Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Kaiser : Kvazaŭ revenus la malbono

$
0
0


Hans-Georg Kaiser

Kvazaŭ revenus la malbono


La geedzoj Ruth kaj Udo Vager ekskursis kun sia ruĝa antikva Citroen, kiu inter kampoj kaj en arbaroj bonege uzeblis. Sur kampvojo, ne tre malproksime de iuj vilaĝoj, ili neatendite haltis pro paneo, estis jam post noktomezo.

Sinjoro Vager serĉis la kaŭzon de la difekto, sed ne trovis ion. Ĉar la vojo sur neniu mapo troveblis, ili eĉ ne sciis precize, kie ili estas. Sed, kiam ili ĉirkaŭrigardis pro domo, helpis fortuno. Pli proksime ol cent metrojn, en la hela pala lunolumo, konturiĝis la silueto de strange kurbigita kasteleca domo alte sur monteto. Ĉar neniu el la fenestroj estis iluminata, la domo aspektis minaca. Sinjorino Vager restis pro tio en la aŭto kaj diris iom timeme al sia edzo : "Eble vi tie supre en la domo povos telefoni iun noktoservon, Udo."

La viro ekiris kaj grimpis sur la kruta monteto supren. Forte enspirante li alvenis. En la domo iu funkciigis lumon kaj poste virino lante malfermis la grandan pezan enirpordon, kiu knaris kiel homa estaĵo.

Tiumomente Ruth vidis kiel la edzo gestadis en la kegloforma lumo. Li enpaŝis. La kompakta peza nigra pordo de la domo fermiĝis brue post li.

Ruth Vager atendis plena de senpacienco je lia reveno, kiu laŭŝia sento pli kaj pli prokrastiĝis. Jen subite la pordo krake remalfermiĝis kaj sinjoro Vager kun kliniĝinta kapo elkuris. Kiel ĉasate, li hastis malsupren kaj fine reen al la aŭto kaj fermis la pordon post si. Li estis pala kiel la tuko de mortinto kaj liaj manoj tremis.

Lia edzino demandis ekscitite : "Udo ! Kio estas ? Kio okazis al vi ? Diru !" Sed li silentis kvazaŭ li estus surdomuta.

Kiam lia paniko perdiĝis, li komencis paroli : "Ruth, mia kara, kiel mi klarigu tion al vi ? Kiam mi enpaŝis en la domon, salutis min olda damo, kiu timige aspektis. Ŝi havis firman, preskaŭ dolorigan manpremon. Ŝi diris nenion al mi. Sed ŝia rigardo hirtigis mian haŭton. Mi volis peti ŝin pri helpo, sed tiam trafis min ŝia trapenetrema fatala rigardo kvazaŭ kiel pugnobato. La fridaj kruelaj okuloj de tiu sorĉistino direktiĝis per tia senhoma dureco al mi, ke mi havis la impreson, kvazaŭ oni eltranĉus mian langon.

Vi scias, mi ne estas konfuzemulo aŭ malkuraĝulo. Sed ĝuste tial ŝi tiom ŝokis min !

Mi staris kvazaŭ mi estus glaciigita. La malbona vizaĝo de la oldulino faris min sendefenda dum momento. Kiel sensignife estis subite, ke ni ne povas starti nian aŭton. Nekredebla, preskaŭ panika timo leviĝis en mi. Sed tamen mi ne estus povinta diri pro kio. Okazis ja preskaŭ nenio, se oni rigardas la faktojn. Estis ja nur morna olda damo, kiu algapis min kun furioza vizaĝo. Mi rektiĝis kaj provis elteni ŝian rigardon. Sed ankaŭŝi min fikse rigardis. Ŝi ne provis alparoli min, aŭ eĉ enlasi. Kiam mi fine ekkuraĝis rigardi ŝin pli longe al la vizaĝo, mi subite komprenis, kial mi tiom teruriĝis. La damo aspektis precize tiel kiel onklino Vera Eisner, kiu antaŭ multaj jaroj ĉeokaze transprenis la prizorgadon de mi kaj de mia fratino, kiam niaj gepatroj ankoraŭ ofte vizitis teatrojn. Bonan rilaton al ŝi, almenaŭ dum certa tempo, ni havis neniam. Ŝi estis tute alia ol normalaj homoj. Kiam niaj gepatroj estis for, ni havis ĉiufoje la senton, kvazaŭ mekanika pupo staras antaŭ ni : neniu afabla vorto, neniu rideto, neniuj karesoj. Ŝia glacie frida vizaĝo estis daŭra riproĉo, kiu bruligis sin en niajn infanajn korojn. Mi povas memori tion, kvazaŭ tio okazis hieraŭ. Mi sentis min ĉiam kulpa esti juna, kulpa esti ĝoja, kulpa havi afablajn amplenajn gepatrojn. Ni ribelis kontraŭŝi, sed niaj gepatroj ne komprenis nin, ili demandis perplekse, kio ne plaĉas al ni je nia – konsentite iom stranga – onklino. Estis por ni infanoj tute ne eble esprimi tion. Ŝi ne batis nin, ŝi ne insultis nin, ŝi nur disponis severe pri ni. Ŝi fakte enprizonigis nin dum ŝi transprenis la respondecon pri ni. Ŝi konservis nin kiel mortajn fiŝojn, ŝi traktis nin kiel domservistojn. Kia ŝtono falis de niaj koroj, kiam ni subite estis liberaj de tiu onklino. Neniu diris, kial. Ni eksciis nur multe pli malfrue, pro kio ŝi tiel abrupte foriĝis el nia vivo. Iu asertis, ke ŝi malfermturnis la gaskranon en la kuirejo kaj poste enŝlosis sin en la loĝejo. Kiam la polico trovis ŝin, ŝi laŭdire jam tri tagojn estis morta. Sed tio eble estis nur onidiro. Sed fakto estas, ke ŝi venenigis sinjorinon, kiun ŝi flegis dum la lastaj tri monatoj. Sed pro rutina kontrolo oni malkovris fine, ke ŝi murdis ŝin kun centprocenta verŝajneco. Kiam la polico volis aresti ŝin pro tio, ŝi laudire jam estis morta.

Eble vi ne kredos al mi, sed kiam mi ekvidis tiun teruran oldan damon kaj tiel la strangan onklinon, mi havis subite la ŝanceligan svenenigan senton, ke fantomo, morta reiranto, staras antaŭ mi, kvazaŭ revenus la malbono, ĉu vi komprenas ?

Kiam ŝi fine kun la monotona grakanta voĉo de la onklino demandis min, kial mi tiel stulte gapas al ŝi, mi balbutis ion pri alia simila persono, kiu aspektas kiel ŝi, sed ŝi nur ekridis histerie kaj tiam fikse rigardis min tiel, kvazau mia vizaĝo estus pejzaĝo nekonata. Ŝi diris en la plej frida tono, kiu imageblas, ke ŝi ne aĉetas ion de mi, kaj kion mi do volas de ŝi, post noktomezo, en tiu aĉa de Dio forgesita regiono, ke ŝi min ankorau neniam vidis.

Mi rakontis al ŝi pri nia problemo kaj tiam ŝi manpetis min internen. Mi estis sendecida, la obtuza sento eĉ ne forlasis min, kiam ni iris supren la ŝtuparon.

En la loĝoĉambro tiam io okazis, kio denove hirtigis mian haŭton. La ĉambro aspektis tute tiel, kvazaŭ mi jam vidis ĝin iam. Ankaŭ la staranta horloĝo aspektis, kvazaŭ mi ĝin jam vidis ie, sed certe ne en horloĝa muzeo. Kaj nun eĉ la krucifikso tie sur la muro, kiun mi estis ŝtelinta laŭŝia firma konvinko.

Estis stranga temposalta momento. Per unu fojo mi estis denove la kulpokonscia knabo, mergiĝinta en la pasintecon kaj staranta antaŭ la severa onklino, kiu demandis min kun pereiga rigardo, ĉu mi ankoraŭ estas tute senklapa en la kapo, kion mi babilaĉas pri malfacilaĵoj ktp. Kaj poste ŝi prenis eĉ lambastonon en la manon kaj puŝis per la pinto malestime al mi, kvazaŭ mi estus insekto, kiun oni devas neniigi. Kaj tiam ŝi diris subite akre, ke mi estas perfekta idioto, ĉar mi eĉ ne havas poŝtelefonon por tiaj noktaj okazaĵoj, kaj tial devas molesti oldajn damojn. Ŝi fariĝis poste pli kaj pli laŭta kaj histeria. 'Foriĝu, fripono, trompisto', ŝi kriis, 'eble vi eĉ planis rompŝtelon, rabatakon je olda sendefenda damo. Tiam ŝi ĵetiĝis al mi, tute proksimiĝis kun venena spiro kaj ŝovis min krude per la lambastono al la elirejo.

Mi fuĝis haste la ŝtuparon malsupren, kvazaŭ temus pri mia vivo. Kiam mi turnis la kapon por eviti ŝiajn atakojn, mi vidis alte sur la muro grandan mornan olean pentraĵon. Ĝi montris la onklinon en ŝia spartece meblita loĝejo en Lepsiko. La virino sur la bildo rigardis malsupren al mi, kruele, ja diable. La moka ridado de la olda damo, kiu puŝadis min antaŭ si, persekutis min, ĝis mi sukcesis fermi la pezan elirpordon post mi. Ankoraŭ sur la monteto malsupren mi sentis, ke ŝi kuras post mi..."

Sinjoro Vager finis sian paroladon kaj rigardis konfuzite sian edzinon. Tiam, preskaŭ almozpetante pro kompreno, li flustris : "Ruth, estis tro freneze, mi simple ne povas kompreni tion, kio ĵus okazis."

Kiam Ruth Vager rimarkis ungecan gratadon je la aŭtofenestro ŝi turnis ŝokite la vizaĝon. Ekstere staris kliniĝinte, ekkriĉante kun tordita vizaĝo, metinte lupece la manojn sur la vitrotabulon – jen la terura fantomeca olda damo, kiu kiel ŝtormvento provis penetri en la aŭton.



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330