Legu plu...
La 10an de julio 2013
En mia urbo troviĝas “Societo kontraŭ atomenergio”. Vespere ĉiun vendredon la membroj kolektiĝas antaŭ la stacidomo de mia urbo Maebaŝi kaj propagandas kontraŭ atomebergio. La societo ankaŭ organizas vojaĝon al Fukuŝima. Mi tradukos la organon de la societo.
Kaj poste mi tradukos raporton de s-ro Akaiŝi Takeo, aperintan en la organo de eksaj instruistoj de superaj mezlernejoj. Li vizitis la urbon Namie en Fukuŝima.
Vojaĝo la Hamadoori-distrikto
La 13an de aprilo ni 79 homoj vojaĝis al la distrikto Hamadoori (la urboj Iŭaki, Hirono, Naraha, Tomioka, najbaraj urboj de la nuklea centralo n-ro1 de Fukuŝima) por vidi la realon kaj donaci helpomaterialojn. La enhavo de la materialoj estas jenaj :
Rizo : 776 kilogramoj
Mono : 449291 enoj (4000 eŭroj) el 500 homoj kaj grupoj. Ni aĉetis ovojn, legomojn ktp. per tiu mono.
Donacoj : legomoj, manfaritaj monujoj, moĉio (vaporumita, knedita rizo)
Opinioj de la partoprenantoj
1. En la urboj Naraha kaj Tomioka restas belaj stratoj, sed neniu tie loĝas. La loĝantoj rajtas nur reveni tage. Post du jaroj de la akcidento, ankoraŭ restas difektitaj aŭtomobiloj kaj detruitaj domoj antaŭ la stacidomo Tomioka. Tiu mizera pejzaĝo rememorigas al mi, ke ankoraŭ daŭras la nuklea akcidento. Ni vizitis distrikton, kie rifuĝintoj loĝas en provizoraj dometoj. Ili afable akceptis nin, kvankam ili vivas en malfacilo kaj maloportuno.
2. Mi profunde sentis la teruron de la tertremo, cunamo kaj nuklea akcidento. Mi supozas, ke la suferantaj homoj kaj bestoj neniam revenos al la antaŭa vivo. En la nuklea centralo tio okazis, kio ne devintus okazi, do ne estas permeseble refunkciigi nukleajn reaktorojn. Mi ne volas estis stultulo, do mi ne forgesos Fukuŝima-on. Mi volas paroli pri Fukuŝima al plej multaj homoj. Tiun tagon mi renkontis multajn fidindajn homojn, pro kio mi plu povos fidi bonkorecon de homoj.
3. Tre bona vojaĝo ! Tiu tago estos neforgesebla tago por mia vivo.
4. Mi profunde sentis la teruron de radioaktiveco. La loĝantoj devis rifuĝi kun granda malĝojo, timante radioaktivecon senkoloran, senodoran kaj nevideblan. Purigada laboro estis tute ne ordinara. Mi dubas, ke oni povas purigi la lokojn sufiĉe pure same kiel antaŭe. Kiam ni vizitis suferantojn en provizoraj dometoj, ili dankis al ni, dirante : “Vi venis de fora Gunma, kunportante tiom multe da danacoj. Dankegon !” Mi ne povis respondi kun tro da emocio kaj simple diris : “Fartu bone !”. Mi firme decidis, ke ni ne forgesu kaj ne forgesigu la realon en Fukuŝima.
5. Ni povis aŭskulti voĉojn de lokaj homoj, malofte aperantaj en ĵurnaloj. Mi lernis, ke eĉ inter suferantoj okazas malharmonio. Tio malĝojigas min.
* En la urbo Iŭaki loĝas multaj rifuĝintoj el la urboj pli proksimaj de la centralo, kaj okazas malharmonio inter la loĝantoj de Iŭaki kaj la rifuĝintoj.
5. Mi sentis grandan koleron kontraŭ TEPCO, vidante la tragedion kaŭzitan de la nuklea akcidento. Tiuj, kiuj vivis pace ĝis la 11a de marto 2011, subite enfalis en nekredeble mizeran vivon. Sciinte tiun realon, mi ekopiniis, ke ni neniam akceptu atomenergion. Mi estas ŝokita pro senhomaj stratoj de la urboj Tomioka kaj Naraha. Birdoj kantas kaj floroj floras, sed nenie troviĝas homoj. Herbaĉoj krestas en kampoj, kie devintus esti rizplantoj. Mi parolos pri mia sperto al multaj homoj.
6. Mi renkontis unu maljunulinon. Kiam ŝi diris : “Mia vivo ne estas longa, do mi eltenas la suferon”, mi ne povis min deteni de larmoj. Mi koleregas pro la registaro kaj TEPCO.
7. Mi estas emociita de rakonto de la rifuĝintino : ne torelebla vivo sen laboro, malfacila vivo sen vendejoj kaj hospitalo, maltrankvilo pro la suspekto, ke la registaro trudos al la rifuĝintoj reveni al sia hejmloko ankoraŭ tro radioaktiva, perdo de rajto labori kaj perdo de vivcelo. En la urboj vicis domoj luksaj sed senhomaj kaj senvivaj. Tio estis terura pejzaĝo. Ne plu nukleaj centraloj !
8. En la urbo Tomioka eĉ en la buso ni mezuris 3,762 mikrosivertojn/hore. Ĉi tie la loĝantoj ja rajtas reveni tage, sed ili ne povas vivi trankvile.
*En mia urbo Maebaŝi la cifero estas ĝenerale 0,05 mikrosivertoj/hore.
Mia vojaĝo al Namie
s-ro Akaiŝi Takeo (eksa instruisto en la urbo Tomioka, gubernio Gunma)
La 24an kaj 25an de aprilo ni, 8 homoj, vizitis la urbojn Sooma, Namie kaj Minami-Sooma.
Paŝtejo Espero
Ni vizitis Paŝtejon “Espero” en la urbo Namie. Tie s-ro Joŝizaŭa prizorgas 350 bovinojn kun helpantoj. Ni povis vidi bovinojn trankvile manĝi en la vasta paŝtejo, do ŝajne ĝi estas ordinara, sed laŭ s-ro Josizaŭa, ĝi estas en efektiveco Paŝtejo “Malespero”. Bovinoj, kiuj loĝis en la radiuso de 20 kilometroj antaŭ la akcidento, aŭ estis mortigitaj post la konsento de la bovistoj, aŭ mortis pro malsato, aŭ fariĝis sovaĝaj. Nur li zorgas pri bovinoj. Li diras : “La registaro insistas pri mortigo de tiuj bovinoj, sed mi kontraŭas tion. Uzu ilin por esplori la influon de radioaktiveco. Mi rifuĝinte loĝas en la urbo Nihonmacu, kaj ĉiun tagon mi venas ĉi tien, veturante du horojn por nutri ilin”. Li scias, ke iun tagon ankaŭ li devos fini tiun laboron, sed por protesti kontraŭ la registaro kaj TEPCO li daŭre zorgas pri la bovinoj.
- Mortintaj bovinoj. La paŝtejo estas 30 hektarojn vasta.
La dozmetro sur la herbejo montris nekredeblan ciferon : 4,9 mikrosivertoj. La maksimuma limo, kiun la registaro decidis, estas 0,23, do vi povos imagi kiel radioaktiva tiu paŝtejo estas. Laŭ s-ro Josizaŭa, en kelkaj lokoj la cifero superas 10 mikrosivertojn.
La urbo Namie
Ni vizitis la urbon Namie, kiun oni rajtas viziti nur tage. La pejzaĝo de la urbo estis same kiel ĵus post la nuklea akcidento. La tempo ŝajne haltas, sed fakte ne. Domoj ja staras, sed fariĝis nestoj de ratoj kun putrintaj plafonoj kaj tatamoj interne.
Ni povis vidi la maron. Herbejo kun velkintaj herboj etendiĝis ĝis la maro. Troviĝas grandaj kaj malgrandaj ŝipoj enlanden portitaj de la cunamo. Se ne estus radioakitve, iujn oni povus reuzi aŭ ripari. Krom kelkaj betonaj konstruaĵoj, nenio restis. La konstruaĵo de la elementa lernejo Ukedo restis same kiel antaŭe. 90 lernantoj forkuris al pli alta loko kaj neniu mortis.
- Elementa lernejo Ukedo
De la limo inter la urboj Namie kaj Futaba videblis feraj fostoj kaj argentaj tegmentoj de la reaktordomo de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima. En Namie troviĝis movado kontraŭ la centraloj, sed la akcidento senkompate kaj egale atakis 20000 loĝantojn kaj rabis de ili ilian hejmurbon.
Provizoraj dometoj
Najbare de la sportejo de la urbo Sooma troviĝis distriktoj de rifuĝintoj. En la distrikto, kiun ni vizitis, loĝis 300 homoj el 117 familioj, Preskaŭĉiuj estis maljunuloj. _ Kiam okazis la akcidento, junaj familioj forkuris, kaj maljunuloj restis. Tiuj homoj nun loĝas en tiuj provizoraj dometoj. Pasis du jaroj. 70-jaruloj plendis : “Vivi en la provizora domo estas tre maloportune, sed la plej malfacila afero estas, ke ni havas nenion fari”. Antaŭe multaj estis terkulturistoj, sed nun de ili estas rabitaj la kampoj. Ni deziras, ke ili revenu plej frue al sia hejmo.