Bernard Binlin Dadié
Mia revo
Mi ne revas
pri la posedo
de vilao en la montaro
kvazaŭ aglonesto ĉe la Kilimanĝaro,
ne pri floropelvoj por sonĝoj
kaj ne pri pargetaj plankoj,
en kiuj speguliĝas oraj lustroj.
Mi ne revas
esti soleca giganto
en marmora kastelo,
vojaĝanto de la luksokategorio.
Melodio en la silento de miaj tagoj,
lumobrilo survoje tra la tenebro,
kie nia amo faskiĝas en stelaj bukedoj :
Mi revas
aparteni al vi ;
en viaj manoj
senti
la ardon
de mia flamo,
en vi senti
mian am-
frenezon.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la germanlingva libro "Versoj por enamiĝintoj"
Bernard Binlin Dadié