ?"
"No, hombre, only to make a joke."
"No," the waiter who was in a hurry said, rising from putting on the metal shutters. "I have confidence. I am all confidence."
"You have youth, confidence, and a job," the older waiter said. "You have everything."
"And what do you lack ?"
"Everything but work."
"You have everything I have."
"No. I have never had confidence and I'm not young."
"Come on. Stop talking nonsense and lock up."
"I am of those who like to stay late at the cafe," the older waiter said.
"With all those who do not want to go to bed. With all those who need a light for the night."
"I want to go home and into bed."
"We are of two different kinds," the older waiter said. He was now dressed to go home. "It is not only a question of youth and confidence although those things are very beautiful. Each night I am reluctant to close up because there may be some one who needs the cafe."
"Hombre, there are bodegas open all night long."
"You do not understand. This is a clean and pleasant cafe. It is well lighted. The light is very good and also, now, there are shadows of the leaves."
"Good night," said the younger waiter.
"Good night," the other said. Turning off the electric light he continued the conversation with himself. It is the light of course but it is necessary that the place be clean and pleasant. You do not want music. Certainly you do not want music. Nor can you stand before a bar with dignity although that is all that is provided for these hours. What did he fear ? It was not fear or dread. It was a nothing that he knew too well. It was all a nothing and a man was nothing too. It was only that and light was all it needed and a certain cleanness and order. Some lived in it and never felt it but he knew it all was nada y pues nada y nada y pues nada. Our nada who art in nada, nada be thy name thy kingdom nada thy will be nada in nada as it is in nada. Give us this nada our daily nada and nada us our nada as we nada our nadas and nada us not into nada but deliver us from nada ; pues nada. Hail nothing full of nothing, nothing is with thee. He smiled and stood before a bar with a shining steam pressure coffee machine.
"What's yours ?" asked the barman.
"Nada."
"Otro loco mas," said the barman and turned away.
"A little cup," said the waiter.
The barman poured it for him.
"The light is very bright and pleasant but the bar is un-
polished," the waiter said.
The barman looked at him but did not answer. It was too late at night for conversation.
"You want another copita ?" the barman asked.
"No, thank you," said the waiter and went out. He disliked bars and bodegas. A clean, well-lighted cafe was a very different thing. Now, without thinking further, he would go home to his room. He would lie in the bed and finally, with daylight, he would go to sleep. After all, he said to himself, it is probably only insomnia. Many must have it.