Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Gvidrezolucio de la 94-a Kongreso de SAT

$
0
0

La 94-a SAT-Kongreso okazinta perinterrete de la 23‑a ĝis la 26‑a de julio 2021 :

- salutas la organizadon de reta kongreso en dua jaro sinsekve, vokante al kiel eble plej amasa partopreno – organize kaj ĉeeste – en laŭeble surloka kongresado jam en 2022 ;

- instigas aliĝi al la venontjara kongreso en Moskvo inter 2022-07-30 kaj 2022-08-06 ;

- petas la Plenum-Komitaton kaj Eldonan Fakon Kooperativan de SAT pritaksi la eblon pli ol ĝis nun eldoni librojn kaj broŝurojn en bitlibraj formatoj taŭgaj por legiloj, kaj ellabori starpunkton pri la prezdifinado resp. senkosteco de tiaj eldonaĵoj ;

- instigas la membraron pli engaĝiĝi en provizado de la SAT-retejo kaj redakciaj laboroj por Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330