Kiel atingi Dinan-on ?
Kongresadreso :
FJT (Foyer des Jeunes Travailleurs)
Chemin du Pont Pinet
Route de Dinard
22100 – DINAN
Telefonnumeroj de OKKanoj :
Franjo : +33 (0)7 81 90 75 43
Guy : +33 (0)6 76 27 51 78
Philippe : +33 (0)6 76 29 90 11
Aŭte :
Krom la okcidentaj bretonoj veturu ĝis Renno (Rennes). Preferinde ĉirkaŭu Rennon per la norda ĉirkaŭa aŭtovojo (N136 - Rocade Nord St-Malo- Brest).
Eliru tiun periferian aŭtovojon je la elirejo « 13b » kaj veturu ĉe la «N137» dum ĉ. 38km.
De pluraj kilometroj vi trovos la vojindikilojn « Dinan », direktiĝu urben kaj en Dinano laŭ la verdaj sago-indikiloj kongresejen.
Aviadile :
Ĉe la urboj Renno (Rennes/St Jacques), Dinardo (Dinard/Pleurtuit/St Malo), Laniono (Lannion) troviĝas flughavenoj. De la flughavenoj Lannion kaj Rennes, direktiĝu al stacidomoj por atingi Dinanon (Dinan) per trajnoj.
De la flughaveno de Dinard/Pleurtuit elektu taksion kaj poste buson. (Dinardo ne havas stacidomon sed buson kiu aliras al Renno tra Dinano)
Trajne :
De Renno al Dinano.
Elektu ĉu regionajn trajnojn «TER »ĉu naciajn rapidajn «TGV». La daŭro de la vojaĝo inter la du trajnoj preskaŭ similas : kalkulu averaĝe 1h-n da vojaĝo per «TGV» kaj 1h 15'-30' per « TER » por iri de Renno al Dinano.
Plej ofte inter Renno kaj Dinano la trajno haltas (+/-) 15' en stacidomo de Dol-de-Bretagne.
Ne eblas nun afiŝi fiksitajn prezojn por uzi la trajnojn inter Renno kaj Dinano, ĉ. 20 €. La prezo dependas ankaŭ de la trajnoj, de la aĝoj, de la vojaĝantoj kaj de la momento.
En stacidomo de Dinano, esperantistoj deĵoros por akompani la kongresontojn.
Se vi intencas uzi tiujn transportilojn nepre ke vi retmesaĝu al OKK (satdinan2014@gmail.com) por ke ni kalkulu kaj prezentu al vi precizajn personajn transportinformojn.
OKK