Revoj estas kiel mevoj,
ne eĉ pensas do pri devoj.
Ili tentas eĉ la decon,
la plej belan edzinecon.
Revoj ja flugilojn donas ;
sed la sobra viv' admonas :
"Restu, hom', prefere hejme,
kion ajn vi revas eme.
Kiel ajn sopiro logas,
la espero vin mensogas.
Hejme estas varma forno
kaj ne revo nur sen dorno."
Tamen revoj tre necesas,
tion mi kun ĝoj' konfesas ;
se ne estus mevaj revoj,
restus al ni nur la devoj.
↧
Hans-Georg Kaiser : Mevaj revoj (rimpoemo)
↧