Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Gxemil Ksus Al Svislanda Kamarado

$
0
0

Kara Kamarado el Svislando

"La origino de la civitana milito en Sirio estas la indignulaj revolucioj kontraŭ la konservatismo en arabaj landoj". Tion vi asertas en via mesaĝo de la 27/03/2016, malrekte respondante al mia antaŭa "Ik Ben Ksus" (Sulo 7/8). Via taksado iom rapida alvokas miaflanke la jenajn komentojn.

  • -

La "islamologoj" (se uzi tiun laŭmodan neologismon) bone konas la malproksiman fonton de la nuntempa kaĉo de Sud-Eŭrazio, tiu regiono en kiu troviĝas Sirio. De Gaulle ĝin nomis la "komplika Oriento"... Kies proa kulpo ? Estas fakte du famaj diplomataj fiaĵoj, kvazaŭ samtempaj (1916-1917), kiuj senteble komplikis la geopolitikon de tiu regiono.

- 1/ La plej lasta estas en 1917 la deklaracio de lord Balfour al lia ne malpli estimata kolego lord Rothschild. "Por la juda popolo la registaro de Lia (brita) Moŝto apogas la establon de nacia hejmo en Palestino", asertis tre kviete S-ro Balfour en tiu historia momento, kiam lia regno tute ne volas akcepti la eŭropajn judojn viktimojn de pogromoj. Ili tiuepoke plejmulte sin rifuĝis usonen, iuj francen.

- 2/ La ĉi-supra akto estis letero malferma, do klara, publika. Sed jam en 1916 ekokazis la unua akto de tiu granda historia tragedio. Kaŝa estis tiu ĉi, do ja pli perfida. Temas pri la traktato Sykes-Picot inter Britio kaj Francio. Tiu koloniada sekreta akordo difinis la reciprokajn influajn kampojn de ambaŭ regnoj en Mezoriento post la unua mondmilito. Jam ambaŭ rabobestojn antaŭvidis la displitiĝon de la Otomana Imperio kaj sin dispartigis ties lastajn restaĵojn.Tre rapide malkaŝis tiun lastan fiaĵon la bolŝevistoj, kiuj iom poste ekpotenciĝis en Rusio. Lenin tiuteme ne malprave traktadis "vulturoj" la konkurencajn imperiismojn, unue tiuj de Francio kaj Britio.

Bone klarigas do nian orientan kaĉon du grandaj fiaĵoj, ne ignorendaj, far du grandaj okcidentaj civilizaj demokratioj. Ambaŭ same primokis la bazajn popolrajtojn. Sed vi sendube diros, ke mi tro foren retroiras. Ni do transpasu tiun malnovan historion, eĉ kelkajn postajn interesajn eventojn, rekte ligatajn. Ni rapide ekzamenu pli freŝajn aferojn.

Pli rekta origino de la civitana milito en Sirio troviĝas en 2003 kun la komenco de la Iraka Milito (oficiale finita en 2011). Ĝi ruinigis tiun landon kunliman al Sirio. La lando de Sadam Husejn, kvankam jam bone malriĉigita depost 1991, estis antaŭe la plej evoluinta el la tiama araba mondo. En 1982 ĝi sukcesis obteni premion de Unesko pro la edukado de la knabinoj. Kvazaŭ 100% el la tiamaj irakaj infanoj estis enlernejigataj. Tiu feliĉo ne postvivis la NATO-ajn kampanjojn, la unuan de 1991, la sekvan de 2003, kun ĝiaj "kirurgiaj" operacoj. Hodiaŭ Irako ne plu estas, mi poste revenos al tiu dramo.

  • -

La arabaj landoj ne estas tiel "konservativismaj", kiel vi sugestas. Ekzistas fakte malantaŭ ilia nuna dramo, afero pli aparta, kiun oni povus nomi « la malbenon de la araba socialismo ». Kvankam nun, ekde Libio, la tuta Afriko estas minacata, tiu araba malfeliĉo ĉefe centrigis siajn nocajn efikojn en iun vastan regionon rajde sur Irako kaj Sirio. Tiu ĉi estas mondfama per la nomo Mezopotamio. La historia lulilo de niaj civilizacioj tiel notinde fariĝis predo de novaj okcidentaj barbaroj, la ĉiatendencaj novkuloj [1] helpe de siaj naftomonarkaj aliancanoj.

Mi pli precize nombros 'kvar' kongruajn faktorojn, intermiksajn, kiuj perverse kunagadis favore al la civitana milito en Sirio. Mi jam elvokos la tri lastajn, rezervante la unuan, ĉefan, kiun ni vidos poste.

- La 'dua' malbeno de la araba socialismo estas 'la klimata varmiĝo'... En Sirio ĝi okazigis trijaran sekecon en 2006-2009. Tiu monda fenomeno, kiun oni esperu kiel eble modera, daŭre ruinigas sennombrajn kamparanojn en Sud-Eŭrazio (ankaŭ en Afriko, en Nord- kaj Sud-Ameriko). Kvankam la fundo de la problemo estas la (nov-)koloniismo, la tragika fenomeno de la rifuĝintoj, kiun Eŭropo nun spertas, jam parte venas de tiu klimatoŝanĝo.

- La 'tria' malbeno estas 'la financa krizo de 2008' (t.n. krizo de "subprimes"). La eksplodo de nova financa veziko en Usono estigis malsatajn ribelojn en la tuta Tria Mondo, ĝis Latinameriko (Meksikio kaj Argentino), ankaŭ la ruinon de Ukrainio. La tiel nomata araba "Printempo" datumas precize de tiu krizo. Mi hezitus ĝin nomi "indignula revolucio" kiel vi, ĉar ekzistas sentebla diferenco, geografia kaj laŭklasa, inter ambaŭ. La arabaj malsataj ribeloj, kiujn la novkuloj tiam kaŝe subtenis nepre diferenciĝas de la indignula movado de la mezaj klasoj (la 'et-buroistaro', se aŭdaci parafrazon karan al Marx), kiun ili klare kontraŭis (kaj daŭre kontraŭas).

- La 'kvara' malbeno, kongrua, havas miasmon de kruda gaso. Nia kamarado Lucien Bresler trafe mesaĝis al ni tiuteman artikolon de Robert Kennedy junior. La fama advokato tiel bone evidentigas, samcelan al la antaŭaj faktoroj, la kialon de la "usona decido organizi kampanjon kontraŭ Baŝar al-Assad" (referenco en noto [1]). La afero fakte estis ekinta en 2009, kiam la estimata emiro de Kataro proponis, kontraŭ dek miliardoj da dolaroj, konstrui gasodukton, kiu irus de lia emirlando ĝis Turkio tra Sirio.

Fakte, la eta Kataro sidiĝas sur la 'tria' pruvita gasrezervo en la planedo. La 'dua' tiutema estas Irano (malantaŭ Rusio, la ĉefa). La katara projekto fincelas, ke havus decidigan avantaĝon kontraŭ la islama respubliko de Irano tiu eta naftomonarkio. Tiel Kataro fariĝintus, "la plej granda liveranto de gaso al Eŭropo", klarigas Kennedy.

Ĉar samepoke Irano intertraktadis kun Sirio projekton interesan, alternativan. Ĝi celis konstrui alian dukton, kiu kondukus kvazaŭ perpendikle gason de Irano ĝis Libano tra Irako kaj, evidente, Sirio. Dum la katara estis sunaisma, tiun alian projekton oni povas nomi ŝijaisma (tial ke ĝi trairus la islaman ŝijaisman mondon). Baŝar el Assad tute logike preferis la iranan proponon, tial ke ankaŭĝin apogis Rusio, la lando kiu estas la tradicia aliancano de Sirio. Ĉiu rajtas havi sian preferatan amikon, ĉu ne ?

Se la iran-siria duktoprojekto sukcesus, Irano tiel logike povus rompi la maljustan imperiisman blokadon kiu ĝin vundegas de multaj jaroj. Tio ne nur profitus al ĝi, al Sirio kaj Libano, sed ankaŭ al la tuta sud-okcidenta Eŭropo, granda energi-konsumanto.

Sed la tutmondaj novkuloj havas mense aliajn aferojn, aliajn klopodojn... Ili tute ne estas ekologiistoj. Ili prifajfas la fakton, ke Eŭropo povus pridisponi ĉipan kaj relative propran energifonton, kia ajn estas ĝia deveno. Ili ja preferas la pli malpuran, poluan, saŭdaraban nafton, ankaŭ la militojn...

  • -

Sed, antaŭĉi supremenciitaj kialoj, la unua kaj fundamenta malbeno de la araba socialismo, ties granda peko, estas ĝia 'ambicio konduki politikon sendepende de okcidentaj ŝtatoj'.

Tiun volon oni ne tro ŝatas altaloke. Ja tio freŝe okazigis la forpason de Kadafi. Ne forgesindas, ke ĝis la disfalo de la libia "dikatatoro", lia lando estis la unua el Afriko rilate al la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Disvolviĝo (PUND). Libio estis la Irako de Afriko kaj Kadafi, tute ne submetata al la nov-koloniada volo, la plej firma aktivulo favore al la unuiĝo de Afriko, kio estigis kontraŭ li en Okcidento mortigajn malamikojn (komence de lia eks-amiko Sarkozy).

Sed ni restu en Sirio. Kiam tie la milito komencis ruinigi la landon, Lakhdar Brahimi, tiam elstara diplomato de la Unuiĝintaj Nacioj, abrupte asertis : "En Sirio estas unusola venkanto : Israelo" (Jeune Afrique, 23-10-2013). Li tutcerte pensis pri "proksime lokita" venkanto. Li tamen forgesis duan profitanton, nome Turkion. Ambaŭ landoj kunlimaj al Sirio (norde kaj sude, kio faras iom sufokigajn najbarojn), bone profitis ĝisnune de la naftoŝakrado regata far la Islama Ŝtato.

Ekzistas tamen unu fundamenta diferenco inter Turkio kaj Israelo. Israelo plene apogis la kontraŭ-Irakan militon de 2003, kvankam ĝi oficiale ne partoprenis en ĝi. "Milito en Irako estus bona afero por la reeko de la monda ekonomio" tiam asertis la israela ŝtatulo Ŝimon Peres, Nobel-premio pri paco en 1994 (dum la 33-a forumo de Davos, vd. Le Monde, 28-01-2003). Li kompreneble ĉefe pensis pri la ekonomioj de siaj preferataj landoj, Israelo kaj Usono.

Male la tiama turka ĉefministro Erdogan [2], eĉ la tre por-usona reĝo Fahd de Saŭd-Arabio, kvankam aliancanoj de Israelo, tute ne konsentis kun la estimata pacopremiulo. Tiun militon ili ne volis. Ili bone sentis, ke ĝi ne estus tiel "bona afero" por iliaj respektivaj landoj. Fakte ĉiuj ŝtatestroj de la landoj kunlimaj al Irako, eĉ la emiro de Kuvajto, tiutempe kontraŭis la militon. Ĉiuj ĉi, konfuze sed trafe, antaŭsentis ke la nova konflikto estis metonta ilin en neelteneblan situacion.

Malgraŭ sia malnova amikeco al Usono, Turkio tiam demokrate malpermesis la haltadon ĉe sia teritorio de la NATO-aj aviadiloj dediĉitaj al la milito kontraŭ Irako. Erdogan eĉ rifuzis ĉekon de 15 miliardoj da dolaroj, kiun Usono ofertis al Turkio. Nia ĵusa historio bone pravigas la timon de la turka cefministro (nun fariĝinta prezidento).

Niaj nunaj novkuloj estas kvazaŭ rabobestoj. Al tiaj animaloj oni tute ne montru signon de malforto. Tiam ili komencas malrapide ĉirkaŭiri vin, gvati ajnan vundon. Tiel, kun la naftodolaroj de siaj mezorientaj aliancanoj, la okcidenta imperiismo komencis kaŝe financi al Sirio la venon de integristoj, la eksportadon de armiloj (pere de la jam ruinigita Irako).

Komence de la jaroj 2010, samkiel Afganio antaŭ tridek jaroj, la antikva Mezopotamio fariĝis la nova Promesita Lando de ĉiudevenaj porislamaj radikaluloj. Sed oni memoru, ke jam en 1936-39 Hispanio kaj ties Internaciaj brigadoj same allogis aventuristojn. La junaj radikaluloj, kiuj tiuepoke sin engaĝis, estis tiam maldekstruloj. Kaj ili kontraŭbatalis veran diktatoron, la generalon Franco. Poste dum la dekjaro 1960, apogeo de la anti-imperiismo, estis Sud-Ameriko, Ĉinio... 'Por ĉia epoko ties herooj' !

… Tiel, la kvar malbenoj de la araba socialismo ĉefe koncentriĝis en Mezopotamio por prezenti, aldone de la Islama Ŝtato (ia "ĉerizo sur la kuko"), ion kompareblan al la antikvaj dek plagoj de Egiptio.

  • -

Dubinte en via mesaĝo – ke Muamar Kadafi, Hafiz kaj Baŝar al-Asad (eĉ Putin) : "estis/estas bonfarantoj por la homaro", vi tuj poste asertas, ke temas envere pri "autokrataj potenculoj, por kiuj la popolo estas nura manipulebla amaso". Mi pardonpetas sed la Rusio de Putin, ĝis mala pruvo, estas parlamanta respubliko.

Baŝar El Assad siavice estas elektita prezidento, malgraŭ ke sia lando spertas urĝan staton depost 1963... sekve de tialoj memkompreneblaj : de 1967 la milita stato kun Israelo daŭras. Malgraŭ– aŭ pro – la komenco de la civitana milito, referendumo okazis en 2012. Preskaŭ 90% el la siriaj voĉdonantoj aprobis la registaran proponon pri la nova konstitucio. La problemo funkciigi demokratajn instituciojn en tia kunteksto ceteradas.

Se Putin aŭ El Assad estas/estis "aŭtokratoj", tiam ankaŭ Ruhani, la prezidento de la respubliko de Irano, aŭ Castro, Chavez, Evo Morales... Mi persone ne tro ŝatas la politikistojn, ĉefe la ŝtatulojn, kiel liberecano. Mi dume tute ne hurlus kun la lupoj. Mi ne povas ne senti objektivan respekton, foje admiron, al iuj, kiuj provis plenumi politikon sendependan de Usono ekzemple al De Gaulle, kiun oni ankaŭ traktis aŭtokrato, sed precipe al la triamonduloj, kiuj vere aktivis por socialisma mondo.

Kelkaj el tiuj ŝtatestroj vere freneziĝis, iuj fariĝantaj paranojuloj. Oni ja sin demandas kial. Endus plenumi prian esploron por verki libron. Mi ja ŝatus vidi S-ron Hollande aŭ Fabius, sur la sidloko de Baŝar el Assad, se ne paroli pri Kadafi (kiun la karaj islamistaj amikoj de Sarkozy sodomigis per bajoneto). Oni eĉ povus aŭdaci provon de difino : "aŭtokrato estas ŝtatestro celanta konduki politikon sendepende de Okcidento". Malfeliĉulo !

Endas tie rapide elvoki la kazon de la nuna siria prezidento. Sed ni jam observu lian naskiĝlandon. Kiel ĉiu lando periferia, tiukaze multetna (kio ne vere plibonigas la aferon), Sirio havas politikan reĝimon ege rompiĝeman. Do aŭtoritato nepre necesas tie por eviti displitiĝon. Tute ne la demokratio faras prosperon ; la prospero faras demokration male al, kion ĝenerale kredas la averaĝa civitano. Nu Sirio estas delonge lando en kriza stato, kaj de 1967 en milita stato kun Israelo. La juda ŝtato malleĝe okupacias parton de ĝia teritorio. La proksimeco al Israelo, jen aldona malbeno, kiu necesigus etan studaĵon !

La loĝantara plimulto estas unuflanke sunaisma en Sirio, aliflanke (sed malpli kaj malpli) kristana. Malgraŭ tio, la universala interkonsento destinas respublika prezidento alaŭiston (anon de ŝijaismecan minoritaton). Tiu fragila ekvilibro estis do rompita kun la komenco de la enlada milito dank'al niaj novkulaj rabobestoj. Cetere endas bone vidi, ke la akutan krizon majstre regis la prezidento Baŝar El Assad. Li tutcerte ne estas sanktulo. Li prezentas dume iun vivon fascinan, iom kiel la turka Mustafa Kemal, kvankam senteble diferencan (jam li ne estas alkoholisto).

Mi konas multajn tiajn triamondajn intelektulojn, "kolorulojn", kiuj eskapas la kliŝojn de la averaĝa okcidentano. Baŝar el Assad estas sprita persono, flue parolanta tri lingvojn, araban, anglan kaj francan. Li iam estis franco-ŝatanto, pri kio niaj francaj novkuloj, la socialistoj interalie, ne vere estis dankemaj. Tute ne politikisto, Baŝar sin dediĉis al medicino, al oftalmologio, la sama fako kiel Zamenhof. Li eniris politikon akcidente, ĉar akcidente mortis lia frato, kiu devis postsekvi Hafez el Assad, la patron.

Ja ekzistas ebrieco de la potenco, sed aliflanke eluzo. Eĉ en "civiliza demokratio", la laboro de politika responsulo neniam estas facila, prefere maldankema psike, fizike. Oni do imagu, kiel ĝi povas esti en tiaj malfavorataj landoj. La posteno de prezidento de Sirio, tute ne estas tiu de Reĝino Elizabeth. Konscie akceptinte tiun danĝeregan postenon en la jaro 2000, la juna prezidento Assad estis tiel baldaŭ trudita "iri minejen". Liaj milicioj devis sendube fari teruraĵojn, fojfoje torturante homojn. Kion fari kontraŭ la teruro de la Islama Ŝtato kun ĝiaj internaciaj brigadoj, kiujn kaŝe subtenis la okcidenta novkularo (almenaŭĝisfreŝe) ?

  • -

Pri la tiel nomata de vi "manipulebleco de la amasoj" mi konsentas. Oni ja estu singarda, unue pri la informoj kiujn oni ricevas. Vi tute prave antaŭgardis tiuteme nian kamaradon L.B. La amaskomunikiloj fakte tute ne estas neŭtralaj, senpartiaj. En Svislando vi bonŝance havas veran civilizan demokration, nome burĝan. Kompare kun multaj landoj la gazetaro estas iom pli libera. Vi ekzemple povas legi iun gazeton "Zeit Fragen", kies francan eldonon mi fojfoje konsultas ["Horizons et Débats, (http://www.horizons-et-debats.ch/)].

En Francio bedaŭrinde, iu sana kaj malnova anti-imperiisma tradicio malaperis. La maljunaj radikaluloj de la maldekstrularo forlasis la lokon al la okcidentistoj se ne al la islamistoj. Multaj "indignulaj" gvidantoj de la "Maldekstra Fronto", eĉ de la trotskisma "Nova Antikapitalisma Partio", tiel fariĝis atlantikistoj. Eĉ elstara gvidanto de la maldekstra partio, S-ro Mélenchon, tute senhonte traktis Kadafi kiel tiranon [vd. "Endas frakasi la tiranon, por malebligi ĝin frakasi la revolucion" (http://www.liberation.fr/planete/2011/03/21/il-faut-briser-le-tyran-pour-l-empecher-de-briser-la-revolution_723004)].

Ĉiuj informoj el Sirio, kiujn ni pridisponas en Francio, venas de iu fama informagentejo kontrolata de la "islamaj fratoj". Tiu ĉi "OSDH", tute ne timas sin proklami favora al homaj rajtoj. Eĉ ne plu estas franca ambasadejo en Damasko (fermita en 2012, unu monaton post tiu de la usona "granda frato"). Do mi preferas pluki kelkajn informojn ĉe la rusa agentejo Sputnik. Alia sonoriltinto, kiun oni certe devas ekzameni singarde... Ĉiu faru sian opinion.

  • -

La lasta rekonkero de Palmiro estas bona ekzemplo pri tia amaskomunikila manipulado. Komence de la 2000aj jaroj, mi plenumis en Sirio neforgeseblan vojaĝon. Ni vizitis plurjarmilajn situojn, de Ugarit, kie estis inventita la alfabeto ĝis Maalula, kie ni aŭdis preĝojn en la aramea, antikva lingvo hodiaŭ kvazaŭ mortinta. La pinto de tiu vojaĝo estis Palmiro, grandega oazo inter Damasko kaj Bagdado. Tiel ĉarma estis la urbo de Reĝino Zenobia, ke nur kun granda bedaŭro ni ĝin forlasis post kelkaj tagoj.

Ĉiu bone scias, kion tie faris la nov-barbaroj, heredantoj de Timur "la Lamulo". Tiu lasta, antaŭ sep jarcentoj, jam ruinigis la urbon Damasko, bruligante la faman moskeon de la Umajadoj kun la fideluloj tie enkarcerigitaj (kristanoj, judoj kaj islamanoj mikse).

Estas ankaŭ bone sciate, ke la siria situacio de kelkaj monatoj radikale ŝanĝiĝis dank' al la helpo de Rusio. Eĉ ne malprave, multaj interpretas la freŝajn atencojn en Parizo kaj Bruselo kiel signojn de malfortiĝo de Iŝo (la Islama Ŝtato), alivorte kiel ia senespera antaŭenfuĝo. Nu anstataŭĝoji prie, troviĝas homoj kiuj sukcesas ankoraŭ lanĉi ŝtonojn al Baŝar el Assad.

Tiel laŭ Antoine Basbous, iu franca "arabologo", neniam Palmiro devus esti kaptita. La siria prezidento estus intence forlasinta la urbon al Iŝo por obteni mobilizon de la internacia komunumo. Kaj nun li rebonigus sian bildon dank' al Putin [(http://www.rtl.fr/actu/international/syrie-palmyre-n-aurait-jamais-du-tomber-aŭ-mains-de-daesh-affirme-antoine-basbous-7782548719)]. Tiu teorio estas nun komplezeme diskonigita de niaj amaskomunikiloj.

Kion pensi pri tiu nova "konspirteorio" ? Nenio maleblas fakte. Jam ni scias, depost la 11an de septembro 2001 notinde, ke iuj ŝtatuloj pretas plenumi ĉian komploton, ĉian teruraĵon, por daŭre regi, pluigi la komedion. La faron de tia fiaĵo, mi havas tamen malfacilon kredi de la prezidento Assad. Tiu homo estas ja multe pli civiliza ol la ĉiaspecaj gardhundoj, kiuj furiozas kontraŭ li. Li fakte estas granda patrioto, kiu profunde amas sian landon kiel ĉiu bona naciisto. Li ne povis senemocie vidi la kapton de Palmiro. Kaj li tutcerte havas grandegan dankemon al Putin, ne al la novkuloj.

  • -

Jen do miaj komentoj, kara kamarado. Mi finfine devas peti vian indulgon, ankaŭ tiun de niaj legantoj, pro tiu iom tro longa teksto. Vi cetere komprenos, ke mi ne povis lasi senresponde, kaj cetere senpublike, vian mesaĝon. Mi dume provis estis kiel eble plej konciza, kio ne ĉiam facilas...

Ĝemil Ksus


[1] Novkulo ("neocons" en la angla) venas de "nov-konservativulo". Ĝi estas la plej venena formo de nov-liberalismo. Vidu "Kiuj estas la veraj novkuloj ?" (http://www.satesperanto.org/KIUJ-ESTAS-LA-VERAJ-NOVKULOJ.html). Tie estas montrata, ke novkulo tute ne estas konservativulo, ĉu nova aŭ ne. Temas envere pri ĝihadisto de la merkato. Ĉi-supre mi povas utiligi la terminon 'okcidentisto', kiu pli proksimiĝas al atlantismo. La okcidentismon oni tamen bone distingu disde la okcidentalismo. Tiu lasta ideologio, de la rusa Petro la Granda ĝisnune (notinde tra la Junaj Turkoj) estas la admiro de periferiuloj al Okcidento kaj ilia volo ĝin imiti. Mia patro, kiam li komencis aktivi en la jardeko 1920, apartenis al tia laika movado de Junaj Alĝerianoj. La novliberaluloj definitive senĉarmigis Okcidenton, kio finfinis la okcidentalisman fascinon. Ago, reago... Post la okcidentalismo venis la nuna forĵeto de Okcidento kun la islamismo. "Ili ne hatas niajn liberecojn. Ili hatas, ke ni perfidis niajn idealojn en iliaj propraj landoj – por nafto" deklaras Robert Kennedy [vd. (http://www.politico.eu/article/why-the-arabs-dont-want-us-in-syria-mideast-conflict-oil-intervention/), franca traduko ĉe (http://www.les-crises.fr/pourquoi-les-arabes-ne-veulent-pas-de-nous-en-syrie-par-robert-f-kennedy-jr/)].

[2] La subtileco de la okcidentisma frazeologio estas ŝatinda. Dum Netanyahu estas ano de la "klasika dekstrularo" (kion mi freŝe aŭdis ĉe ŝtata franca radio), Merkel estas "kristan-demokrato" kaj Erdogan "islamo-konservativulo", se ne paroli pri aliaj "tiranoj". Serĉu la eraron...


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330