Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Raporto pri Ekologiisma Frakcio / Verduloj dum SAT-kongreso en Gimpo 2017

$
0
0

Ĉeestis ĉirkaŭ 20 homoj.
Vito kaj Paŭlino demandis la homojn ĉeestantajn paroli pri ekologiismo en iliaj propraj landoj. Jen la partoprenoj :
- Alfonso de Kongo-lando diris ke la rubaĵoj ne estas kolektitaj en lia lando kaj ke la homoj forĵetas ilin ien ajn. Kiel montras la problemo kun rubaĵoj, ne multe da ekologiismo aperis en Kongo-lando. La popolo suferas pri tio kaj komencas interesiĝi pri. La germanaj verduloj helpis konstruii kanalojn por havi trinkeblan akvon.
Alfonso aldonis ke grandaj firmaoj fortranĉas la arbojn en Afriko kiuj iras al Azio aŭ Eŭropo. La vendo de tiuj arboj ne utilas al la Akrikanoj kaj malutilas ankaŭ pri varmiĝo de la klimato.
- Masakato el Japanio konstatis ke nuntempe estas 57 nukleaj reaktoroj en ŝia lando malgraŭ la malekcepto de la popolo. La politikistoj malhelpas pri tio.
Ventocentraloj estis starigitaj sed aperas novaj sanproblemoj (la loĝantoj devas loĝi pli ol 250 metrojn de la ventocentraloj pro la ultrasonoj).
- Neil el Usono parolis pri la malfacilo bicikli en sia lando krom Novjorko kiu estas la plej bona urbo de la mondo pri tio.
- Paz el Suda Koreio diris ke li havas informojn el sia amiko kiu estras la ekologian movadon en sia lando. Nuntempe estas 24 atomcentraloj kiuj funkcias kaj la eksprezidentino deziris krei pliajn 8. En la kamparo granda projekto da kabloj irante ĝis la atomcentraloj estis decidita sed la popolo batalis kontraŭ tio. La vilaĝanoj havis sanproblemojn pro la elektraj turoj kaj kiam ili agadis, ili estis agresitaj de strangaj junuloj. Tiam, 5000 homoj venis por subteni la maljunulojn. Tiu civitana movado nun kreskas. Estas nun espero havi seĝojn por la verda movado en la asembleo. Nuntempe 30% de la elektro estas atomenergia sed laŭ promeso de la nova registraro, tiu energio devus malaperi en 2075.
- Vito kaj Paŭlino el Francio informis ke 97% de la riveroj kaj ke 96% de la kampoj estas poluataj en ilia lando. Francio havas 58 atomreaktorojn kiuj provizas 80% de la elektra energio. Ekzistas multe da asocioj por kontraŭi tion sed ne multe da homoj aktiviĝas ene. Vito kaj Paŭlino proponis agadi per kaj por esperanto en tiuj medioj.
Vito diris ke la antaŭan tagon (2a de aŭgusto) estis la ekŝulda tago por la Tero. Tiu dato estas pli kaj pli frua ĉiujare.
Li aldonis ke la COP21 ne sukcesis.
Kaj ke agrikulturo kaj bestbredado estas la unuaj kaŭzoj de la tervarmiĝo.
- Telma el Brazilio diris ke ekzistas dokumentoj por ekologiismo sed bedaŭrinde tiuj ĉi ne utilas.

Alfonso kaj Paŭlino kandidatiĝis por gvidi la ekologiisman frakcion.
Estis menciite la bezono krei liston de ekologiisma frakcio de SAT.

Por kontakti kun la Ekologiisma Frakcio :
paulinegaborit432@riseup.net


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330