Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Eroŝenko : Rakontoj de Velkinta Folio - VI. La knabino kun malgrandaj piedoj

$
0
0



V. Eroŝenko
Rakontoj de velkinta folio

VI. La knabino kun malgrandaj piedoj

Venis aŭtuno. La arbaj folioj ruĝiĝis. La varmegaj kisoj de la somero ankaŭ fariĝis la sonĝo pasinta for. Ĉio atendis malĝoje malĝojan vintron. La grandaj esperoj, la belaj sonĝoj, la allogaj revoj, ĉio forflugis al la lando de rememoroj. La arbo silentis kiel antaŭe. Unu tagon venis al la arbo unu knabino kun ŝvito sur la frunto, kun larmoj en la belaj okuloj. Si preskaŭ ne povis jam marŝi, ĉar ŝiaj piedoj estis tiel malgrandaj, tiel delikataj. De ŝia naskiĝo oni destinis ŝiajn piedojn ĉarmi virojn, ne marŝi stratojn de urbo.

La knabino sidiĝis sub la arbo antikva kaj ploris. La arbo silentis. La ruĝaj folioj tremante rigardis la plorantan kreskaĵon nomatan la ĉina knabino, kiu ne povis eĉ libere moviĝi sur siaj malgrandaj piedoj. La knabino ploris : „Ho bona arbo kun ruĝaj folioj, kompatu knabinon kun malgrandaj piedoj ! Ĉi tiuj piedoj ne volas plu marŝi, ĉi tiu koro ne volas plu bati ! Ho, bona arbo kun ruĝaj folioj, kompatu ĉi tiujn malgrandajn piedojn kovritajn de polvo kaj sango.

Per ĉi tiuj malgrandaj piedoj mi venis ĉi tien el montoj la plej malproksimaj, el tiuj plej altaj montegoj, kiuj parolas kun steloj, kiuj karesas nubegojn kaj nubetojn dorlotas. Mi tie naskiĝis kaj tie mi volis morti. Tie de la montoj majestaj, tie de la firmaj rokegoj mi lernis la amon. Mi amis knabon kuraĝan kaj bravan, li estis la infano de l' montoj, la frato de firmaj rokegoj, la amiko de l' agloj fieraj.

Niaj gepatroj fianĉigis nin de niaj luliloj, kaj kune kun li mi lernis ami la montegojn kaj timi la Grandan Riveron, la enigmon de l' tero, la misteran Janzi-giang. Kaj ĉiumatene kiam la suno ruĝigadis ĝentile la neĝajn suprajojn kaj salutadis la montajn grandegulojn je la nomo de l' Granda Rivero, mi dankadis la montojn por mia fianĉo, mi benadis la neĝajn suprajojn por mia feliĉo, ĉiuvespere kiam adiaŭaj radioj de l' suno ricevadis la lastajn komisiaĵojn de l' neĝaj supraĵoj brulantaj en oro al la Granda Rivero, mi ree benadis la montojn por mia kuraĝa heroo, por mia monta amo. Tion ĉi faris mi ĉiumatene kaj ĉiuvespere, nur unu tagon... Ho bona arbo kun ruĝaj folioj ! Nur unu tagon mi tion forgesis, nur unu tagon ne benis mi la montojn por mia fianĉo, ne dankis la neĝajn supraĵojn por mia feliĉo. Tiun ĉi tagon mi staris kune kun li sur alta rokego. Mi rigardis la sunajn radiojn adiaŭantajn al la montegoj, sed li rigardis nur min, ne, ne min, sed miajn malgrandajn piedojn. Li diris al mi : „Promesu ĉiam esti feliĉa, ĉiam ridi ameme en tiuj grandaj montegoj'.

'Ho, jes', mi respondis. 'Se mi ne estos feliĉa sur tiuj ĉi belaj montegoj, nenie, neniam mi estos feliĉa !' Li ridis je mi kaj ree diris : 'Promesu neniam pro kia ajn kaŭzo iri al la Granda Rivero, al la enigmo de l' tero, al la mistera Janzi-giang !' Mi respondis : 'Ho, certe ne, pro kia ajn kaŭzo neniam mi iros al la Granda Rivero !'

Li ĉirkaŭprenis min per siaj fortaj manoj kaj helpis ĝentile malsupreniri la altan rokegon, kaj tiam... Ho bona arbo kun ruĝaj folioj, tiun fojon mi dankis miajn gepatrojn, ĉar ili faris miajn piedojn malgrandaj ; mi benis la malgrandajn piedojn, ĉar pro ili mi bezonis la helpon kaj tiun ĉi helpon li donis al mi kun tia ĝojo, kaj tiun fojon mi forgesis danki la montojn por mia fianĉo, nur tiun fojon mi forgesis beni la neĝajn supraĵojn por mia feliĉo. Mi estis dankanta miajn gepatrojn, mi estis benanta la malgrandajn piedojn.

Ho bona arbo kun ruĝaj folioj ! Nur tiun fojon mi ĉion forgesis kaj la sekvantan matenon, kiam la suno salutis la montojn majestajn je la nomo de l' Granda Rivero, li jam ne estis en montoj.
Neniu volis diri al mi kien li iris, pro kio forlasis li la montojn. Neniu volis diri al mi tion, sed ĉiuj rigardis kompate miajn malgrandajn piedojn. Multajn monatojn mi ploris, multajn monatojn mi dubis kaj penis diveni la kaŭzon de lia foriro kaj fine ankaŭ mi decidis forlasi la montojn por iri lin trovi.

Mi kisis la firmajn amikajn rokegojn, sendis adiaŭan saluton al la neĝaj supraĵoj, sendis en larmoj adiaŭan rideton al la valoj malsupraj kaj iris.

Mi iris al la Granda Rivero, mi sciis ke li estas tie ; mi sciis, mi sentis, la koro certigis al mi (neniam ja la koro trompas homon), ke li iris la urbon en la blankmonda stilo, ke li loĝas tie inter la fremdaj demonoj, inter la diabloj de ĉiaj koloroj.

Ho bona arbo kun ruĝaj folioj ! Per ĉi tiuj malgrandaj piedoj mi marŝis la vojon de tiuj plej altaj montegoj ĝis tiu ĉi urbo, kaj se la vojo estus centoble pli longa, miloble pli malfacila, sen ia hezito mi marŝus ĝin same per tiuj ĉi malgrandaj piedoj. Mi kredis, ĉe la fino de l' vojo atendas min mia heroo, atendas min mia feliĉo. La koro al mi tion diris, la koro al mi tion ĵuris, sed tiun ĉi fojon la koro eraris... Ho bona arbo kun ruĝaj folioj ! La koro mensogis al mi, la koro min trompis kaj nun ĝi ne volas plu bati... Ne trovis mi plu la heroon, ne trovis la infanon de l' montoj, 1a fraton de l' firmaj rokegoj, la amikon de l' agloj fieraj. Mi trovis la junulon kun pala vizaĝo, kun ĉiam laca mieno, kun ĉiam malhelaj okuloj, kun lipoj malĝoje ridantaj. En lia kapo malklara moviĝas nur pensoj pri mono ; la bruston ekscitas nur pasia deziro al la oro ; sklavema teruro pri malriĉeco regas la koron. Por trovi riĉecon li ĉion forgesis, la montan honeston, la aglan bravecon, li ĉiam nur timas malriĉecon... Ho Granda Rivero, la enigmo de l' tero, la mistera Janzi-giang ! Kion vi faris el la monta heroo ? Kion vi faris kun la koro de l' frato de l' rokoj ? Cu ne sufiĉas sklavemaj animoj en tiu ĉi mondo ? Cu ne sufiĉas riĉamaj bestoj sur viaj bordoj ? Cu ne sufiĉas monavidaj brutoj en tiu ĉi urbo ?

Ho bona arbo kun ruĝaj folioj, li diris al mi ke la malgrandaj piedoj ne estas taŭgaj en tiu ĉi mondo por marŝi la vojon de l' vivo ; li diris al mi ke la knabinoj kun malgrandaj piedoj ne estas plu taŭgaj en tiu ĉi lando por batali la batalon de l' vivo. Ho bona arbo kun ruĝaj folioj, ĉu tio ĉi estas la vero ? Vi estas antikva, vi scias la mondon plej bone, diru al mi, ĉu la malgrandaj piedoj ne taŭgas por marŝi la vojon de l' vivo. Diru al mi, kiu nun taŭgas por batali la batalon de l' vivo.“

La knabino atendis plorante respondon, sed la arbo silentis, ĝi volis paroli nenion. La ruĝaj folioj ekkriis : „Ho bona arbo, ho arbo antikva, ĉu ni ne devas kompati ĉi tiun malgrandpiedan kreskaĵon, produkton de l' kelkmiljara kulturo nomatan ĉina knabino ?“

Sed la arbo silentis, ĝi volis paroli nenian vorton. Kaj tremis la folioj de duboj, kaj multaj ekkriis : „Ni tute ne scias kiel kaj kiun kompati, pro tio ni estu trankvilaj sur niaj naskbranĉoj !“

Nur kelkaj folioj surfalis sur la malgrandajn piedojn kovritajn de polvo kaj sango. Ili murmuretis al la ploranta knabino el la montoj plej malproksimaj, ke por marŝi la vojon de l' vivo oni bezonas ne grandajn piedojn, sed grandan animon ; ke por batali la batalon de l' vivo estas necesaj ne piedegoj de tigroj, ne hufoj de ĉevalviroj, sed la volo decida, la klara racio, la koro kuraĝa, la justa honesta spirito, la scio profunda pri la mondo !

La knabino leviĝis decide : „Ho bona arbo kun ruĝaj folioj, ne havas mi la grandan animon, nek la koron kuraĝan ; nek havas mi la volon decidan nek la klaran racion ; nek havas mi la justan honestan spiriton nek la scion profundan pri la mondo. Mi estas ja simpla knabino de tiu ĉi lando, la plej simpla knabino el la plej malproksimaj montegoj ; mi havas nur la malgrandajn piedojn, kiuj ne volas plu marŝi ; mi havas nur la koron sopiran, kiu ne volas plu bati. Mi iras, mi iros al la Granda Rivero. Se la enigmo de l' tero, la mistera Janzi-giang, ne donis al mi la feliĉon, gi donos al mi la eternan ripozon en siaj trankvilaj misteraj ondoj. Kaj vi, ho bona arbo kun ruĝaj folioj,mi petas vin, ne, mi petegas, sendu kun la vento facila mian adiaŭan saluton al la plej altaj montegoj, al la neĝaj supraĵoj ; sendu adiaŭan kison, la unuan kaj la lastan kun la varma zefiro al li, al tiu junulo kun pala vizaĝo, kun ĉiam laca mieno kaj lipoj malĝoje ridantaj, sed diru nenion al li pri miaj malgrandaj piedoj, nenion pri la Granda Rivero...“

Ŝi iris for. La arbo silentis. La ruĝaj folioj demandis kun dubo : „Ho bona arbo, ho arbo antikva, ĉu tiu kreskaĵo nomata ĉina knabino iris al la Granda Rivero por trovi ripozon en ondoj, ĉu la ĉina knabino estas akva kreskaĵo ? El kia do speco ? Ĉu ĝi estas el la speco de tiuj kreskaĵoj, kiuj ne havas radikojn en la tero kaj ĉiam moviĝas laŭ volo de ondoj ?” Sed la arbo respondis nenion.

La sekvantan matenon fiŝkaptistoj sur la Granda Rivero kaptis en siajn retojn la korpon de l' bela knabino kun belaj malgrandaj piedoj. Neniu el tiuj fiŝkaptistoj povis eĉ iom suspekti, ke per tiuj malgrandaj piedoj ŝi marŝis al la Granda Rivero de l' montoj plej malproksimaj, de tiuj altaj montegoj, kiuj parolas kun steloj, kiuj karesas nubegojn kaj nubetojn dorlotas. Ŝi venis por trovi feliĉon kun sia heroo de l' montoj, la frato de l' firmaj rokegoj, la amiko de l' agloj fieraj, sed trovis la junulon ĉiam pensantan nur pri mono, ĉiam revantan nur pri grandaj riĉaĵoj.

Ho Granda Rivero, la enigmo de l' tero, la mistera Janzi-giang, kion vi faras el ĉinaj junuloj ? Kion vi faras el junaj animoj de tiu ĉi lando ? Cu ne sufiĉas en tiu ĉi mondo sklavemaj animoj ? Ĉu ne sufiĉas sur tiu ĉi tero riĉamaj bestoj ? Cu ne sufiĉas en tiu ĉi lando monavidaj brutoj pretaj forvendi por la oro ĉion kaj ĉiujn ? Ho Granda Rivero, la enigmo de l' tero, ho la mistera Janzi-giang !


skanis Dorothea & Hans-Georg Kaiser


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330