Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

SAT kongresos en Moskvo en 2022

$
0
0

Post du jaroj da retaj kongresoj pro la pandemia situacio, ni esperas ke ĉi-foje eblos ĉeeste renkontiĝi en Moskvo inter la 30a de julio kaj la 5a de aŭgusto 2022. Ĉi-sube estas ripetitaj la unuaj praktikaj informoj pri surlokaj gastig-kondiĉoj. Mendilo en pdf-formato estos baldaŭ elŝutebla ĉi-tie kaj cetere dissendita kun la septembra-oktobra numero de Sennaciulo.

Dumkongresaj ekskursoj

Moskvo havas multajn vidindaĵojn kaj turismajn allogaĵojn. Ankaŭ apud Moskvo estas tre interesaj lokoj, vidindaj de la historia kaj arta vidpunktoj. La OKK propones duontagan busan ekskurson tra Moskvo (proks. 4-horan) kaj viziton al Moskva Kremlo (2-2,5 horoj). Krome, estas antaŭvidita tuttaga ekskurso al la urboj Dmitrov (kun vizito al domo-muzeo de P. Kropotkin) kaj Sergiev-Posad (la urbo kun fama monaĥejo, ludinta gravan rolon en la rusa historio kaj pluraj muzeoj). Laŭ la peto de aliĝontoj eblas organize aliajn ekskursojn. Enskribiĝo dum la registrado, prezo de la duontaga ekskurso estas proksimume 10 EUR (urborigardado) kaj 30 EUR (Kremlo). La tuttaga ekskurso kostos proksimume 60 EUR. (La prezoj estas difinitaj anticipe laŭ la stato de 2021 jaro).

Postkongresa ekskurso

Por dezirantoj pli bone konatiĝi kun Moskvo kaj la Centra Rusio la OKK pretas organize 7-tagan ekskurson tra la turisma itinero la Ora Ringo de Rusio kun vizitoj al la urboj Vladimir, Suzdal, Ivanovo, Kostroma, Jaroslavl, Rostov Velikij ka. Proksimuma prezo – 350 EUR. Ĝi okazos, se ali minimum 20 homoj.
Atenton ! Tiuj kongresanoj, kiuj bezonos la enirvizon por Rusio, devas zorgi pri pli vizo minimum 2-semajna !
Ni petas indiki en la aliĝilo, ĉu kaj kiujn ekskursojn vi nepre partoprenos, por anticipe mendi necesas kvanton da lokoj. La difinitiva prezo de ĉiu ekskurso iom dependos de la kvanto de partoprenontoj.

Loĝado kaj manĝoj

Averaĝa prezo de la 2-loka ĉambro (3* nivelo) estas 30-35 EUR tagnokte (la prezoj povos iom ŝanĝiĝi post la 01.01.2022).
Dezirantoj loĝi sole povas pagi por la tuta ĉambro, tiuj, kiuj logos en la
Por dezirantoj OKK provos trovi pli ŝparemajn variantojn de loĝado.
En la hotelaj restoracioj eblas mendi 3-fojajn manĝojn kontraŭ 15 EUR tage.

Bonvenon al Moskvo !


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330