Eduard Petiŝka
ODISEADO
Parto 2
Ankoraŭ antaŭ siaj kamaradoj li forlasis la ŝipon kaj iris al la paŝtisto Eumaeus.
Odiseo sidis kun la paŝtisto en la dometo, kiam ekstere eksonis ĝoja bojado de hundoj. La paŝtisto ekstaris por rigardi, kio okazas ekstere kaj ekvidis la filon de Odiseo. Pro surprizo glitis el liaj fingroj la vinpokalo. Per tremantaj manoj li ĉirkaŭbrakis Telemakon kaj kisis lin larmante. Poste rigardis Odiseo fiere kaj kortuŝite sian filon. Li forlasis Telemakon, kiam li ankoraŭ estis knabeto kaj tiumomente vidis lin denove kiel alte kreskintan junan viron. Sed li kaŝis sian kortuŝitecon kaj ofertis al la filo sian lokon sur la pelto.
„Restu sur via sidloko, fremdulo“, diris Telemako. „Mi sidiĝos aliloke, sufiĉe da loko ja estas ĉi tie.“
Li sidiĝis apud la paŝtiston kaj Odiseon kaj la paŝisto, radiante pro ĝojo, alportis rostaĵon kaj vinon al li. Telemako manĝis kaj demandis, de kie venas la fremda gasto. Eumaeus ripetis la eltrovitan rakonton, kiun Odiseo rakontis al li.
„Li venis al mi“, finis la paŝtisto sian rakonton, „kaj petis min pri tranokteblo. Nu, ĉar vi revenis, mi povas transdoni lin al vi. Li venis al ni kiel almozpetisto.“
„Li prefere restadu ĉe vi“, konsiderante diris Telemako, „mi sendos al li bonan veston, glavon kaj manĝon, sed en la palacon mi ne povus konduki lin. La svatiĝantoj de mia patrino, kiuj tie diboĉe manĝas kaj trinkas, estas impertinentaj kaj nefidindaj, ili povus moki lin kaj lin iel suferigi. Ili estas tro multaj, tiel, ke mi ne povus protekti la gaston kontraŭ ili.“
Odiseo miris, ke Telemako toleras la fian agadon en la domo de sia patro kaj Telemako rakontis, kiel kuntorentis la nobeluloj de la ĉirkaŭaj insuloj kaj ankaŭ de Itako, kiam Odiseo ankoraŭ ne revenis post longa tempo. Ili svatiĝis pri la reĝino Penelopo, kaj tiu ne kuraĝis rifuzi ilin. Ŝi regalis ilin kaj prokrastis la tempon, kiam ŝi estos devigita decidi sin. Intertempe la svatiĝantoj festenis kaj la posedo de Odiseo malpliiĝis, la gregoj pli malgrandiĝis kaj la provizejoj malplenigis sin. Telemako mem estis tro juna por povi kontraŭi al tia superpovo.
Poste la filo de Odiseo turnis sin al la paŝtisto kaj sendis lin en la urbon al la reĝino kun la sciigo, ke la filo revenis sana kaj vivanta el Sparto. Eumaeus prenis sian bastonon kaj ekmigris. Odiseo kaj Telemako postrestis solaj. Jen aperis al Odiseo Atena kaj kapsignis al li. Odiseo sekvis ŝin el la dometo kaj Atena parolis al li. „Vi, Odiseo, antaŭ via filo ne plu devas ŝajnigi vin aliulo. Diru al li, kiu vi estas, kaj iru kun li en la urbon por puni la impertinentajn svatiĝantojn. Mi helpos al vi.“Ŝi parolis tion kaj tuŝis la heroon per sorĉbastono. Tiumomente okazis miraklo.
Odiseo fariĝis denove juna, la ĉifonoj transformiĝis en belajn vestojn, la blanka barbo fariĝis nigra, kaj la rompiĝema paŝmaniero firma kaj sekura.
Transformiĝinte, li reiris en la dometon kaj Telemako ektimis. Li pensis, ke iu dio staras antaŭ li.
„Mi ne estas iu dio“, diris Odiseo, „mi estas via patro, kiun vi jam priploris kiel mortinton.“
Li ĉirkaŭbrakumis Telemakon, sed la filo ne fidis al li. Kiel mortinto tiel rapide povas ŝanĝi sian aspekton ? Momenton antaŭe li ankoraŭ estis oldulo.
„Palas Atena subtenas nin“, konfidis Odiseo al li, „kaj la dioj povas ŝanĝi la aspekton de la mortemuloj. Nun mi transvestiĝos lastan fojon en almozpetiston kaj morgaŭ mi iros en la reĝopalacon. Rakontu al neniu pri nia renkontiĝo, nek al Eumaeus nek al la patrino. Mi mem volas vidi, kiu restis fidela al mi, kaj kiu prenis la partion de la svatiĝantoj.“
Intertempe la ŝipo de Telemako venis en la havenon kaj baldaŭ poste ankaŭ la ŝipo de la svatiĝantoj, kies ŝipanoj vane embuskis la filon de Odiseo. La svatiĝantoj rapide kuris el la palaco en la havenon. Neniu el ili povis klarigi al si, kiel la ŝipanoj kun la ŝipo de Telemako povis eskapi.
„Sur la ŝipo li eskapis nin, tio estas ĝusta“, diris Antonio, la plej fia el ĉiuj svatiĝantoj, „sed sur la firma tero li ne eskapos nin. Ni mortigos lin en la urbo.“
Servisto, fidela al la reĝidino, aŭdis la vortojn de Antonio kaj sciigis ilin al sia mastrino. Penelopo, kolerigita pri la malica intenco de Antonio, iris tuj en la halon, kie restadis la svatiĝantoj kaj ŝi riproĉis ilin, ke ili intencas murdi ŝian filon. La svatiĝantoj ektimis kaj hipokrite diris, ke ili, tiom longe, kiom ili vivos ne kurbigos eĉ hareton de Telemako. Dum tio ili ridetis por trankviligi la reĝinon. Sed sekrete ili pensis pri la morto de Telemako.
Vespere Eumaeus revenis en la paŝtistan dometon kaj alportis la sciigon pri la du ŝipoj kaj pri la okazaĵoj en la palaco. Telemako kondutis al sia patro kiel al fremdulo kaj diris al Eumaeus : „Mi morgaŭ iros en la palacon por viziti mian patrinon. Vi sekvos min kun la fremdulo, por ke li povu almozpeti en la urbo.“
Je la sekva mateno Penelopo akceptis Telemakon kun malfermitaj brakoj. Li devis raporti al ŝi, kion li eksciis pri la patro, kiam li vojaĝis. Kaj Telemako rakontis pri la nimfo Kalipso, kiu retenis Odiseon sur sia insulo, sed li ne perfidis, ke la patro revenis.
Kiam la suno post frosta nokto varmigis la aeron, ankaŭ Eumaeus kaj la kamuflita Odiseo ekiris en la urbon. Odiseo tenis sian trivitan sakon sub la brako kaj apogis sin pene sur la almozpetistan bastonon. En la urbo ili iris al la reĝa palaco. Bruo, la odoro de manĝo kaj la sonoj de liutoj perfidis al Odiseo, ke en la palaco drinkas kaj manĝas granda aro de homoj. Eumaeus konsilis al li atendi en la korto. Li volis unue sola iri en la burgon.
Dum ili interparolis, levis maljuna malsana hundo, kiu kuŝis sur al sterkejo, la kapon. Odiseo lin iam plenkreskigis antaŭ ol li iris en la militon de Trojo. Nun la hundo flaris sian mastron, turniĝadis la voston, sed ĝi estis tro malforta por leviĝi. Odiseo observis la hundon kaj viŝis al si sekrete ploron el unu el la okuloj.
„Strange, ke tia hundo kuŝas sur la sterkejo“, li diris al Eumaeus, „ oni vidas ankoraŭ, ke ĝi estas el bona bredo.“
„Kompreneble“, diris Eumaeus, „ĝi estis ja la plej preferata hundo de mia mastro. Odiseo ĉiam kunprenis ĝin, kiam li ĉasis. Neniam mi vidis pli rapidan kaj pli kuraĝan beston. Sed nun, ĉar mankas la kontrolo de la mastro, la neglektemaj servistinoj ne plu zorgas pri ĝi.“
Eumaeus iris en la domon kaj Odiseo longe rigardis sian plej ŝatatan hundon. Kvazaŭ li estus atendinta dum dudek jaroj je tiu momento, la hundo klinis la kapon kaj eligis la lastan spiron.
En la palaco sidis Telemako kun la svatiĝantoj ĉe manĝotablo. Rimarkinte Eumaeuson, li vokis lin al si. La paŝtisto sidiĝis apud sia mastro, kiu regalis lin per manĝoj de la abunde kovrata tablo. Post iom da tempo ankaŭ Odiseo, paŝante malfirme kiel oldulo, venis en la halon kaj sidiĝis sur la sojlon de la pordo. Tuj, kiam Telemako ekvidis lin, li prenis panon kaj viandon kaj donis ĝin al Eumaeus, por ke li portu ĝin al Odiseo. La fremdulo manĝu, poste li almozpetu. Odiseo manĝis kaj poste komencis almozpeti inter la svatiĝantoj kvazaŭ li neniam estus farinta ion alian dum sia tuta vivo.
Ĉiuj donis al li almozojn kaj pridemandis lin pri lia deveno. Odiseo rakontis al ili sian elpensitan rakonton. Nur Antonio volis doni nenion al li, kvankam eĉ ne unu el la svatiĝantoj donacis ion de si mem, ili donis al la almozpetisto manĝon de la tablo.
„Se ĉiu donus al la kota almozepetisto tiom, kiom mi, li certe neniam plu montriĝus ĉi tie“, vokis Antonio, li levis de la planko tabureton, sur kiun li apogis siajn piedojn dum la manĝo kaj ĵetis ĝin al Odiseo. Li trafis lin dorse. Sed Odiseo ne moviĝis, sed staris kiel roko.
Reĝino Penelopo aŭdis en sia ĉambro la kriadon. Dolorigis ŝin, ke la fiera Antonio en ŝia domo ofendis povran fremdulon. Ŝi vokigis Eumaeus-on kaj demandis lin, kiu estas la fremda almozpetisto. La paŝtisto rakontis al ŝi tion, kion li sciis. Kiam la reĝino ekscis, ke la fremdulo konas Odiseon kaj nur antaŭ ne longa tempo interparolis kun li, ŝi tuj mem sopiris pridemandi lin pri sia edzo. Ŝi sendis Eumaeus-on por alkonduki la almozpetiston. Sed Odiseo evitis la renkonton, dirante, ke nur vespere li volas rekonti ŝin, ke nun li ne volas inciti la svatiĝantojn.
Post la manĝo la paŝtisto ekstaris kaj reiris al sia grego. Li promesis, ke li revenos je la sekva mateno kun la plej bonaj porkoj.
La svatiĝantoj plezurigis sin per dancado kaj kantado kaj la tago iom post iom finiĝis.
Jen aperis en la pordo de la halo plia almozpetisto. Li estis nomata Iros kaj estis konata en la tuta urbo. Kvankam li ne estis forta, li estis nekutime granda. Apenaŭ li ekvidis Odiseon sur la sojlo, li minacis lin kaj provis lin forpeli.
Odiseo respondis milde : „Sur la sojlo estas sufiĉe da loko por ni ambaŭ. Ni ambaŭ estas almozpetistoj kaj mi ne vidas kaŭzon, kial ni kverelu.“
Iros ĵetis sin al Odiseo kaj kvazaŭ inundis Odiseon per torento da insultoj kaj ne ĉesis minaci lin. La svatiĝantoj aŭskultis ridante la kverelon de ambaŭ kaj Antonio diris : „Amikoj, tio fariĝos amuza spektaklo, kiam ili komencos pugnobatali. Mi proponas, ke ni donu al la venkonto la plej grandan sangokolbason havigeblan. Kaj ni ankoraŭ povus rekompenci lin per tio, ke li ĉiam rajtos drinki kaj manĝi kun ni, kaj ke ni ne plu enlasos alian almozpetiston en la halon.“
Kun plezuro la svatiĝantoj akceptis la proponon de Antonio. Odiseo kondutis kvazaŭ li hezitus. Li volis ellogi de la svatiĝantoj la promeson ne enmiksiĝi en la batalon kaj ne helpi al Iros. La svatiĝantoj akceptis tion kaj ankaŭ Telemako kiel gastiganto promesis tion al Odiseo.
Odiseo senigis sin de la ĉifonvestaĉoj, kiuj vualis liajn gambojn kaj montris muskolecajn surojn kaj fortajn femurojn. Krome sian larĝan bruston. Surprizite la svatiĝantoj rekonis la muskolojn de Odiseo kaj divenis jam la malvenkon de Iros. Iros ektimis, sed li ne plu povis retiriĝi. Pro timo tremis liaj genuoj. Odiseo pripensis dum momento, ĉu li trafu la almozpetiston forte aŭ nur malforte kaj decidis trafi lin nur per malforta bato. Ili levis la pugnojn kaj Iros batis kiel la unua. Sen precipe streĉi la fortojn rebatis Odiseo, kaj tuj Iros kuŝis surplanke, krianta kaj sanganta el la buŝo. Odiseo prenis la venkiton kaj trenis lin eksteren sur la korton.
„Ĉi tie restu kaj forpelu per via bastono porkojn kaj hundojn“, li diris al Iros, „kaj ne provu plu arogi al vi esti la mastro pri fremduloj kaj almozpetistoj.“
Bruante la svatiĝantoj salutis Odiseon, kiam li revenis en la halon, kaj Antonio transdonis al li la plej grasan sangokolbason, kiu troviĝis.
La svatiĝantoj plezurigis sin ĝis profunde nokte, kaj kiam ĉiu jam manĝis kaj trinkis laŭplaĉe, ili iris hejmen por dormi.
En la malplena halo postrestis nur Telemako kaj Odiseo.
Odiseo pensis pri venĝo. Tial li diris : „ Telemako, ni devos forporti la armilojn el la halo.“
La memgardema Telemako vokis sian maljunan nutristinon Eŭrykleia kaj konvinkis ŝin, ke la fumo en la halo damaĝas al la armiloj, ke tial oni devos porti ilin en la armilejon, ke Eŭrykleia detenu intertempe la scivolemajn servistinojn, ĉar estus pli bone, se ili ekscius nenion pri tio.
„Sed mastro“, obĵetis Eŭrykleia, „kiu lumos al vi, se la servistinoj ne rajtas eliri ?“
„La gasto lumigos por mi“, diris Telemako, „li manĝas mian panon, „li povas helpi al mi.“
La patro kaj la filo portis ĉiujn kaskojn, ŝildojn kaj lancojn el la halo. La diino Palas Atena lumigis por ili per ora torĉo.
Post kiam ili sekurigis la armilojn, Odiseo ordonis, ke Telemako foriru por dormi kaj atendis Penelopon. Li ne devis atendi dum longa tempo. Penelopo venis el sia ĉambro, scivolega aŭdi ion pri sia edzo kaj sidiĝis sur apogseĝon ornamitan per arĝento kaj eburo. En la lumo de fajro apud kiu staris la apogseĝo, Odiseo vidis je la unua fojo post dudek jaroj denove la vizaĝon de sia amata edzino. Nek zorgoj nek sopiro damaĝis al ŝia beleco. Sed Penelopo ne ekkonis Odiseon en ties kamuflaĵo. Ŝi avidis nur ekscii, kion li rakontos al ŝi. Tial ŝi ne atentemis pri la fremdulo mem.
Odiseo rakontis ankaŭ al sia edzino sian elpensitan vivhistorion. Li finis la rakonton, kaj la elpensita rakonto sonis tiel aŭtentike, ke Penelopo komencis plori. Dum longa tempo ŝi ne povis trankviliĝi. Fine sekiĝis ŝiaj larmoj kaj ŝi diris : „Mi ankoraŭ volas kontroli, kara fremdulo, ĉu vi parolas la veron. Diru al mi, kiel Odiseo estis vestita, kiel li aspektis, kiam vi renkontis lin kaj rakontu al mi pri liaj kunuloj.“
„Post tiom longa tempo mi povas memori nur malfacile“, respondis Odiseo, „ekde mia unua renkonto kun Odiseo pasis preskaŭ dudek jaroj. Sed, kiel mi memoras, Odiseo portis lanan purpurmantelon kun ora agrafo. La agrafo estis majstroverko, sur ĝi estis montrata cervino, kiu baraktiĝas en la ungegoj de ĉashundo. Odiseon akompanis ĝibulo.“
Denove Penelopo komencis plori, ĉar ĉio pravis. Odiseo konsolis ŝin kaj certigis al ŝi, ke ŝia edzo baldaŭ revenos. Sed Penelopo ne fidis al li, ŝi estis konvinkita, ke ŝi neniam revidos la edzon. Kun ankoraŭ plormalsekaj okuloj ŝi vokis la maljunan nutristinon Eŭrykleia, por ke ŝi lavu la piedojn de la gasto.
Eŭrykleia pretigis banejon por Odiseo. Ŝi metis antaŭ lin pelvon kun akvo, rigardis atenteme al lia vizaĝo kaj diris mirigite kapskuante : „Multaj fremduloj venis al ni, sed ankoraŭ neniu aspektis tiel simila al Odiseo kiel vi.“
Odiseo respondis rapide : „Tion diris ĉiuj, kiuj vidis Odiseon kaj min unu apud la alia.“
Dum tiuj vortoj li sidiĝis pli malproksime de la fajrilo kaj turnis sian vizaĝon malhelen. Li rememoris, ke li havas ĉe piedo cikatron. Sovaĝa apro lin iam vundis per siaj dentegoj. La maljunulino lavis lin kaj ekkonis en la duonlumo la cikatron. Pro ĝojo kaj ekscitiĝo ŝi lasis fali la piedon de Odiseo sur la pelvon tiel, ke la akvo ekŝprucis.
„Vi estas Odiseo“, ŝi diris, „kiel ne ekkoni la cikatron de mia mastro.“
Odiseo fermis rapide ŝian buŝon kaj flustris al ŝi : „Ĉu vi volas neniigi min ? Mi estas Odiseo, sed momente ankoraŭ neniu eksciu tion.“
„Mi silentos“, kapjese promesis, radiante pro ĝojo, Eŭrykleia, „vi ja scias, ke mi estas firma kaj dura kiel ŝtono, kiel fero.“
Ŝi lavis la piedojn de Odiseo kaj frotis oleon sur ilin. Odiseo tiris la seĝon denove al la fajrilo por varmigi sin. La cikatron sur la piedo li vualigis zorgeme per vestĉifono.
Mediteme parolis Penelopo al Odiseo, kvazaŭŝi volus demandi lin pri konsilo : „Kara gasto, proksimiĝas la tago, kiam mia sorto decidiĝos. Morgaŭ mi postulos, ke la svatiĝantoj vetkonkursu pri mi, Tiun, kiu gajnos la vetkonkurson, mi sekvos. Mi starigos en la halo dekdu hakilojn, tiel, kiel mia edzo Odiseo faris tion. Poste li pafis siajn sagojn tra la truoj de ĉiuj dekdu hakiloj, kaj eĉ el granda distanco. La svatiĝantoj provu streĉi la arkon de Odiseo kaj pafu tra la truoj de la hakiloj, ili do vetkonkursu.“
Odiseo konsentis al Penelopo ne plu prokrasti la vetkonkurson. „Pli frue Odiseo revenos“, li diris, „ol sukcesos iu el la svatiĝantoj streĉi la arkon kaj pafi la sagon tra la dekdu hakiloj.“
Maltrankvile mediteme Penelopo iris en sian dormoĉambron. Odiseo sternis sin en la antaŭhalo.
Je la sekva mateno la svatiĝantoj denove kolektiĝis en la festena halo. Ili demetis siajn mantelojn sur la apogseĝojn kaj foriris por buĉi grasajn ŝafojn, grasigitajn porkojn kaj bovidojn. Ili rostis viandon, miksis vinon, manĝis kaj trinkis kaj festenis. Ankaŭ la porkopaŝtisto Eumaeus denove ĉeestis kaj helpis pretigi la festmanĝon. Telemako ordonis al Odiseo starigi ĉe la sojlo malgrandan tablon kaj malnovan seĝon. Tien li ordonis porti manĝon kaj trinkaĵon kaj diris al Odiseo : „Tie manĝu trankvile, kaj mi konsilas al neniu ofendi vin. Hodiaŭ mi protektos vin kaj se estus eĉ kontraŭĉiuj svatiĝantoj.“
La svatiĝantoj miris pri la impertinenteco de Telemako kaj silentis kun kuntenitaj dentoj.
Sed unu el ili turnis sin mokeme al Odiseo kaj vokis : „Gasto, vi ricevis de ĉiuj manĝoj vian parton, tiel kiel decas. Ankaŭ mi havas donacon por vi.“
Dum tiuj vortoj li kaptis kruron de bovo kaj ĵetis ĝin al Odiseo, tiu moviĝis flanken kaj la kruro trafis muron.
„Vi bonŝancas, ke vi ne trafis la gaston“, vokis Telemako, „mi estus traborinta vin por tio per la lanco. Prefere mi volus morti ol rigardi kiel oni tiranas miajn gastojn.“
„Telemako pravas“, diris alia svatiĝanto, „sed se li volas havi pacon por si kaj siaj gastoj, li ne hezitu paroli al via patrino, ke Penelopo elektu iun el nia mezo, kiu al ŝi plaĉas kaj foriru kun li.“
„Ĉe la nemorteblaj dioj“, respondis Telemako, „mi jam delonge provas konvinki mian patrinon, ke ŝi decidiĝu, sed mi ja ne povas forpeli ŝin per perforto el la palaco.“
Dum la svatiĝantoj festenis kaj kverelis, Penelopo preparis la vetkonkurson. Kun siaj servistinoj ŝi portis el la armilejo la arkon de Odiseo, sagujon kun sagoj kaj dek du hakilojn. Kortuŝite ŝi prenis la intimajn aĵojn sur la manojn. Atena enspirigis kuraĝon al ŝi kaj Penelopo paŝis en la halon. Ekvidante ŝin ĉe ŝia apero, la svatiĝantoj eksilentis kaj Penelopo parolis al ili : „Mi decidiĝis foriri el tiu ĉi palaco, sed mi iros nur kun tiu, kiu kapablos streĉi la arkon de Odiseo kaj pafi la sagon tra la truoj de la dekdu hakiloj, kiel mia edzo iam faris tion.“
Poste ŝi ordonis al la porkopaŝtisto Eumaeus doni al la svatiĝantoj la arkon kaj sagon. Telemako faris sulkon en la tero kaj starigis la hakilojn en vico. Ĉiuj admiris kiel precize li faris tion. Li mem provis streĉi la arkon, kaj li eble estus sukcesinta, sed la patro mansignis lasi tion. Telemako apogis la arkon ĉe la pordo kaj reiris al sia loko.
Nun leviĝis Antonio kaj vokis : „Ek, amikoj, ni provu laŭvice nian bonŝancon. Ni komencu tie, kie oni kutime komencas per la enverŝado de vino.“
La svatiĝantoj konsentis kaj la unua el ili prenis la arkon. Per sia tuta forto li provis streĉi la arkoŝnuron. Sed vane.
„Alportu sebon“, ordonis Antonio.
La servistinoj alportis grandan sebopecon. La svatiĝantoj varmigis la arkon super la fajro kaj priŝmiris ĝin per sebo por fari la arkŝnuron pli elasta. Poste ili denove provis sian bonŝancon, sed vane. Unu post la alia estis sensukcesa.
Odiseo lasis la svatiĝantojn konkursi kaj sekvis la amikon Eumaeus kaj ties amikojn sur la korton kaj demandis ilin : „Imagu foje, ke iu dio nun kondukus hejmen Odiseon, kiun vi defendus, lin aŭ la svatiĝantojn ?“
„Se Odiseo revenus“, diris la paŝtistoj konkorde, „tiukaze la svatiĝantoj unue povus rimarki, kion ni kapablas kontraŭ ili. Se li nur revenus !“
Tiel ili pruvis siajn verajn pensojn kaj Odiseo malkaŝis sian veran identecon kaj montris al ili ankaŭ la cikatron sur la piedo. La paŝtistoj ĉirkaŭbrakis lin kaj pro ĝojo ne povis paroli. Ankaŭ Odiseo kisis ilin kortuŝite.
„Kiam ni revenos en la festenan halon“, li diris al Eumaeus, „vi donu ankaŭ al mi la arkon.“„Kaj vi“, li diris al la paŝtistoj, „ordonu al la servistinoj, ke ili firme fermu la pordojn de la inoĉambro kaj ne elvenu, eĉ se ili aŭdus el la halo bruon kaj ĝemadon. Firme riglu ankaŭ la pordegon de la korto kaj sekurigu ĝin per ŝnuregoj.“
Ili revenis en la halon, kiam ĝuste Antonio kiel lasta estis en la vico. Sed Antonio ne volis konfesi sian malvenkon kiel liaj antaŭuloj kaj preferis eviti la vetkonkurson. Venis en lian kapon, ke je tiu tago estas festo de sanktulo, dum kiu ne decas streĉi la arkon. Morgaŭ oni havos sufiĉe da tempo provi ĝin ankoraŭfoje. Intertempe oni donu viktimojn al la dioj, kaj tiukaze la vetkonkurso certe finiĝos bonŝance.
„Vi pravas pri via decido prokrasti la vetkonkurson“, diris Odiseo al la svatiĝantoj, „sed permesu ankaŭ al mi elprovi miajn fortojn.“
Pri la peto Antonio ekkoleris, kaj li malice ekscitiĝis pri ĝi. Penelopo trankviligis lin : „Ĉu vi eble pensas, Antonio, ke la fremda almozpetisto povus sukcesi streĉi la arkon kaj min forkonduki kiel edzinon ?“
„Tion ni ne timas“, defendis sin la svatiĝantoj, „sed ni timas nur la klaĉon, se la almozpetisto sukcesus. La homoj ridus pri ni.“
„Pri tio, kiu rajtas preni permane la pafarkon, decidas nur mi“, enmiksiĝis Telemako en la kverelon. „Armiloj estas afero de viroj. Foriru, patrino en vian ĉambron kaj restadu tie.“
Mirigite Penelopo rigardis sian filon, sed ŝi obeis kaj iris el la festena halo. Eumaeus prenis la arkon kaj la sagojn kaj portis ilin al Odiseo. La svatiĝantoj tuj ekkriis kaj provis reteni lin.
„Nu, foriru, Eumaeus, mi komandas tion al vi“, diris Telemako kuraĝige, „se mi nur povus komandi la svatiĝantojn tiel, kiel mi povas komandi vin.“
Pri tio la svatiĝantoj ridis kaj Eumaeus donis al Odiseo la arkon. Odiseo rigardis la pafarkon de ĉiuj flankoj kaj streĉis ĝin poste facile. Li elprovis la tendenon kaj ĝi ĉirpis kiel hirundo. Jen eksonis el la ĉielo forta tondrobato. Zeŭso mem donis signon al Odiseo. La heroo levis la arkon, streĉis la tendenon kaj pafis ĉiujn dekdu sagojn. Okupis la svatiĝantojn malica antaŭsento, kiu rigidigis kaj paligis ilin.
Telemako kroĉis la glavon al sia zono, prenis lancon kaj starigis sin apud sia patro. Odiseo deĵetis la almozpetistajn vestojn, skuis la sagojn antaŭ sin kaj vokis per terura voĉo : „La unua vetkonkurso finiĝis. Nun mi elektos celon, kiun trafis ankoraŭ neniu !“
Kun tiuj vortoj li streĉis la arkŝnuron denove kaj pafis. Antonio volis ĝuste meti vinplenigitan du-tenilan oran pokalon al la buŝo. Sed en tiu momento trafis lin la sago de Odiseo kaj li renversiĝis. La sago traboris lian gorĝon. Konfuzite la svatiĝantoj serĉis siajn armilojn, sed ili ne povis trovi ilin. Odiseo kaj Telemako vespere antaŭe ĝustatempe forportis ilin.
„Antaŭ vi staras Odiseo !“, vokis la heroo al la ĉirkaŭkurantaj svatiĝantoj. „Mi venis por puni viajn fiajn agojn. Vi nek diojn nek homojn timis, kaj nun venis la momento de l' venĝo !“
Li streĉis la arkon, pafis sagon post sago kaj ĉiu pafo trafis celon. Unu svatiĝanto post la alia renversiĝis mortigite planken. Telemako kuris en la armilejon kaj alportis armilojn kaj kirasojn ankaŭ por la du fidelaj paŝtistoj. Sed pro la hasta agado, li forgesis refermi la armilejan pordon. Unu el la perfidemaj servistoj enŝteliĝis kaj alportis tra flankpordo armilojn en la festenan halon.
Sed je dua fojo li ne plu revenis en la halon kun armiloj. La paŝtistoj kaptis lin en la armilejo kaj firmligis lin.
Ekvidante tiom da armiloj inter la svatiĝantoj kaj kioma superforto trudiĝas al ili, Odiseo malkuraĝiĝis. Dum la plej granda bezono Palas Atena helpis kaj kaŭzis, ke la lancoj de la svatiĝantoj preterpafis la celon. Unu el la lancoj trafis la pordon, alia batis kontraŭ muro. Nur Odiseon kaj ties kunulojn trafis neniu lanco.
La batalbruo kaj la ĝemado de la mortantoj plenigis la halon. Pro la insista peto de Telemako Odiseo indulgis nur la kantiston kaj serviston. Iom post iom ĉesis la tintado de la armiloj kaj la lasta svatiĝanto sinkis morta planken.
Odiseo ĉirkaŭrigardis en la halo, ĉu ankoraŭ ie kaŝiĝas malamiko. Neniu el la svatiĝantoj plu vivis, ĉiuj kuŝis tie kiel fiŝoj elŝutitaj el la reto de fiŝisto. La heroo ordonis alvoki la nutristinon Eŭrykleia. Ŝi alvenis tien kaj vidis lin stari super la faligitoj, kiel venkinta leono. Ŝi volis laŭte ekjubili, sed Odiseo malpermesis tion al ŝi.
„Ne decas“, li diris, „ke vivantoj jubilu pri mortigitoj. Tial bridu vian ĝojon kaj sendu al mi la malfidelajn servistinojn, kiuj perfidis min kaj prenis la partion de la svatiĝantoj.“
La malfidelaj servistinoj devis elporti la mortajn svatiĝantojn kaj purigi la halon. Fine ĉiujn trafis hontiga morto.
Odiseo fumigaciis la halon kaj la tutan palacon per sulfuro. Kiam ĉie denove estis pureco kaj ordo, li sendis la nutristinon Eŭrykleia al sia edzino Penelopo. Eŭrykleia jam senpacience atendis tiun momenton kaj kuris tiel rapide, kiel ŝiaj maljunaj gamboj portis ŝin, por sciigi al la mastrino la ĝojigan novaĵon.
Penelopo dormis tiel profunde, ke ŝi aŭdis nek la kriadon nek la batalbruon. La nutristino vekis ŝin kaj rakontis al ŝi, kio okazis. Ke Odiseo revenis, ke ŝi jam ekkonis lin dum la piedlavado, sed ke Odiseo ordonis silenti al ŝi. Kaj ŝi raportis pri la glora venko kontraŭ la impertinentaj svatiĝantoj.
Penelopo ne fidis al ŝiaj vortoj, kaj sen konfido iris post ŝi en la halon nur kun eta espero, ke la viro kiu atendas ŝin, estas Odiseo, ŝia edzo.
Kune ili transpaŝis la sojlon kaj Penelopo sidiĝis silente fronte al Odiseo. Parte ŝajnis al ŝi, ke li estas ŝia edzo kaj ŝi ekkonis liajn vizaĝtrajtojn, parte li ŝajnis fremda al ŝi kaj ŝi ne plu rekonis lin. Ŝi timis, ke la fremdulo povus esti trompisto. Ŝi deziris de Odiseo aŭskulti ion, kion povas scii nur ŝi kaj ŝia edzo, por havi pruvon, ke li efektive estas Odiseo. Li memorigis ŝin pri tio, kiel li konstruis la dormoĉambron en la palaco. Li konstruis la ĉambron ĉirkaŭ olivarbo, ĝin mem prihakis kaj uzis la trunkon kiel kolonon. Li priskribis ankaŭ la or- kaj arĝentornamentojn kaj skulptaĵojn, per kiuj li mem ornamis la liton.
Penelopo ekkonis, ke la viro efektive estas Odiseo, ŝia pliplorata edzo. Ŝi ĉirkaŭbrakis lin kaj bonvenigis lin kun ĝojoploro. La pridemandado kaj rakontado poste preskaŭ senfinis.
Por malhelpi, ke la subita kvieto levos suspekton de la preterirantoj, Odiseo uzis ruzaĵon. Li ordonis al la kantisto ludi gajajn kantojn per liuto, kaj pretigi feston por la servistaro. Tiu, kiu preteriris je tiu tempo la palacon, supozis, ke la diboĉado de la svatiĝantoj estas daŭrigata. Tiel Odiseo prokrastis la momenton, kiam la terura mesaĝo pri la pereo de la svatiĝantoj disvastiĝos en la tuta urbo.
Frumatene Odiseo adiaŭis Penelopon kaj konsilis al ŝi ne eliri de sia ĉambro. Kun sia filo Telemako li iris kamparen al sia maljuna patro Laerto. Ambaŭ fidelaj paŝtistoj kuniris. Ili paŝis tra la urbo en la matena krepusko, kiam la stratoj estis ankoraŭ senhomaj.
Sur la bienejo de Laerto ili renkontis neniun. Ĉiuj estis ekstere ĉe la laboro sur kampo. Odiseo postlasis Telemakon kaj la paŝtistojn sur la korto kaj iris sola serĉi la patron. Li trovis lin en la ĝardeno. Laerto surhavis flikitan veston kaj ĵus transplantigis arbuston. Lia vizaĝo estis kovrata de sulkoj kaj konturita de la doloro pri la perdita filo. La koro de Odiseo batis afliktite pro kompato. Li ne ekkonigis sin al la patro kaj diris, ke li serĉas Odiseon, al kiu li laŭdire konatiĝis antaŭ kvin jaroj. Kiam la oldulo aŭdis la nomon Odiseo, plenigis sin ties okuloj per larmoj kaj lia voĉo ektremis. Jen Odiseo ne plu povis daŭrigi sian kamufladon. Li konfesis, ke li estas mem Odiseo. Li montris al la patro la cikatron je la piedo kaj nomis al li la arbojn, kiujn li iam ricevis donace de la patro. Kiam la patro rekonis, ke lia longe perdita filo vere revenis, li senkonsciiĝis pro ĝojo. Sed la ĝojo, kiu prenis en la unua momento preskaŭ la spirkapablon al li, tuj vivigis lin denove. Kvazaŭ plijunigite, li rapidis kun Odiseo en la domon. Tie lavis sin Laerto, lasis unkti sin per oleo kaj surmetis belan lanmantelon. Poste li sidiĝis transformita kaj freŝa kun la gastoj kaj la servistoj al tablo, babilis, ŝercis kaj ridis.
Dum ili manĝis kaj festis la revidon en la bieno, disvastiĝis en la urbo la mesaĝo pri la morto de la svatiĝantoj. Ekscitite kaj incitite de la parencoj de la svatiĝantoj, kolektiĝis la popolo sur la konsilanta placo. Sed oni ne povis interkonsentiĝi. Kelkaj rigardis la morton de la svatiĝantoj justa puno sendita de la dioj. Aliaj kriis, ke necesas venĝo kaj kondamnis Odiseon per minacoj. Je la pinto de la venĝaviduloj troviĝis la patro de Antonio. Ili armis sin per lancoj, arkoj kaj sagoj kaj marŝis tute batalavide al la korto de Laerto, kie Odiseo restadis.
Odiseo ekaŭdis la kriadon de la aro kaj la tintadon de la armiloj, kaj tuj armis sin kaj iris kun areto da fideluloj renkonte al la militista aro. Kiel unua ĵetis Laerto lancon kaj trafis la patron de Antonio. La trafito falis morta sur la polvon de la strato. Komenciĝis batalo kaj terura sangoverŝado. Odiseo kaj liaj amikoj certe estus mortbatintaj la tutan aron de batalantoj, se ne ektondrus la voĉo de la diino Atena : „Mallevu la armilojn, homoj de Itako, finu la sensencan masakron !“
Pro ektimo glitis el la manoj de la batalantoj la armiloj, kaj tiuj, kiuj venis el la urbo, fuĝis malantaŭ la urbomurojn. En Itako ekregis paco.
Dum longa tempo kaj fidele la edzino atendis la edzon, kaj li revenis. Dum longa tempo kaj kuraĝe Odiseo serĉis la patrolandon kaj retrovis ĝin. La tempo pasis kaj la hararo de ambaŭ en la milda sunlumo de trankvila maljuneco griziĝis.
tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
korektis Vladimir Türk