B.Traven
Marŝo en la regnon
de l' mahagono
PRI LA TRADUKO
laŭ B.Traven
„Marsch ins Reich der Caoba“
de la librogildo
Gutenberg Zuriko,
Vieno, Prago
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
laŭ la unua eldono
lingve kontrolis Vladimir Türk
aranĝis Frank Vohla
Finrevizioje la 14-a de oktobro en la jaro 2016
1/1
En Hucutsin komencis alveni la karavanoj de la siriaj komercistoj. Tiu okazaĵo instigis la loĝantojn de la loko refoje vekiĝi. Dum la tuta jaro ili ne havis okazon memori, ke ili vivas, ke ilia loko troviĝas ie surtere, kaj ke la nomo de ilia urbeto estas skribata tiel diverse, ke ĉiu unuopa loĝanto rajtas sekvi al sia propra sento.
La loka administrejo skribis la nomon de la urbeto alimaniere ol la poŝtaj instancoj stampis la poŝtmarkojn. Jam tio per si mem estis jam sufiĉe da kaŭzo por tio, ke la poŝtestro, federacia oficisto, ne kapablis interkonsentiĝi kun la urbestro troviĝanta sub la ordonoj de la ŝtata guberniestro pri demando de personaj aŭ de ĝeneralaj vidpunktoj. Sed la urbestro tamen vivtenis sufiĉe da amikeco kun la poŝtestro por ĉeokaze povi preni al si la permeson glitigi tra siaj fingroj la enirantajn kaj forirantajn leterojn kaj poste de tempo al tempo ridetante peti la poŝtestron reteni tiun aŭ tiun ĉi leteron dum certa tempo kaj transdoni ĝin al la ricevonto kun prokrasto aŭ por lasi foriri alian leteron ne per la sekva, sed nur per la postsekva poŝtsendaĵo.
La poŝtaĵoj venis nur unufoje dum semajno, kaj nur unufoje dum semajno la poŝtaĵoj foriris. Oni transportis ilin sur la dorso de indiĝena portisto dum kvar tagoj ĝis la plej proksima pli granda kolekta loko. De tiu kolektloko oni transportis la poŝtaĵojn tiam sur muloj ĝis ili alvenis post pliaj sep aŭ ok tagaj vojaĝoj la fervojstacion.
Tiu longa vojaĝo de poŝtaĵoj, kiu sufiĉe ofte estis duoble aŭ trioble plilongigata per gravaj tropikaj pluvelverŝiĝoj aŭ per informoj pri vagantaj banditaroj, faris tion simpla por la poŝtestro ĉeokaze montriĝi iom pli komplezema al la urbestro.
La urbestro estis ja ne nur urbestro. Li estis krome ankaŭ la edzo de edzino, kiu havas en la loko bone ekipitan vendejon. Kaj li estis la bofrato de viro, kiu kunaĉetas krudan tabakon ĉe la indiĝenaj kamparanoj, kiu forsendas tiun tabakon kun granda gajno al la pli grandaj lokoj. Sed ĉar ankaŭ aliaj homoj en la loko havis vendejon kaj tabakkomercejon, tiel estis sufiĉe avantaĝe por la urbestro scii, kun kiu tiu aŭ tiu el la negocistoj de la loko havas komercajn rilatojn al la pli grandaj foirplacoj.
Ligo
B.Traven : Marŝo en la regnon de l' mahagono (PDF)
Ĉiu potenco baziĝas je agnosko
Pri spertoj kaj ties uzado
Pri regadaj sistemoj kaj la rajtoj de individuoj
Rezisto kontraŭ diktaturoj