La 92-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta en Barcelono de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 :
konsiderante la situacion en Katalunio dum la lastaj jaroj, esprimas sian zorgon pri la fakto, ke batalo inter du naciismoj povas damaĝi la bazajn homajn rajtojn, kiuj devas esti respektataj de ĉiuj, kaj alvokas la popolojn kaj registarojn al klopodo solvi la politikajn kaj sociajn problemojn pere de pacaj, liberesprimaj kaj demokratiaj solvoj, kaj tiucele postulas la liberigon de la politikaj malliberuloj ;
alvokas la registarojn kaj entreprenojn esti pli atentaj pri la sekureco de ĉiu ajn laboristo por ke akcidentoj estu evititaj, ĉar homa vivo estas ĉiam pli valora ol ia ajn materiala valoro ;
zorgigita pro la minaco de nova malvarma milito, alvokas ĉiujn subteni la agadon de ICAN (Internacia kampanjo por aboli nukleajn armilojn) por malpermeso de nukleaj armiloj, celo kiu atingeblas nur per pluaj klopodoj redukti nukleajn armilojn per internaciaj traktatoj ;
alvokas la registarojn kaj popolojn de kaj Norda kaj Suda Koreioj alproksimigi sintenojn por prepari la grundon por fruktodona kunlaborado kaj kunvivado en la estonteco ;
konsilas al la laboristaro provi ĉiam ricevi informojn de la diversaj flankoj ĉe ĉiuj tiklaj temoj aŭ konfliktoj, atentante la interesojn, kiuj gvidas ĉiun informfonton ;
apogas la movadon de flavveŝtuloj en Francio, kiu reliefigas malegalecon kaj distancon inter elektitoj, elitoj kaj popolo – movado aganta interalie sur fono de ideoj de liberecana komunumismo (t.e. laŭ la modelo de la Pariza Komunumo) ;
okaze de la rifuzo de vizo por kongrespartopreno de afrikanoj, memorigas pri la maljusteco, ke varoj kaj mono pli facile vojaĝas ol homoj ;
alvokas al bonvenigo de la migrantoj ;
substrekas, solidare kun la pupteatra kompanio Títeres desde Abajo (Desubaj Pupoj), kies membroj jam estis malliberigitaj, ke liberesprimo daŭre estas rajto porbatalenda ;
bonvenigas la novgeneracian agadon kontraŭ prokrastado de efika agado por mildigi klimatŝanĝiĝon ; en epoko de ebla falego de nia civilizacio, ĝi apogas la mondan movadon Fridays for Future (Vendredoj por Estonteco) por bremsi klimatŝanĝiĝon kaj alvokas partopreni en la ĝenerala monda striko de la 27-a de septembro ;
konsiderante la enormajn minacojn por la homaro de la ekonomia politiko de la brazila registaro en Amazonio (kun la ebla masakro de la unuaj amerikaj popoloj), la kongreso alvokas ĉiujn protekti la naturon kaj ties loghantojn ;
konstatante, ke la konstruo de novaj naftotuboj en Norda Ameriko ĉiam okazas sur ŝtelitaj teroj kaj minacas la naturon, esprimas apogon al konstru-rezistantoj kaj bonvenigas plian informadon pri tio