Cezar
Ĉeriza flortempo
Ni, kiel juna paro,
ruĝiĝis jam pro vort'.
Ni kisis nin sen tord'
kaj preskaŭ sen komparo.
Mi devas ne mensogi,
vi estis ĉarmulin'.
Vi sciis min forlogi,
ridete tiris min.
La ĉasto pro hontemo
en tiu arbflortemp'
ne estis fenomeno,
sed parto de l' printemp'.
Pro tiu am' rapide
frapegis nia kor'.
En tendo kun furor'
ni tuŝis nin konfide.
Vidante ĉe la reloj
florblankon en la vent',
ni sentis nin pro l' splend'
parencaj al anĝeloj.
Necesis eĉ ne revoj.
Miraklis ĉiu tag'.
Ni ŝvebis laŭ imag'
dum la ĉerizflorkrevoj.
PS : Eĉ multajn jarojn poste ni volonte pensas plu pri tiu nia anĝeleca tempo inter multaj blankaj ĉerizfloroj, kiam ni troviĝis kvazaŭ en ŝvebanta stato, ĉiam duonon de metro super la tero. (cez)