Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Raporto pri kunsido de Vegetara Sekcio de SAT k rilata agado dum SAT-kongreso en Gimpo

$
0
0

Ĉeestis 8 homoj (do iom malpli ol pasintjare, sed samtempe okazis kunsido de Liberecana Frakcio kio malebligis ies partoprenojn). Pro malfrua komenco ŝulde al antaŭa kunsido k trude akurata fino por iri al vespermanĝo daŭris entute malpli ol horon ĉi tiu kunsido.
Koncize estis resumita la agado dum la jaro (kk artikoloj aperigitaj en Sennaciulo, publikigo de receptoj ĉe retejo Bonan Apetiton, funkciigo de la sekcia retlisto, unuopaj lokaj agadoj) k parolvico ebligis diskuti lokajn situaciojn k personajn alirojn al la temo (kk ĉeestis nur pro scivolemo, aliaj estas delongaj aktivaj veganoj...).
En la prilaborindaj temoj elstaras : kunlaboro kun TEVA k eventuale BLE (Budhisma Ligo de E-istoj), uzado de Fejsbuko k similaj retmediatoj, traduko k eldono de libreto pri veganismo, rilatado kun OKK por certigi eblon vegane manĝi dum venontjara kongreso en Kragujevaco.

Dum la kongreso ege menciindas tio (kio rezultigis apartan eron de la Gvidrezolucio) ke la pritrakto de vegetaĵaj manĝoj far OKK k kunlabore kun hotelaj kuiristoj estis brile realigita : eblis manĝi tre bongustajn, variajn k el nutra vidpunkto tute ekvilibrajn pladojn, en kvantoj kiuj povis satigi eĉ la plej voremajn k frandemajn (eĉ plurfoje la vegetaĵa tablo gastigis kongresanojn, kiuj ne aliĝis por vegetara manĝo).

Ankaŭ menciinda estas la prelego-debato pri Veganismo dum kiu Paŭlino atestis pri sia vivosperto antaŭ trideko da aŭskultantoj kiuj poste abunde partoprenis la diskuton dum kiuj ĉiuj havis eblon prezenti sian opinion k siajn argumentojn, kiuj ja diversas !

Kiel ĉerizo sur la (kompreneble vegana !) kuko, rezultis el ĉio tio ke en la kongresa deklaro akceptiĝis ne nur ero mencianta indecon de pli vegetaĵa dieto el ekologia k etika vidpunktoj sed ankaŭ tre klara k engaĝa mencio ke la kongreso "kontraŭas mistraktadon de bestoj kaj speciismon".

Markovo-Vito 35521


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330