La 92-a SAT-Kongreso okazinta en Barcelono de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 :
bonvenigas helpon proponitan kaj proponotan de membroj por la pretigado de nova Adresaro ;
proponas esplori, ĉe novaj membroj, pri eventuala deziro havi helpon de mentoro kaj provizi mentoron al tiuj, kiuj deziras ;
proponas serĉi kaj trovi helpanton por la retmastrumado, kiu ĝisdatigos i.a. la stilfoliojn en la SAT-retejo ;
alvokas laŭcele serĉi membrojn interesitajn pri kongrespartopreno kaj bezonantajn helpon el la Kongresfonduso por povi partopreni la SAT-kongresojn ;
invitas vikipediemajn SAT-anojn kuniĝi en Fako ;
petas pli fajne disdistingi la unuopajn en- kaj elspezojn en estontaj kasraportoj (i.a. [mal]profito de kongresoj, en- kaj elspezoj pro kongresontoj) ;
alvokas repripensi la kotiztabelon, kiu estonte rilatu al personaj vivrimedoj, anstataŭ al landoj ;
petas la PK-on esplori pli bonajn metodojn por varbi interrete ; protekti privatajn datumojn ; ordigi pli bone la informojn ;
alvokas subteni kulturajn agadojn, specife muzikan agadon de Esperanto-artistoj ;
konsidere, ke SAT donace subtenas asocion kontraŭ nuklea energio, petas al la PK provizi elektron el renovigebla energio en la SAT-sidejo ;
petas la PK-on rilati laŭeble kaj kun la IJK kaj kun junaj SAT-anoj partoprenontaj la IJK-on por konigi SAT-on en tiu medio kaj varbi gejunulojn, kiuj konsentas kun ideoj kaj agadoj de SAT ;
alvokas SAT-anojn, PK-on kaj estontajn OKK-ojn kaj kongresontojn laŭeble proponi kaj aranĝi kongresojn kiom eble plej ekologie, kaj en la funkciado de la kongreso kaj rilate la vojaĝ- kaj manĝ-eblecojn.