Cezar
Superstiĉo perforto
Mi ofendas vin,
vi ofendas min,
tiel ĉio trovos sin.
Vin minacas mi,
min minacas vi,
jen perfekta harmoni' !
Vi pafos min,
mi pafos vin,
tiel trovu solvo sin.
Pri la spiralo de perforto
Spiralo estas kurbiĝo, kies radiuso fariĝas pli kaj pli granda kaj dum tio ĉiam ŝanĝas la flankon. Se okazas perforta ago, la kontraŭflanko ĉiam reagas per pli granda perforta ago, por tiel iam venki ; tio estas la tielnomata spiralo de perforto, ĉar la idioteca konduto similas al matematika kurbiĝo.
Sed tial, ĉar ĉe pli kaj pli granda spiralo de perforto la pacigaj diplomataj ebloj fariĝos pli kaj pli malgrandaj, finiĝos la perfortospiralo kutime nur tiukaze, se ambaŭ malamikaj partioj estas ĝis la lasta ŝtat- aŭ nacia aŭ familia membro neniigitaj kaj ĉiuj kuŝos en tombejo.
Jesuo, la homo, ne la falsa Dio ! (eble la homo Jesuo ja tamen vere vivis), kaj ankaŭ Budhao esploris tiajn perfortajn agadojn, ili proponis interrompi la perfortospiralon per tio, ke oni pardonu al la malamiko ties kulpon kaj agu pace. Sed ĝuste nun oni kutime rigardas tiujn proponojn kiel naivaj kaj mondoforaj ; tial havas ĉiuj grandaj nacioj, kiuj nutras tiel la perfortospiralojn, armeojn kaj armilindustrion, kiuj voras gigantajn monsumojn ĉiujare. Tion oni rigardas kiel ruza aŭ eĉ saĝa ĉi-tempe. Kaj tielnomataj teroristoj, ankaŭŝtataj, pensas kaj agas tute same. Ili estas ĝemeloj de la sama superstiĉo.
Ke povus ekzisti ankaŭ paca vojo por ĉiuj, tio ne serioze estas rigardata kiel altenativo de grandaj ŝtatoj. Alikaze ili ja ne produktus armilojn kaj ne uzus ilin. La teroristoj de ĉiu speco, kiuj aĉetas la armilojn, pensas kaj agas tute same.
La kompatindaj viktimoj estas ĉiam tiuj, kiuj tute ne kulpas la perfortospiralojn. Ili ĉiam pagas, ofte eĉ per sia sango, kion kaŭzas la perfortistoj.
Tial estas ni, la amashomoj, en ĉiama dilemo, nin oni ne demandas kiel agi, aŭ nur tiukaze, se oni antaŭe sufiĉe sukcese manipulis nian pensadon. Tial tondras preskaŭĉie seninterrompe la laŭtparoliloj por perforta agado,ĉar la pacagado laŭdire estas afero por naivuloj kaj la milito - kvankam ĉiam malsukcesa kaj vana por la homaro - la laŭdira solvo por ĉio, tio kvankam perforto evidente neniam ion kreas, sed nur ĉion detruas. Jen la superstiĉo, kiun mi notis en la poemo "Superstiĉo perforto" por mia propra memkompreno. Ĉu oni iam komprenos tion kaj tutmonde agos sen perforto ? Ĉu oni iam ne plu gloros la detruigan perforton, sed la kreivan pacagadon tutmonde ? La respondon scias laŭ Dylan nur la vento. The answer is blowing in the wind.
Spiraloj estas estetike belaj, kaj tamen eĉ tiaj geniaj eltrovaĵoj de la naturo en nia freneza mondo nun antaŭĉio priskribas ion, kio tute ne estas estike bela, sed kruela, brutala, kaj memdetrua. Sed homoj kutime ne lernas ion el spertoj, alikaze ili jam delonge estus forlasintaj eterne surloke turniĝantajn perfortospiralojn kaj celus pli pacan agadon en pli komuneca mondosocio. (cez)