"Civitanoj loke konstruas ontecon"
Iom da historio
Resume, jen kelkaj decidoj kaj civitanaj reagoj rilate la indiferencecon pri la ŝanĝo malgraŭ la alarmlanĉantoj.
En Francio : Ekde pluraj dekoj da jaroj, civitanoj alarmas la francanojn pri decidoj kiuj ne taŭgas por solvi la problemojn de la socio kaj naturmedio.
En la sesdekaj jaroj leĝoj instigis la malaperon de la 20 hektaraj farmbienoj profite al farmbienegaj firmaoj kiuj troige nutros la francojn.
En la jaro 1964, la kreado de la asocio "Nature et Progrés" (medio kaj progreso) en Francio, celis starigi interŝanĝan sistemon inter konsumantoj kaj produktistoj por disvolvi ekologian agrikulturon kaj vigligi ĝin fronte al produktiva kaj ĥemia sistemo kiu tiam ekstariĝis.
Tamen en la jaro1972 okazis la unua internacia konferenco organizita de la Unuiĝintaj Nacioj por difini la rimedojn kiuj plivigligos la daŭripovan disvolviĝon. Ĉiujn 10 jarojn, tiu konferenco kunvenis. Nun vi rememoras la protokolon de Rio en la jaro 1992 kaj de tiam oni parolas pri la klimata varmiĝo sed oni ne vere agas.
La petrola skuo de la jaro 1973, havis bonajn konsekvencojn : la benzinprezo rapide altiĝis , tuj ni ŝparis energion kaj preparis planon por efike izoli domojn kaj uzadi/kolektadi sunenergion.
Kelkajn tempojn poste, ĉio revenis kiel antaŭe kaj ni forlasis la serĉadon pri ŝparenergio. En Francio dum la jaro 1973, leĝo devigis la ŝtaton pruntedoni monon en la financa merkato. De tiam la prezidentoj de diversaj landoj transdonis la monan respondecon al la bankistoj. El la konsekvencoj de tiaj leĝoj fontis la financa krizo kiu establigis socian krizon.
René Dumont, kandidato al la franca presidenteco en la jaro 1974, prezentis la ekologian movadon. Li estis unu el la unuaj kiu afiŝis la situacion. En la jaro 2002, Pierre Rahbi balotkampanjis al la prezidenteco, li nur ricevis 184 urbestrajn subtenojn el pli ol 36 000 urboj, la informiloj ne komunikis pri li kaj lia programo. Sed, poste li kreis la movadon « Alvoko por insurekcio de la konsciencoj » de kies naskos la movado « Colibri »(Kolibro)
Nuntempe, ni konstatas ke niaj elektitoj ne sukcesas / ne volas ŝanĝi la socian organizadon. La ĉefaj transporto-firmaoj , ĥemio-entreprenoj, mono-agentejoj, agrikulturo-entreprenoj, komerco-entreprenoj, …. ne deziras perdi siajn avantaĝojn.
Tagon post tago, ni intensigas niajn estontecajn problemojn ; la konsekvencoj de la ne-decidoj, pli kaj pli kreskas. [1]
La varmiĝo de la planedo ne plu estas afero de spertuloj. Ni tion konstatas ĉiutage tra la mondo.
la financo kiu uzas nian monon por fari aliajn aĵojn ol helpi al la transformado de la ekonomio
la ekscesan kultivado, kiu poluas nian naturmedion kaj akvon ne kapablos nutri la homaron
la kamiontransportado poluas la aeron kaj difektigas la vojaron
la petrolo malaperas kaj ankaŭ aliaj nerenovigeblaj riĉfontoj
la nejusta komerco, kiu ne dece pagas la laboristojn
la senlaborado kiu kreskas en ĉiuj regionoj
la individuismo anstataŭas la homajn interrilatojn ,
Unuvorte, ĉio iras pli kaj pli malbona kaj ni plu samdirekten iras
Ni vidas tri ĉefajn kialojn :
Kial fari ion kiam nenio ŝanĝiĝas ĉirkaŭ ni ?
Kial agi se ni sole agadas ?
Kial agi kiam niaj elektitoj ne agadas ? La ekkrizo estas tiel grava ke niaj direktantoj scias, nek kiel fari nek trovi la solvojn ĉar niaj decidantoj devintus rekonsideri la tutsocian organizadon.
Tamen homoj agadas por ŝanĝi la mondon ...
Ĉar povuloj kaj decidantoj ne aŭskultas alarmo-lanĉantojn, popolo devas reagi. Ĉie tra la mondo, homoj agadas por montri la vojon de la ŝanĝo [2]. Tia estas la solvo por tiuj kiuj atendas nenion de la decidantoj sed pensas ke ni devu agi, montri ekzemplon, informi pri la situacio kaj ĝiaj konsekvencoj.
Principe ni ne atendu ke ŝanĝo venu de la aliaj. Do, la civitanoj estigis diversajn movadojn, asociojn, entreprenojn por sentivigi la civitanaron kaj montri novan vojon [3].
Same kiel ĉie en la mondo, en la Dinana regiono homoj sentas ke ni devos konstrui morgaŭan societon kaj starigi diversajn iniciativojn por partopreni al media ŝanĝado. Kun la premo de iu kooperativo, dek-du komunumoj de la dinana regiono subskribis la engaĝigon ENESCOM [4] en la jaro 2012.
Subskribante, la komunumoj engaĝiĝas malaltigi je 20 % la energio-konsumadon, minimume konsumi je 20 % el renovigebla energio kaj redukti je 20 % ellason de forceja gaso ĝis la jaro 2020.
Tiuj komunumoj agadas kaj klarigas al sia loĝantaro kialojn kaj rezultojn pri siaj decidoj.
Multaj aliaj agadoj ŝprucis kaj ŝprucas. Dum la kongreso ni prezentos kelkajn iniciativojn por montri kaj ekstarigi debatojn pri tiu temo.
La kooperativoj : pli kaj pli da homo kuniĝas por kunlabori en diversaj temoj :
Nutrado : multe da ĝardenoj kreiĝas por produkti lokan ekologian nutraĵon.
Energio : surloke loĝantoj produktas elektran energion, uzas lokajn energifontojn : ligno, suno, vento, ...
Solidareco : bonvolemuloj proponas al homoj neadaptitaj al nuna socio, terkultivadi por perlabori kaj dece vivi.
Ekonomio : loka mono estis kreita por disvolvi lokan ekonomion utila al la civitanoj,
Edukado : "ĝardeneto de la lernantoj" kiu ebligas sentivigi la infanojn al la naturo, la formado, ktp...
En via regiono, observu tion, kio kreiĝas respektante homaron kaj planedon. Tiuj novaĵoj ne faras sensacion, ili antaŭeniras sen bruo.
Philippe STRIDE el OKK SAT-kongreso Dinano 2014
[1] Plano B,mobilizo por savi civilizacion, de Lester Brown tradukita de Robin Beto,eld. EFK de SAT nov. 2009 Manuel de Transition , de la dépendance au pétrole à la résilience locale, de Rob Hopkins
[2] Un million de révolutions tranquilles, travail/argent/ habitat/ environnement.... Comment les citoyens changent le monde de Bénédicte Manier eld. Les liens qui libèrent, nov.2012
[3] Solutions locales pour un désordre global de Coline Serreau, eld. Actes Sud, avril 2010
[4] ENESCOM : (European Network of information centres promoting Energy Sustainability and CO2 reduction among local Communities - Eŭropa Reto de informcentroj disvolvis daŭran energion kaj redukton de CO2 inter la lokaj komunumoj)