Cezar
En unu el miaj sonĝoj ĉio estis ege komplika : Por povi fumi cigaredon, oni bezonis tutan gasfabrikon. Ununura paŝo estis tiel danĝera kiel marŝo tra la ĝangalo.
Se la homoj volis interkomuniki ĉe tablo, ili bezonis por tio specialan komputilreton kaj kodvortojn. Simpla veterraporto aŭdeblis nur, se oni estis enskribita membro en kotizdeviga veterraporta klubo.
En tiu aĉa sonĝo homoj kalkulis seninterrompe laŭ iuj tabeloj. La enspirado kaj elspirado de aero kostis monon pagendan laŭ mezuritaj kubikmetroj.
Ĉiuj nombris ĉiutage ian monon.
Papilioj startis sian flugon laŭ fiksitaj planoj en flughavenoj. Ĉiu kiseto estis kotizdeviga. La neglektado estis punata per laboro en la orminejoj.
Kiam mi vekiĝis, mi pensis, ke almenaŭ la vekiĝo ankoraŭ ne estas tiel komplika kiel mi timis.
Sed tiam mi ree fariĝis malcerta. La montriloj de l' horloĝoj moviĝis nur ege lante. Ĉe ĉiu spirtiro kurbiĝis la tuta universo.
Ĉu tio vere nur estas sonĝo ? Ĉu mi vere jam vekiĝis ? Iel mi ne povas decidi tion.