Nikolao Hohlov
Mia vojo
Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter' ;
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver'.
Sed per piedoj staras sur la ter' ;
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver'.
Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,
Sed en la valoj kuŝas mia pan',
Altiras la animon ĉiu foro,
Sed ankre tenas ĝin la karna man'.
Al ĉiu bel' mi venas tra la tera,
Tra la dolora aŭĝuiga prov' ;
Sen tiu voj' ĝi estus nur ĥimera,
Tuj paliĝonta post la brila nov'.
Samtial preĝas mi dum ardaj kisoj
Kaj pliĉastiĝas en volupta trem',
Kaj la anim' la blankon de narcisoj
Ne perdas en frivolo de l' poem'.
aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 143
PS : Hohlov estas sendube unu el la plej grandaj E-poetoj, kvankam nur negranda poemaro de li estas eldonita. (La Tajdo, 1928) Ne la kvanto de verkaro, sed ties kvalito lastfine estas decida por juĝi la rolon de poeto en la literaturo. Similan oni povus diri ankaŭ pri Kurzens. (HGK)