I
Nur de kiam vi konas min,
mi konas min mem !
V
Iam mia korpo kuŝis malproksime de mi
kiel fora kontinento
A
Kaj mi sciis de mi
nek la orienton nek la sudon
N
Solecaj estis miaj ŝultroj
kiel forgesita roko
G
Ĝis viaj manoj tuŝis ilin ;
nur de tiam mi sentis min !
O
Tiumomente mi ricevis okulojn
kaj mia buŝo formon
L
divenis miaj piedoj sian kuradon
kaj mia koro sian baton
L
Nur nun mi min amas
ĉar amas vi min !
- tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
- http://cezartradukoj.blogspot.de