Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Deklaracio de la 96a SAT-kongreso

$
0
0

La 96-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta en Greziljono de la 18‑a ĝis la 25-a de Julio 2023 :

1. ĉagrene konstatas la daŭrantan rusan invadon de Ukrainio, la kreskon de supozataj militkrimoj ambaŭflanke kaj la agresemon kontraŭ la rusparolantoj ene de Ukrainio jam ek de antaŭ la milito ;
2. konstatas, ke la daŭra pligrandigo de NATO, reprezentanta interesojn en Usono, pro ĝiaj militismaj celoj estas minaco al paco, kio kontraŭas la interesojn de popoloj ;
3. postulas internacian klopodon kontraŭ militkrimoj kaj vaste malpermesitaj armiloj (ekzemple grapolbomboj) kaj klopodon respondecigi militkrimulojn, en kiu ajn lando ili situas aŭ al kiu ajn militalianco ili apartenas ;
4. subtenas la aktivulojn, kiuj grupiĝas en la sociaj movadoj por restarigi maldekstrulan forton fronte al imperiismo kaj kapitalismo, kiuj profitas militon por ekspluati subpreme la laboristan klason ;
5. zorge konstatas la pludaŭron de agresemo, persekuto kaj eĉ violento kontraŭĵurnalistoj, ekzemple kontraŭ Julian Assange kaj kontraŭ la nekonforma gazetaro ie ajn ;
6. protestas kontraŭ tio, ke manifestaciantoj kaj oponantoj estas konsiderataj krimuloj aŭ eĉ teroristoj ;
7. postulas, ke la konsekvencoj, rezultoj aŭ efikoj de faŝismaj reĝimoj estu vaste diskonigitaj kaj ne intence kaŝitaj ;
8. konsciigas pri la pasinta kaj aktuala praktiko sisteme rabi aŭ vendi bebojn kaj infanojn, kiel okazis en diktaturaj kaj eĉ en alitipaj reĝimoj (ekzemple en Hispanio) ;
9. apogas la sociajn movadojn, kiuj protestas kontraŭ la prezaltiĝo, kies profito iras al la grandaj entreprenoj ;
10. solidaras kun tiuj, kiuj por vivi devas aŭ volas elmigri kaj akre kondamnas ĉiajn ksenofobiajn atakojn, aparte tiujn spronitajn de partioj kaj registaraj instancoj ;
11. alvokas la registarojn de la mondo al homeca traktado de migrantoj, rifuĝintoj kaj azilpetantoj kaj al senprokrasta decido pri helpopetoj ;
12. protestas kontraŭ la kresko de kazoj de procespersekutado fare de la ŝtatoj kontraŭ sociaj movadoj, aktivuloj kaj defendantoj de minoritatoj (ekzemple Mumia Abu-Jamal kaj Billy Waldon) ;
13. kritikas la ŝtatojn, kiuj pro politikaj, diplomatiaj aŭ aliaj kialoj malhelpas plenumi la aspiron al sendependeco de Okcidenta Saharo, al kio ĝi rajtas laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj ;
14. apogas regionajn luktojn, kiuj celas malhelpi la privatigon de la akvo kaj la uzon de akvo por produkti eksportotajn varojn kaj kiuj celas konservi ĝin kiel komunan posedaĵon, dispartigitan inter lokaj uzantoj ;
15. konstatas, ke pli kaj pli da ŝtatoj subtenas fiagadon de entreprenoj, kiuj detruas medion ;
16. subtenas la lukton por konservi kultiveblajn terenojn kontraŭ ne- kaj mal-utilaj projektoj.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330