Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Hans-Georg Kaiser : Kio gravas ? (rimpoemo)

$
0
0


Se verkisto vorte pavas,
liaj vortoj ne tre gravas.
Ĉu, se vortoj sencon havas,
tiuj vortoj ĉiam ravas ?

Kio gravas, kiu pavas,
kio homojn vere ravas ?
Pluajn dubojn mi eĉ havas.
Eble ĉiu homo gravas.

Eble gravas la atomoj,
tiom, kiom ni, la homoj.
Eble ĉiu stelo gravas,
eĉ se ĝi ne sencon havas.

Kio plu je vero gravas,
se la parolanto pavas ?
Se vi pavas, ĉu vi gravas,
ĉar pavuloj ĉiam pravas ?

Kaj se homo mem decidas,
ĉu li plu gravecon fidas ?
Ĉu la mondo tuj pereus,
se la hom' gravulojn neus ?

Certe gravas kre-pasio
pli ol vanta mondkonscio.
Kaj homara harmonio
li ol nur laborpasio.

cezaroriginaloj.blogspot.de/



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330