Cezar
Mikskvalita brando
Kiel kvinjara bubo kun blondega hararo, kiu ĉiutage malkovris novajn miraklojn, mi ankoraŭ loĝis ĉe mia avino en la vilaĝeto Sachsenroda proksime de Lumpzig en la tiama distrikto Gera en la Germana Respubliko Germanio.Tie mi faris multajn stultaĵojn, sed ne pli da ili ol la Buŝ-buboj Maks kaj Moric kune.
Unu el tiuj stultaĵoj estis la sekva : En la bruna vitrino de mia avino en la loĝoĉambro staris multaj interesaj glasoj kaj ceramikaĵoj, sed plej min interesis la botelo kun la mikskvalita brando, kiu estis mezgranda.
La botelo min fascinis pro la interesa koloroludoj. Ĝi plej logis min. Ĉar ĝi havis orkoloran ŝraŭbkovrilon, mi ne povis deteni min de tio provi malfermŝraubi ĝin kaj gustumi la enhavon. Mi do prenis ovoforman malhelan likvorglaseton kun ora supra rando (tian kian mi ankoraŭ nun havas kiel memoraĵon pri mia kara avino en la loĝoĉambra vitrino de la murŝrankaro).
Mi enverŝis iom de la trinkaĵo, gustumis kaj estis surprizita, ke la likvoro gustas tiel bone. Neniu komparo al biero, vere ne. Tio estis tiam nur aĉa amara trinkaĵo por mi. (Kial trinkis ĝin mia patro, estis enigmo por mi). „Hehe, tiu likvoro vere bongustas“, mi pensis tiumomente. (Mi supozis, ke estas likvoro, kvankam estis brandomiksaĵo.)
Mi rigardis unue, kie troviĝas avinjo, kaj ĉar ŝi staris kun forko en la porkostalo apud alia parto de la domo, mi trinkis rapide la enhavon de plia glaseto. „Hm, hehe, bonege !“ mi diris entuziasme. Miaj oreloj eĉ ruĝiĝis pro ekscitiĝo.
Sed tiam kaptis min subite granda timo. Mi ekkonsciiĝis pri mia krima ago. „Ho ve, se ŝi rimarkos tion, mi estos finita.“ Tiam ŝi tordos miajn orelojn tiom, ke el mi fariĝos azeno por ĉiam.“
Kvankam mi preskaŭ klakadis per la dentoj pro timo, ŝi rimarkis tamen nenion.
Evidente ne nur la vitrino de avino estis sanktaĵo, sed ŝajne ankaŭ la brandobotelo mem, kiu staris evidente netŭŝita jam dum eternecoj.
Tial mi nun trinkis en la kuro de semajno, ĉiufoje ŝtelirante kiel sovaĝa kato, ĉiutage kun ĝuo glasetan enhavon de la mikskvalita brando. Ĉar la botelo estis sufiĉe malhela, avino rimarkis ankoraŭ nun nenion. Kaj kiam mi fine post kelkaj tagoj estis tute eltrinkinta la botelon, mi ekcerbumis kion fari ?
Denove mia koro ekbatis kiel freneze. Se ŝi eltrovos tion, mi estas finita por ĉiam,mi denove pensis. Tiam la batoj tion hajlos sur min, ke mi aspektos blua kaj verda kiel marsvirineto.
Du tagojn mi vivis kun granda timo, ĉar mi ne trovis solvon por la problemo. Sed poste mi havis grandiozan ideon : Mi simple plenigis la botelon per akvo, kiun mi iom kolorigis per bruna ovokoloro.Tio aspektis sufiĉe originala – mi pensis. Mi estis vere fiera pri mia eltrovo.
Kaj tiam mi iom post iom forgesis la maltrankviligan aferon.
Post monatoj, kiam mia avino havis sian naskiĝtagon, kaj kiam ni sidis ĉiuj kiel orgenaj fajfiloj ĉe la kukotablo, diris mia avino subite al la gastoj : „Nu, karaj, jen mi havas ankoraŭ ion tre bonan, bonegan brandeton mikskvalitan por vi, tio estas „bongustaĵo, vi lekos ĉiujn fingrojn post la trinkado !“ Kaj tiam ŝi diris ankoraŭ markonomon, kiun mi forgesis.
Mi fariĝis morte pala en la vizaĝo. Sed eltrinkita estas eltrinkita, tio jam ne plu ŝanĝeblis. Granda fulmotondro estis proksimiĝanta, mi vidis jam la fulmojn el nigraj nuboj rekte super mi. Mi entiris la kapon, rigardis unue kiel timema birdeto en ĉiu direkto kaj fine strabis al la avino.
Ŝi iris al la vitrino, rigardis la botelon, iom hezitis, rigardis denove, frotadis la okulojn kaj ankoraŭfoje rigardadis. Trinkinte fine iomete de la supozata brandomiksaĵo, ŝi laŭte elkriis kiel furio : „Tiu damnito, tiu krimulo, tiu kanajlo, tiu bandito, li ne hontis ŝteli eĉ la miksbrandon en la vitrino de ni !“
Ŝi parolis pri mia patro, kiu jam kiel drinkulo estis reveninta el la milito, kaj kiu laŭdire iam ŝtelis eĉ monon de mia avino.
Kiel filmprezentadisto en la kamparo li eltrinkis dum ĉiu prezentado tutan keston da biero. Li vivis tiam jam dum monatoj ne plu ĉe ni, sed ĉe sia patrino en la granda postsepmonta urbo Gera.
En tiu momento mi estis vere tre dankema al mia patro, ke li kiel polvosuĉilo transprenis la tutan fulmotondron por la fatala afero, kiu ankaŭ tial tiom afliktis mian infanan animon, ĉar mi ne volis seniluziigi mian karan avinon, kiu tion neniel meritis.
Kiam ĉiuj malbenis la patron kaj diris, ke tio estas tipa por tiu drinkulo kaj arcfripono, kiu alportis nenion krom malfeliĉon al la kara familio, mi sidis tute silente en la angulo kaj pensis,, ke mi nun plej volonte estus museto en la proksimo de musotruo, por ke mi tuj povu forkuri tra ĝi, se mia fiago tamen ankoraŭ konatiĝos.
Sed neniam iu rimarkis ion, kaj kiam mi rakontis la aferon al mia avino, en tempo, kiam ni jam ĉiuj kune vivis en la urbo Altenburg, ŝi iom perpleksiĝis kaj diris : „Tio estis vi ? Vin mi vere ne suspektis, nekredeble !“Ŝi ridetis kaj diris ankoraŭ, ke Karl, mia patro estis tamen kanajlo, kaj ke ŝi tial tamen tute rajtigite havis la supozon, ke li kulpis tion. Min ŝi tute senkulpigis per tio, ke ŝi pardoneme diris : „Tiam vi ankoraŭ estis tre scivolema bubeca infaneto, kaj tiaj knaboj simple faras tiajn stultaĵojn.Tio ja ne estis la ununura stultaĵo, kiun vi entreprenis tiam.“ Kaj ĉe tio ŝi ridetis tiel moke kaj elkore, ke mi sentis min subite tute malŝarĝita de tiu afereto, kiu ankoraŭ post jaroj vekis malgrablajn sentojn en mi.