Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Deklaracio de la 94-a Kongreso de SAT

$
0
0

La 94-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinte perinterrete de la 23‑a ĝis la 26‑a de julio 2021 :

- konfirmas la daŭrantan sindediĉon de SAT al la emancipaj celoj, kiuj motivis ĝian fondon antaŭ cent jaroj ;

- konstatas, ke kapitalismo kaj naciismo, foje eĉ faŝismo, plu grave baras la vojon al solvo de la problemoj ligitaj al klimatŝanĝiĝo, kiujn frontas la homaro ;

- bonvenigas la progreson de la scienco kaj la ektrovon de vakcino kontraŭ KOVIM-19, kaj postulas, ke la vakcinoj estu distribuataj juste tra la mondo, kaj ke la farmaciaj kompanioj ĉesu profiti de la katastrofo ;

- tiucele postulas senpatentigon de la vakcinoj, tiel ke ili povu esti libere produktitaj far la popoloj mem ;

- alvokas ĉiujn partiojn en la konflikto isreala-palestina sin deteni de teritoriaj aneksoj kaj militaj agoj, kiuj malproksimigas akordiĝon de la konfliktantaj grupoj ;

- apogas la lukton de la popolo de Okcidenta Saharo kontraŭ la okupacio fare de Maroko kaj deziras la tujan liberiĝon de tiu, kiu estas nomata la lasta kolonio de Afriko, kaj alvokas al reamikiĝo inter ambaǔ popoloj ;

- solidariĝas kun la lukto de la sindikato Kannama en Japanio por laboristaj rajtoj kaj kontraŭŝtata subpremo de sindikataj agadoj, kaj apogas ĝian strebon konstrui tendencon por laboristaj sindikatoj laŭindustriaj ;

- kondamnas strebojn de la registaroj en Hungario kaj Pollando, kiuj celas diskriminacie limigi la bazajn civilajn rajtojn, precipe tiujn de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT).


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330