Eduard Petiŝka
HERAKLO
La plej fama el ĉiuj grekaj herooj, Heraklo, estis la filo de la senmortema diopatro Zeŭso kaj de la mortema Alkmeno.
Jam kiel infano Heraklo estis pli forta ol plenkreskinta viro. Iam rampis al la lulilo de la malgranda Heraklo du grandaj serpentoj, ili volviĝis ĉirkaŭ la dormantan infanon kaj kunpremis lian gorĝon. Heraklo vekiĝis kun krio, prenis la serpentojn per siaj manetoj kaj sufokis ilin per ununura premo. La tuta mondo interparolis pri tiu miraklo, kiu okazis en Tebo. La blinda kantisto Tirezio antaŭdiris al la knabo heroan vivon plena de laboro kaj fine de la vivo senmortemon.
Heraklo plikreskiĝis. La plej bonaj instruistoj kolektiĝis en Tebo por instrui al la juna heroo la plej gravajn artojn kaj sciencojn.
Li ekzercis sin al luktado, al uzado de armiloj kaj al la veturado sur rapidaj facilaj ĉaroj. Heraklo estis instruiĝema lernanto kaj por kio aliaj bezonis longan tempon, tion li lernis dum malmultaj tagoj. Sed de la plej frua juneco li estis rapide kolera. Iam riproĉis lin la instruisto pri muziko ; jen Heraklo ĵetis la liron al lia kapo per tia forto, ke la oldulo falis morta teren. Heraklo pentis sian agon kaj ploris pri sia instruisto. Sed la pento venis tro malfrue. Lia puno estis, ke li devis iri sur la montajn paŝtejojn.
Tie li paŝtis la gregojn kaj inter la paŝtistoj fariĝis forta junulo.
„Ek do, ni luktu“, li ofte vokis al siaj kunuloj. Sed baldaŭ ne plu estis iu inter ili, kiun li ne estus venkinta.
La rabobestoj fuĝis de li, kvazaŭ ili scius, ke lia sago preteriras la celon neniam.
Tie, kie Heraklo estis, la grego estis sekurigita. En la soleco de la montaj paŝtejoj li havis multe da tempo por pensadi. Li pensis pri sia infaneco, pri la profetaĵo de Tirezio kaj pri la estonteco. Enprofundiĝinte en pensojn kaj la kapon apogate permane, li vidis iutage iri du inojn renkonte al li. La unua, vualita per blanka vesto, proksimiĝis malrapide kaj trankvile. La dua, en pompa vesto ore brodita kaj ornamita per juveloj paŝetis dance turniĝanta kaj ĉirkaŭrigadis. Ŝi kuris antaŭ la unuan kaj tuj alparolis Heraklon : „Heraklo, vi ne scias, kiun vivon vi elektu, ĉu ? Prenu min kiel akompanantinon. Mi konas la plej agrablan vojon. Vi manĝos kaj trinkos tiom, kiom vi volos kaj nur la plej bonajn kaj plej rarajn frandaĵojn. Vi havos nek laboron nek penon kaj ĉiuvespere atendos vin mola lito. Fremdaj homoj laboros por vi kaj vi ĝuos la fruktojn de ilia diligento.“
„Kiu vi estas, ke vi povas promesi ĉion tion ?“ demandis surprizite Heraklo.
„Oni nomas min Volupto“, respondis la ino, „kaj mi havas amikojn en la tuta mondo.“
Jen alpaŝis la blanke vestita al ili kaj parolis : „Nenion, kio estas bona kaj dezirinda, la dioj donas al la homoj sen laboro. Se vi volas rikolti, vi devas unue semi. Se vi volas elstari, vi devas labori pli ol la aliaj kaj rezigni pri tio, kion ili koncedas al si. Se vi elektos min, mi ne promesos facilan vojon al vi. Oni nomas min Virto.“
„Ĉu vi ne hontas oferti al li laboron kaj penon ?“ mokegis Volupto al Virto.
„Se vi sekvos Volupton“, diris Virto al Heraklo, „vi manĝos sen malsato kaj trinkos sen soifo kaj ne scios, kion vi deziru. Vi iros tra la vivo kiel pala ombro kaj postlasos nenion krom eltrinkitajn vinhosojn. Se vi decidiĝos por mi, vi kreos grandajn verkojn.“
La figuroj disfluante malaperis. La heroo ne hezitis eĉ dum momento, kiun vojon li elektu. Li decididiĝis por Virto.
Por Heraklo fariĝis tempo reveni al Tebo. Li ĝojis nun trovi okazon por ŝanĝi siajn bonajn intencojn en agojn.
La malamika minia reĝo tiutempe ĉiujare sendis senditojn al Tebo por preni malkarajn tributojn de la tebanoj. Ilin renkontis Heraklo.
„Ne baru al ni la vojon. Ni estas senditoj kaj iras al Tebo por kunpreni tributojn“, kriis la minianoj al la heroo.
„Mi estas Heraklo kaj forlasis la gregon en la montaro por helpi al la subprematoj. Reiru al via reĝo kaj diru al li, ke Tebo ne plu pagos tributon !“ vokis Heraklo al la senditoj.
„Kial vi staradas ĉi tie ?“ kolere riproĉis la gvidanto de la minianoj siajn militistojn. „Unuopulo ja ne povos reteni nin !“
La batalistoj jetiĝis sur Heraklon, sed tiu deskuis ilin kiel plumojn. Li disrompis iliajn lancojn kaj kaptis la tutan senditaron kaj katenis ilin. Kunligitaj li resendis ilin al ilia reĝo. Poste li iris tute trankvile al Tebo. Antaŭ ol li ĉirkaŭrigardis en la urbo, venis al la reĝo de Tebo rapida heroldo de la minia reĝo. La malamika reĝo postulis de la tebanoj, ke ili transdonu Heraklon por verdikto al li. La timema reĝo de Tebo estus transdoninta Heraklon, se ne rezistus kelkaj junuloj de Tebo al li.
Ili iris al Heraklo kaj diris : „Ni ne volas submetiĝi al la volo de de malamika reĝo. Aliĝu nin kaj gvidu nin kontraŭ la minianoj. Ni batalos laŭ via ekzemplo.“
„Kiel vi volas batali kontraŭ la malamika armeo, se vi ne havas armilojn ?“ obĵetis Heraklo.
En Tebo tiam efekitve ne ekzistis armiloj. La malamikaj minianoj forportis tiam ĉiujn armilojn por esti certaj, ke la urbo ne povos leviĝi kontraŭ ili.
Sed tio ne malentuziasmigis la junulojn.
„Ni batalos per la nudaj manoj“, ili vokis, „ni kolektos ŝtonojn kaj venkos la malamikojn.
„Ni ja havas armilojn“, subite vokis iu el ili. „En la templo de la diino Ateno pendas malnovaj armiloj. Niaj antaŭuloj akiris ilin kiel predon en venkoriĉaj bataloj kaj oferis ilin al la diino !“
Ĉiuj rapide kuris al la templo de Ateno. Kaose rapidege ili deŝiris la malnovajn armilojn de la templomuroj kaj kolektiĝis kun la armiloj ĉemane ĉirkaŭ Heraklo. Tiu kunmarŝis en la montaron, renkonte al la anoncita armeo de la minianoj. Ili lokis sin en pozicio sur pasejo, kie la malamiko ne povis uzi sian superecon. Ili ne atendis dum longa tempo. Baldaŭ anoncis leviĝantaj polvonuboj al la tebaj antaŭpostenuloj la alproksimiĝon de granda armeo. Jam videblis la brilado de la kaskoj kaj aŭdeblis la pumpumado de la ĉaroj. La postenuloj raportis al Heraklo la almarŝon de la minianoj, kaj la heroo starigis sin en la fronto de siaj batalantoj. Kiel roko, kiu tondre falas en valon kaj ĉion ŝiras kun si kaj detruas, kio baras ties vojon, tiel ĵetiĝis la tebanoj sur la malamikon.
La terurigitaj minianoj defendis sin nur malforte. Kaj kiam Heraklo mortigis ankaŭ ties reĝon, ili forĵetis la armilojn kaj fuĝis reen en sian landon. La tebanoj persekutis la malamikojn ĝis ties ĉefurbo kaj detruis ĝin. En aŭro de gloro kaj ŝarĝitaj per riĉa predo, ili revenis al Tebo.
Tuta Grekio parolis pri la venko de Heraklo kaj liaj feliĉaj samlandanoj ne sciis kiel plej dece honori siajn heroojn. Eĉ la olimpaj dioj ĝojis pri la ago de Heraklo, ili donis al li donacojn. Apolono donis sagojn kaj arkon al li, Hefesto sagingon kaj Hermeso glavon. Tiajn pompajn armilojn vidis ankoraŭ neniu.
En Mikeno regis parenco de Heraklo, reĝo Eŭristeo. La malkuraĝa kaj malfortika Eŭristeo enviis la famon de Heraklo kaj volis humiligi lin. Li estis la pli maljuna. Tial li postulis, ke Heraklo kiel la pli juna servu al li. Heraklo kontraŭis al tio kaj demandis la orakolon de Delfo pri konsilo. La orakolo sciigis al li, ke li devos plenumi dek laborojn por la unue naskita Eŭristeo. Poste li estos libera kaj povos forlasi sian parencon.
La orakolo ŝokis Heraklon. Pro aflikteco li perdis preskaŭ la menson kaj ne plu sciis, kion fari. Nur la bonkora tempo, kiu pasas kaj ankaŭ sanigas la vundojn de la herooj, mildigis la doloron de Heraklo. Ĝemante li komencis la vojaĝon al Mikeno.
„Ĉu finfine al la granda Heraklo plaĉas veni al mi ?“ salutis lin mokege Eŭristeo. Li volis diri ankoraŭ plian, sed li prefere silentis. La okuloj de Heraklo ardis kiel flamoj. Kun klinita rigardo la reĝo komisiis la unuan laboron al li. „Unue portu al mi la felon de la leono de Nemeo“, li diris kaj sekvis la forkurantan heroon per la okuloj. Kaj li deziris al li la plej malican.
La leono estis terura rabobesto. Multaj ĉasistoj jam foriris por mortigi ĝin kaj neniu revenis. Heraklo tuj survojiĝis. La homoj, kiujn li survoje renkontis, jam sciis, kion intencas la heroo kaj ili flustris : „Heraklo volas mortigi la leonon de Nemeo. Li estas forta, sed kiu sciu, ĉu li sukcesos ? La leonon de Nemeo ankoraŭ neniu armilo vundis. Li estas nevundebla.“
La heroo ne atentis tion. Silente li migris kun siaj brilantaj olimpaj armiloj en tiujn arbarojn, en kiuj hejmas la timata leono. Per sia glavo li batadis al si vojon tra la densejo ĝis li atingis lokon, kien eĉ ne birdoj kuraĝis flugi, kaj kie regis pli granda kvieto ol en tombejo. Eĉ la susurado de la arboj sonis tie timeme. Tie montriĝis la nigra groto de la leono. Heraklo sidiĝis antaŭ la enirejon kaj atendis. Kiam komenciĝis la vespera krepukso, oni aŭdis en la arbaro krakadon. La leono revenis de la ĉasado kaj frakasis per siaj ungegoj la sekajn branĉojn. Heraklo levis la arkon kaj celis al la arbetaĵo. Aperis grandega leono kaj skuis sian sange priŝprucitan kolhararon. La sago fajfante flugis tra la aero, sed depuŝiĝis de la felo de la leono kiel de roko. La heroo celis plian fojon. Sed ankaŭ la dua sago ne trapenetris la felon de la nevundebla bestaĉo. Kiam li ekprenis la trian sagon, la leono turnis lante la kapon kaj ekvidis la pafinton. Li kliniĝis por eksalti. Heraklo evitis flanken, kaj kiam la leono antaŭ li surteriĝis, li batis sian klabon per sia tuta forto sur la kapon de la besto. Obtuzigite ŝanceliĝis la leono. Heraklo saltis al li kaj ĉirkaŭprenis la gorĝon de la besto per siaj manoj kaj sufokis ĝin. Li detiris de la morta leono la felon, surmetis ties kapon kiel kaskon kaj ĵetis la antaŭajn piedegojn sur siajn ŝultrojn kaj kaŝis sin en la felo.
Kiam li paŝis en la leona felo en la palacon de Mikeno, falis de Eŭristeo la trinkpokalo pro teruriĝo elmane.
„La leono, la leono !“ li kriis kaj fuĝis rapidege el la halo kvazaŭ starus antaŭ li la vivanta leono de Nemeo. „Fermu la halopordojn“, li kriis al la servistoj, „tie ĝi staras kaj malfermegas la faŭkon !“ Li stumblis sur la ŝtuparo malsupren en la kelon, li kaŝiĝis en barelo kaj fermis super si la kovrilon. Daŭris longan tempon ĝis li fidis al la servistoj, ke la leono efektive estas morta, kaj ke Heraklo alportis nur la felon de ĝi. Nur tiam li ekkuraĝiĝis, levis la kovrilon kaj montris al la servistoj sian palan terurigitan vizaĝon. Li grimpis el la barelo kaj ordonis : „Heraklo ne plu havu la permeson iri en la kastelon. Mi sendos al li miajn komisiojn pere de servisto.“
Heraklo ridis elkore pri la timo de la reĝo kaj retenis la leonan felon, ĝi protektis lin dum lia tuta vivo kiel la plej firma kiraso.
Ankoraŭ li ne ripozis de la ekskurso, jen jam alvenis la heroldo de la reĝo kaj deklaris : „La reĝo ordonas al vi, Heraklo, mortigi la hidron, kiu dezertigas la regionon ĉirkaŭ la urbo Lerno.“
Al Heraklo ne restis io alia krom survojiĝi. La hidro estis terura drako, serpento kun naŭ kapoj, el kiuj la meza estis nemortema. Ne malproksime de Lerno la heroo renkontis junan paŝtiston.
„He, amiko“, li vokis al la paŝtisto, „montru al mi la vojon al la hidro. Mi volas mortigi ĝin.“
„Mi ne konsilus tion al vi“, vokis la paŝtisto, „la hidro sufokis mian tutan ŝafgregon kaj mian fraton ĝi tiris en marĉon. Ĝin povus venki nur Heraklo.“
„Mi estas Heraklo“, respondis la heroo, „kaj mi mortigos la drakon.“
Eksciinte, ke la migranto estas Heraklo, vekiĝis ankaŭ en la paŝtisto la kuraĝo, kaj li kondukis la heroon al la rando de la marĉo, en kiu la hidro havis sian kavernon. Heraklo pafis brulantajn sagojn en la kavernon tiom longe, ĝis la monstro montriĝis en la taga lumo. Kun snufado kaj siblado ĝi elrampis, kaj ĝiaj naŭ supren etenditaj koloj ŝanceliĝis super la marĉo.
La heroo svingis sian glavon kaj komencis detranĉi unu kapon post la alia de la hidro. Ĝi estis vana laboro. Por ĉiu detranĉita kapo tuj postkreskis du novaj. Grandega mara kancero alrampis kaj helpis la hidron. Ĝi enfermis la brakojn de Heraklo. La heroo frakasis la kanceron per la klabo kaj vokis la paŝtiston, ke li alportu brulantajn lignerojn al li. La kuraĝa paŝtisto alportis branĉojn, ekbruligis kaj transdonis ilin al la batalanta Heraklo. Tiu detranĉadis la kapojn de la hidro kaj tuŝadis per la flamo la vundojn. Sur la bruligita loko ne plu kreskis kapo. Tiel li sukcesis neniigi ĉiujn naŭ kapojn. La nemorteman kapon li enfosis kaj rulis ŝtonon sur ĝin. La tuta marĉo plenigis sin per la nigra venena sango de la hidro. Heraklo trempis siajn sagojn en la sangon. Kiu poste estis trafita de tia sago estis tuj morta.
Tiam Heraklo adiaŭis sin de la paŝtisto kaj revenis al Mikeno. Li sciigis al Eŭristeo, ke li plenumis sian taskon. Sed Eŭristeo jam sciis tion. La sciigo pri la ago de Heraklo jam disvastiĝis en la tuta Grekio.
Amarigite pripensis la reĝo, kiun taskon li ankoraŭ povus meti al Heraklo.
Li sendis Heraklon en la montaron kun la komisio, ke li havigu al li la apron, kiu dezertigadis la kampojn de la kamparanoj en la valo. Kaj Heraklo portis la vivantan apron sur la dorso al Mikeno. La reĝo eksendis lin al la cervino de la diino Artemiso. Kaj Heraklo kondukis la belegan beston kun la ora kornaro al la reĝa palaco. La reĝo komisiis Heraklon forpeli la stimfalajn birdojn el Grekio. Tiuj havis ferajn ungegojn kaj bekojn kaj povis pafi siajn ŝtale durajn plumojn kiel sagojn. Sed Heraklo forpelis la stimfalajn birdojn el Grekio.
„Mi metas al Heraklo tro facilajn taskojn“, diris la reĝo al si mem. „Iujn bestojn mortigi aŭ kapti, tio estas ebla, eĉ se ili estas miraklaj bestoj. Mi devas elpensi taskon, kiu ne estas plenumebla kaj kiu ridindigos Heraklon.“
Li sendis la serviston al Heraklo kun la sekva komisio : „Iru al la reĝo Aŭgio kaj purigu dum ununura tago liajn stalojn.“
Aŭgio havis trimilkapan brutaron kaj kiam li aŭdis, kial Heraklo venis al li, li ridis.
„Se vi plenumos la taskon dum unu tago purigi la stalon, mi volonte donos al vi tricent bestojn el mia grego“, li diris al la heroo. Li opiniis, ke Heraklo neniel povos plenumi tiun taskon.
Heraklo ne hezitis kaj iris tuj por rigardi la gregon de la reĝo. Aŭgio tenis sian brutaron enfermitan malantaŭ granda muro kaj ne purigis siajn grandegajn stalojn jam dum jaroj. La heroo atente rigardis ĉion kaj pelis la bovojn el la staloj. Poste li ŝiris planken parton de la muroj kaj kondukis akvon el du proksimaj riveroj en la stalojn. La malpuran fluon li elkondukis tra la pordego kaj rekondukis ĝin en la originajn riverujojn. Tiel li purigis la stalojn sen uzi iun ilaron aŭ eĉ nur malpurigi sin.
Reĝo Aŭgio ne fidis al siaj okuloj, kiam li vidis vespere la purajn stalojn. Sed li rifuzis al Heraklo la promesitan donacon.
Eŭristeo estis konvinkita, ke Heraklo ĉifoje ne plenumos la komisiitan laboron. Sed Heraklo staris antaŭ la palaco de Mikeno kun plenumita komisio kaj atendis novan.
La konfuzita reĝo Eŭristeo ne havis alian ideon ol sendi Heraklon al Kreto, por ke li konduku la sovaĝan taŭron al li. La heroo kondukis ankaŭ la sovaĝan taŭron al Mikeno. Eŭristeo elsendis lin por la furiozaj ĉevalinoj de Diomedo, kiuj nutris sin de la viando de homoj. Kaj kiam Heraklo revenis ankaŭ kun ili vivanta kaj sana, ĝemis Eŭristeo. Li ne plu havis ideon pri nova tasko. Jen ĉirkaŭbrakis lin filino kaj diris : „Vi elsendas Heraklon ĉiam nur pro bestaĉoj. Elsendu lin foje por io bela ! Kiel volonte mi havus la zonon de la amazona reĝino ! Ĝi estas laŭdire pli belega ol la plej multekostaj zonoj, kiujn oni faras ĉe ni en Mikeno. Heraklo transdonu ĝin al mi. Kaj tio estas tre malfacila tasko.“ La reĝo ĝojis pri tiu konsilo kaj ordonis al Heraklo, ke li iru al la amazonoj por preni la valorplenan zonon.
La amazonoj estis tribo de militistinoj. La novnaskitajn knabojn ili elmetis kaj plenkreskigis nur la knabinojn. Ili ne lernis teksi kaj kuiri, sed rajdi kaj skermi. Heraklo divenis, ke la batalo kontraŭ ili ne estos facila.
Eŭristeo ankaŭĉifoje deziris la pereon al Heraklo. Sed la reĝina filino elkore deziris, ke Heraklo revenu kun la zono. Ŝi bonŝancis. Post malfacilaj bataloj Heraklo fariĝis la posedanto de la valorplena zono kaj portis ĝin al la reĝo Eŭristeo.
„Nun ankoraŭ restas nur la deka tasko“, lamentis la reĝo kaj decidis forsendi Heraklon kiel eble plej malproksimen. „Li konduku la gregon de la giganto Geriono al mi“, li ekpensis. „Geriono havas tri korpojn, ses brakojn kaj ses gambojn kaj lia grego estas gardata de sovaĝa dukapa hundo.“ Li alvokis sian heroldon kaj sciigis al Heraklo sian ordonon.
La lando, en kiu paŝtis sin la grego de Geriono, troviĝis malproksime okcidente. Heraklo devis veturi trans maron kaj trairi dezerton. Post longa vojaĝo li alvenis en Afriko. Tie vivis la giganto Anteo, filo de patrino Tero. Kiam li ekvidis Heraklon li iris renkonte al li.
„Haltu, migranto“, vokis Anteo al la heroo. „Mi permesas al neniu preteriri min en la direkto de okcidento, se tiu ne luktis kontraŭ mi.“
Heraklo vidis, ke li ne povas eviti la giganton. Li do akceptis la luktadon. Ambaŭ, la giganto kaj la heroo, provis surdorsigi la alian. La tero sub iliaj piedoj tondris, ili spirkraĉis kaj iliaj fruntoj trembrilis pro ŝvito, sed neniu el ili venkis. Ĉiufoje, kiam Heraklo sukcesis surterigi Anteon, la giganto gajnis novajn fortojn kaj lude facile deskuis la heroon. Tio okazis, ĉar patrino Tero enfluigis novan forton al sia filo. Heraklo ekkonis, ke tiom longe, kiom la giganto tuŝas la teron, li estas nevenkebla. Tial li kaptis Anteon ĉe la koksoj kaj levis lin supren kaj sufokis lin en la aero.
Post la venko de la lukto tramigris Heraklo la elsekigitan afrikan kontinenton kaj atingis la bordon ĉe markolo, kiun ni nomas nun la Gibraltara markolo. Ĉe ambaŭ flankoj de la markolo li starigis memore al sia vojaĝo du gigantajn ŝtonkolonojn. La malnovaj grekoj nomis ilin la kolonoj de Heraklo. En tiu regiono la suno ardis neelteneble, ĝi brulvundis la haŭton, kaj antaŭ Heraklo estis ankoraŭ longa vojo. Jen la sunodio Helios ekkompatis la turmentatan heroon. Li pruntedonis al li sian ŝipeton, en kiu li ĉiunokte veturis de okcidento al oriento por poste denove grimpi en la sunoĉaron kaj veturi kun la nova tago supren en la ĉielon. En la ŝipeto Heraklo rapide atingis la landon de la giganto Geriono.
Apenaŭ li paŝis sur la teron, ĵetiĝis kun kolera bojado la dukapa hundo de Geriono sur lin. Heraklo mortbatis ĝin per sia klabo kaj kunpelis la gregon distritan sur la herbejoj. Poste li pelis la gregon tien, kie leviĝas la suno, ĉar tie ie troviĝas Greklando. La bovoj ne volis forlasi la sukajn herbejojn. Ili haltis kaj malĝoje muĝis.
Geriono aŭdis la muĝadon kaj proksimiĝis kiel la ŝtormo sur siaj ses gamboj. Je ĉiu el siaj ses manoj li tenis armilon. Minacante li svingis lancojn kaj glavojn kaj aspektis kiel tuta militistaro. Heraklo streĉis sian arkon kaj pafis sagon al la giganto. La trafita giganto kuris ankoraŭ iom da distanco antaŭ ol li sinkis teren. La veneno de la hidro, per kiu Heraklo priŝmiris la sagojn, komencis efiki. Per ununura sago Heraklo mortigis la potencan giganton.
Tial iuvespere eksonis antaŭ la reĝopalaco de Mikeno la muĝado de grandega bovogrego. Heraklo paŝis antaŭ Eŭristeon : „Reĝo, mi pelis la gregon de Geriono antaŭ vin. Per tio mi plenumis mian dekan taskon. Maldungu min el viaj servoj !“
Sed la ruza Eŭristeo jam tenis preta elturniĝon : „Mi ankoraŭ ne povas maldungi vin“, li diris, „vi ĝis nun nur ok taskojn plenumis laŭorde. Du taskojn mi ne povas agnoski. Nu, ĉu vi sole mortigis la drakon de Lerno ? Paŝtisto helpis al vi. Kaj por la purigo de la staloj de Aŭgio vi postulis pagon.“
„Sed la reĝo ne donis al mi la promesitajn bovojn“, obĵetis Heraklo.
„Se li estus doninta ilin al vi, vi estus preninta ilin“, diris Eŭristeo, tial mi ne povas akcepti la purigadon de la staloj.“
„Faru, kiel plaĉas al vi“, ĉagrenigite respondis Heraklo.„Mi plenumis dek taskojn“, mi ankaŭ plenumos dekdu.“
Sed Eŭristeo pensis : „Atendu nur, Heraklo, nun mi fine havas por vi taskon, al kiu ĉio tio, kion vi plenumis ĝis nun, estas tute senvalora. Mi volas elsendi vin por la oraj pomoj el la ĝardeno de la Hesperidinoj.“
Aŭdante, kion la reĝo postulas de li, Heraklo fariĝis kolera : „Kiel mi portu la orajn pomojn de la Hesperidinoj al vi, kvankam neniu homo scias, kie troviĝas ilia ĝardeno.“
„Tial estas tasko, kiu indas al viro nomata Heraklo“, diris la reĝo kun rideto, sed sen rigardi en la okulojn de la heroo.
Heraklo forlasis la palacon, iris en la mondon kaj demandis ĉie pri la vojo al la Hesperidinoj.
Neniu havis konsilon por li. Dum li serĉis, li eĉ ankoraŭ pliigis sian famon. Kie ajn malica giganto aŭ sovaĝa besto turmentis la homojn, Heraklo pretis helpi. Lia klabo, lia glavo kaj liaj venenaj sagoj estis neniam sen laboro. Tiel li venis en sia migrado ankaŭ al la Kaŭkaza montaro. Obtuze eksonis en la montoj la ĝemado de la katenita Prometeo. La heroo sekvis la voĉon. Ĵus la aglo, kiu turmentadis Prometeon, komencis forflugi. Heraklo streĉis la arkon kaj mortigis la aglon per bone celita sago.
Rapide li grimpis sur la rokon, disbatis la katenojn de Prometeo kaj liberigis lin. Dankeme Prometeo ĉirkaŭbrakis sian savanton, dankis al li kaj demandis kiel li povas rekompenci lin. Heraklo raportis al Prometeo pri sia vana vagado pro la oraj pomoj kaj Prometeo sciis konsilon.
„Vi devas tramigri Afrikon ĝis vi atingos la giganton Atlaso“, li diris. Petu lin, ke li prenu la orajn pomojn por vi. Ne provu tion mem. La ĝardeno estas gardata de kvar nimfoj, de la Hesperidinoj kaj de la terura centkapa drako Ladono. La drako neniam dormas kaj ĉiu el ties kapoj graŭlas kaj siblas per alia voĉo. Sed la giganto Atlaso certe subigos ĝin.“
Heraklo ĝojis pri la konsilo de Prometeo. La vojon al Afriko li jam konis. Sub la ardanta afrika suno li rapidis al la giganto Atlaso. Li prenis eĉ ne la tempon al si serĉi tranoktejon kaj dormis sub libera ĉielo. Denove dormante iam, kovrita nur per sia leona felo, li sentis subite facilan jukadon sur la brakoj kaj survizaĝe.
Malferminte la okulojn, li vidis svarmon de pigmeoj. Kelkaj alportis ŝnuregojn kaj provis kateni la heroon, aliaj formiĝis kiel armeo por ataki lin. Ili rampis trans la bruston de Heraklo, pripalpis lian vizaĝon kaj tiris sin supren per lia hararo. La heroo ne povis ne ridi, vidante la seriozajn penojn de la etaj pigmeoj. Li laŭte ridis elkore kaj la nanoj falis de li kiel skuitaj de tertremo, Heraklo metis kelkajn nanojn en sian leonan felon kaj prenis ilin kun si.
„Vin mi kunprenos al Grekio“, li diris ridante kaj ĵetis la leonan felon kun la nanoj transŝultren.
Poste li migris al la lando de la Hesperidinoj, ĝis li renkontis la giganton Atlaso. Tiun la dioj ŝarĝis per malfacila laboro. Li devis apogi la ĉielan volbaĵon por ke ĝi ne falu surteren. La monstre granda giganto jam de malproksime videblis.
„Kion vi serĉas ĉi tie ?“ riproĉe grumblis la giganto al Heraklo.
„Reĝo Eŭristeo elsendis min por la oraj pomoj de la Hesperidinoj“, diris Heraklo, „tial mi venas al vi kun la peto, ĉu vi povas alporti ilin por mi.“
„Mi volonte volas preni ilin por vi“, respondis la giganto, „sed vi vidas, ke mi apogas la ĉielon. Mi ne povas forlasi mian lokon.“
„Mi portos intertempe la ĉielan volbaĵon anstataŭ vi“, ofertis Heraklo kaj prenis la ĉielon sur siajn potencajn ŝultrojn.
Atlaso endormigis la drakon en la ĝardeno de la Hesperidinoj, li mortbatis lin kaj revenis kun tri oraj pomoj al Heraklo. Li staris antaŭ la heroo, vidis kiel li kliniĝis sub la ŝarĝo de la ĉielo kaj ne emis repreni la ŝarĝon sur la proprajn ŝultrojn.
„Heraklo, mi trovis plaĉon je la libero“, diris Atlaso, „kaj vere ne sentas la emon porti la firmamenton plu.“
„Bone“, respondis Heraklo ruze, „sed permesu al mi almenaŭ meti ion sub mian kapon. Mi timas, ke la ŝarĝo povus dispremi mian kranion.“
Atlaso ne ekkonis la ruzaĵon kaj prenis la ĉielon sur siajn ŝultrojn, por ke Heraklo povu serĉi herbojn kaj muskojn kiel subaĵon.
Liberiĝinte de ŝarĝo, la heroo tuj prenis la orajn pomojn kaj forkuris tiom rapide, kiom li povis.
Reĝo Eŭristeo jam delonge supozis, ke Heraklo survoje perdis sian vivon. Kaj subite, post tiom da jaroj, staris la heroo sana kaj vivanta antaŭ li. Li transdonis al li la orajn pomojn de la Hesperdinoj kaj skuis el la leonfelo la pigmeojn. La reĝo miregis.
Eŭristeo konservigis la orajn pomojn en la templo de diino Atena. Sed la diino redonis ilin en la ĝardenon de la Hesperidinoj, tiel, kiel la dia leĝo postulas tion.
Al la reĝo pli kaj pli konsciiĝis, ke li ne humiligis la heroon per la laboroj, sed helpis al li fariĝi nemezureble fama. La popolo rigardis Heraklon kiel sian protektanton kaj savanton. Ne estis lando, kies loĝantoj ne havis kaŭzon esti dankemaj pro iu heroa ago de Heraklo. Jam la mencio de lia nomo vekis kuraĝon kaj entuziasmon en la koroj de la ceteraj grekoj.
„Reĝo“, diris Heraklo al Eŭristeo, „mi atendas vian lastan taskon.“
„Iru –“, pripensis la reĝo, „en la submondon kaj konduku la inferan hundon Cerbero al mi !“
La trikapa hundo Cerbero gardis la enirejon en la regnon de la mortuloj. Li enlasis la ombrojn de la mortintoj, sed neniun reen sur la teron. Eŭristeo tre ĝojis pri sia ideo. Tian danĝeran taskon li ankoraŭ ne komisiis al Heraklo
Heraklo survojiĝis en la direkto de okcidento, kaj la deziro liberigi sin el la servoj de la reĝo pelis lin rapidi. En la okcidento sub nigraj rokoj kaŝiĝis la kaverno, kiu kondukis en la submondon.
Hadeso, la reganto de la mortula regno mem, baris la vojon al Heraklo.
„Haltu, Heraklo !“ li vokis. „Kial vi volas grimpi malsupren al la ombroj ? Vi vivas kaj ne apartenas en la regnon de la mortuloj.“
„Mi venis pro ordono de reĝo Eŭristeo“, diris Heraklo. „Li donis al mi la lastan taskon. Mi konduku Cerberon, la gardohundon de la submondo al Mikeno. Se mi sukcesos, la reĝo maldungos min kiel servanton kaj mi estos libera.“
„Cerberon vi volas forkonduki, ĉu ?“ miris Hadeso. „Se vi kuraĝas pri tio, prenu ĝin al vi, sed nur kun unu kondiĉo : „Vi devos subigi ĝin sen armiloj.“
Heraklo konsentis. Cerbero salutis lin per kolera bojado, kaj el liaj tri fajraj okulparoj fulmis flamoj. Sovaĝe li ĵetiĝis sur Heraklon. La heroo disetendis la gambojn kaj ĉirkaŭpremis la monstron per pugnigitaj manoj. Cerbero baraktadis kaj provis enspiri freŝan aeron, sed Heraklo ne cedis ĝis kiam la infera hundo estis malsovaĝigita. La kvietigitan hundon li kondukis al la tera surfaco. Je la unua fojo Cerbero ekvidis la tagan lumon. Pro timo gutis venena ŝaŭmo el ĝia buŝo. Kaj tien, kien la ŝaŭmo falis, kreskis venenaj fiherboj.
La homoj de Mikeno fuĝis de Heraklo, kiam li alvenis kun la monstro el la submondo. Eŭristeo aŭdis la bruon antaŭ la palaco kaj paŝis scivole antaŭ la pordegon. Ĉe la ekvidado de la trikapa hundo li rigidiĝis terurigite kaj tremis je la tuta korpo. Li rekuris en la palacon, fermbatis la pordegon kaj firme riglis ĝin. Malantaŭ la pordo li kriis al Heraklo, ke li konduku la hundon tien, de kie li forkondukis lin. Kaj Heraklo ne plu montru sin ĉe li.
Kontente Heraklo forlasis Mikenon, rekondukis la hundon en la submondon kaj estis libera. Lia servado estis finita. Sed ne finiĝis lia maltrankvila vivo plena de aventuroj. Nenie li setlis. Li migris tra la mondo kaj tien, kie plaĉis al li kaj kien oni vokis lin, por ke li helpu per sia forto kaj sia menso.
En sia vagado li venis al burgo de potenca reĝo, kiu havis belan filinon kun la nomo Iolo. La reĝo ĵus aranĝis faman vetbatalon pri la arkpafado. La venkonto de la konkurso ricevu la belan Iolon kiel edzinon. Ankaŭ Heraklo anonciĝis por la konkurso kaj provis bonŝanci kun la ceteraj kandidatoj. Inter la edziĝemuloj estis spertaj arkpafistoj, kaj la plej bonaj estis la reĝo mem kaj ties filoj. Jam ŝajnis, ke la reĝo venkos kaj ke la edziĝemuloj devos foriĝi sensukcese. Jen Heraklo kun sia fama arko antaŭenpaŝis. Ĉiuj silentiĝis kaj observis atente la heroon. Estis kvazaŭ la celo altirus la sagojn de Heraklo. Li eĉ ne unufoje maltrafis la celon kaj la ĉagrenigita reĝo devis deklari lin venkinto. Sed sian filinon li ne volis doni al li. Li trovis unu elturniĝon post alia kaj ĉiam denove transŝovis la geedziĝon, ĝis Heraklo plena de kolero forlasis la reĝan burgon.
Amarigite pri la maljusteco, kiun li spertis, li decidis viziti sian amikon reĝo Admeto. Li trovis la urbon de Admeto en profunda funebro. Despere kaj silente la reĝo akceptis la heroon kaj kondukis lin al la mortintoportilo, sur kiu kuŝis morta la reĝino Alkesto. Ŝi estis tute vualita en blankajn vestojn. Nur ŝia vizaĝo estis freŝa kaj ĉarma kiel dum ŝia vivo.
„Al la solenaĵo pri mortinto vi venis, amiko mia“, diris Admeto kaj liaj okuloj pleniĝis de larmoj.
„Mi grave malsaniĝis“, komencis paroli la malfeliĉa reĝo per tremanta voĉo, „kaj la morto jam cirklis ĉirkaŭ la palacon por forkonduki min en la submondon. Sed dio Apolono, mia protektanto, petis la sortodiinon, ankoraŭ ne fortranĉi mian vivofadenon, se ŝi trovos iun, kiu libervole mortos anstataŭ mi. Mia kompatinda edzino, mia bela Alkesto, eksciis tion kaj oferis por mi sian vivon. Ŝi volis savi mian vivon kaj donacis al mi tiel duoblan morton : ŝian kaj mian. De ŝia morto mi vagas tra la palaco kiel ombro kaj nutradas min nur per miaj larmoj.“
Heraklo estis profunde tuŝita. Mallaŭte li foriris. Okupite de doloro la reĝo eĉ ne rimarkis, ke Heraklo estis foririnta. La heroo prenis la plej bonan ĉaron kaj la plej rapidajn ĉevalojn kaj rapidis kiel la vento al la kaverno, kiu kondukas al la submondo. La vojon li jam konis bone.
Cerbero timplene hurletis, retiris la voston kaj retroevitis de la heroo. Heraklo sturmis en la mortulan regnon, la tero tondris sub liaj paŝoj, kaj en la rokoj montriĝis fendetoj. Hadeso ekteruriĝis pri la nekutima bruo en sia kvieta regno kaj iris renkonte al Heraklo.
„Reĝo de la mortintoj“, parolis Heraklo al la mastro de la submondo, „la animo de la ĉarma Alkesto venis libervole en vian regnon por savi sian edzon. Permesu al ŝi reiri en sian korpon.“
Tute afliktite Hadeso observis la fendetojn en la rokoj kaj rigardis observe la laŭtan enpenetrinton. Li pensadis dum certa tempo kaj fine konkludis, ke estas pli bone resendi la animon de la reĝino Alkesto antaŭ ol la forta Heraklo ŝiros teren la murojn de la submondo.
„Mi volas resendi la animon de la reĝino en ŝian korpon“, li diris malvoleme, „sed vi tuj forlasu mian regnon kaj promesu ne reveni al mi.“
Heraklo promesis tion volonte kaj reiriis el la submondo al la suno. Li grimpis sur sian ĉaron kaj veturigis ĝin rapide al la palaco.
Dume la ploranta Admeto rimarkis, kiel la vangoj de la reĝino fariĝis rozkoloraj. La spiro komencis movi ŝian bruston, ŝiaj okulharoj tremis kaj Alkesto malfermis la okulojn. Ŝi ridetis al sia edzo. Admeto frotis siajn okulojn, li pensis, ke bona dio ekkompatis lin pro lia korpremiteco kaj sendis dolĉan revon al li.
Des pli terura estos la revekiĝo. Jen Alkesto komencis paroli kaj la reĝo ekkonis, ke tio, kion li imagis revo, estas reala. Ŝi rakontis, kiu donis la vivon al ŝi, kaj nur nun rimarkis Admeto, ke Heraklo estis for.
La feliĉaj geedzoj salutis Heraklon kiel sian plej grandan bonfartiganton. Honore al li la reĝo aranĝis grandan feston. Ĉiuj urbanoj jubilis, ridis kaj kantis. Post sep tagoj la eterne maltrankvila heroo adiaŭis de la gastafabla Admeto kaj la fidela Alkesto kaj turnis la dorson al la burgo kaj la urbo. Survoje atingis lin la frato de la bela Iolo, pri kies favoro li antaŭ ne longe batalis per sia arko.
„Heraklo, ne koleriĝu al mi“, li diris al la heroo, „sed vi devos liberigi vin de aĉa suspekto. Post kiam vi forlasis la burgon de mia patro, mankis en la reĝaj staloj ĉevaloj kaj muloj, kaj la patro supozas, ke prenis vi ilin. Venu, helpu al mi trovi la ŝtelinton, kaj tiel pruvu vian senkulpon.“
La maljusta kulpigo vekis la subitan koleron de Heraklo. Pro sia kolero li kaptis la reĝan filon je la zono kaj ĵetis lin en abismon kaj la malfeliĉa heroldo rompis la nukon al si.
La koleremo de Heraklo ĉagrenis lian patron Zeŭso. Li donis al li la forton por helpi kaj ne por murdi pro koleremo. Li punis la heroon per aĉa febro. La forta Heraklo fariĝis subite malforta kiel rompiĝema oldulo. La febro forbruligis ĉiujn liajn fortojn. Turmentite de la malsano li pridemandis la orakolon de Delfo. Tiu konsilis al li : „Vendigu vin por tri jaroj en sklavecon, tiel vi povos repacigi la diojn.“
La afliktita Heraklo kun kelkaj amikoj iris sur ŝipo veturonta al Azio. Kaj tie liaj amikoj vendis lin kiel sklavon. La forta belstatura heroo baldaŭ trovis elstaran aĉetanton. La reĝino Omfalo aĉetis lin. Heraklo fariĝis sana kaj ne restis senaga. Li helpis al la reĝino liberigi ŝian landon de rabistoj kaj li kondutis tiel kuraĝe, ke la reĝino miris pri li. Kiam ŝi eksciis, ke la sklavo estas la fama Heraklo, ŝi donacis la liberon al li kaj havigis al li ĉiujn oportunaĵojn en sia palaco. En la luksa vivo li iom post iom komencis forgesadi sian heroecon. Lia vira kuraĝo iĝis ineca, li surmetis inajn vestojn kaj klabo kaj arko restis neŭzitaj en angulo. Sed la tri jaroj rekomenditaj de la orakolo pasis kaj Heraklo retrovis sin mem. Li rememoris pri siaj heroaj agoj kaj turnis la dorson a la reĝino kaj la dolĉa neniofarado.
Ankoraŭ plian fojon li volis edzinigi reĝan filinon. Ĉifoje li trovis plaĉon je la bela Dejanero. Li ne estis la ununura edziĝemulo. Ankaŭ la rivera dio Aĥeloo, kiu povis transŝanĝi sian figuron, volis edzinigi Dejaneron. Li venis al ŝia patro kaj kiel taŭro kaj kiel bunta drako kaj fine kiel taŭrokapa homo. Dejanero teruriĝis pro li kaj ploris timeme, ĉar li forkondukos ŝin. Heraklo alvenis dum la ĝusta tempo. Forta kaj granda kiel li estis, kun la ondanta leonfelo transŝultre, li tuj plaĉis al Dejanero kaj ŝi deziris sopire, ke fariĝos li ŝia edzo. Sed la reĝo ne kuraĝis rifuzi iun el la potencaj kandidatoj kaj tial proponis, ke Heraklo kaj Aĥeloo batalu pri lia filino.
Ambaŭ kandidatoj akceptis la proponon kaj ĵetiĝis en la batalon. Heraklo pafis unu sagon post la alia, kaj kiam tio montriĝis tute senutila, li prenis la klabon kaj batadis la nesenteman Aĥeloon tiel, ke la tuta palaco resonis de la batoj. La rivera dio denove persekutis Heraklon kaj provis surpiki Heraklon per siaj taŭrokornoj. Heraklo prefere forĵetis la klabon, kaptis Aĥeloon ĉe la koksoj kaj komencis lukti kun li. Ili batalis bruste ĉebruste, je iliaj tempioj ŝvelis la vejnoj, sed ili ne cedis. Malvaste kunkroĉiĝinte ili renversiĝis teren. Kaj tie Heraklo sukcesis suriĝi Aĥeloon. Li premis la dion teren. Aĥeloo ŝanĝiĝis en glitan serpenton kaj provis forgliti. Sed la heroo firmtenis lin per firma mano kaj dispremus lin, se Aĥeloo subite ne estus reŝanĝinta en taŭron. La taŭro klinis la kapon kaj komencis furiozan atakon. Heraklo kaptis la taŭron je unu korno kaj ĵetis lin tiel krude teren, ke korno derompiĝis. Nun Aĥeloo agnoskis sian malvenkon kaj malaperis el la palaco.
Oni aranĝis grandiozan feston. Heraklo edzinigis Dejaneron kaj por longa tempo li trovis pacon. Ŝi naskis filon al li, Hilon. Kaj Dejanero supozis, ke nenio plu povos endanĝerigi ŝian feliĉon. Sed en Heraklo nur dormetis la malnova maltrankvilo, ĝi vekiĝis de tempo al tempo, kaj ĉiufoje pli forte. Li ne povis elteni vivi sur unu loko. Jen li rememoris, ke li almenaŭ povus viziti longtempan amikon. Por tiu vizito akompanis lin lia edzino. Survoje ili venis al larĝa rivero, trans kiu kentaŭro portadis la vojaĝantojn. Ekzistis bonaj kaj saĝaj kentaŭroj, tia instruis Jazonon, sed ekzistis ankaŭ fiaj kaj malicpensaj. Malica kentaŭro estis ankaŭ tiu, kiu portadis la vojaĝantonjn trans la riveron. Heraklo ne bezonis helpon. Li grimpis mem en la riveron, al la kentaŭro li konfidis nur sian edzinon, por ke li portu ŝin al la alia bordo. La kentaŭro portis la belan Dejaneron trans la riveron kaj ŝi ekplaĉegis al li. Li rapidis kaj kiam li vidis, ke Heraklo postrestis, li decidis rabi ŝin.
Heraklo tuj ekkonis la perfidon kaj postpafis al la fuĝanta kentaŭro iun el siaj venenaj sagoj. Spite al la granda distanco li trafis lin kaj la kentaŭro renversiĝis. El lia brusto fluegis sango. Mortante li diris kun malfortiĝanta voĉo al Dejanero : „Volonte mi volas doni al vi, bela Dejanero, ankoraŭ donacon, por pruvi al vi, ke mi ne estas tiom malbona, kiom Heraklo pensas. Verŝu iom de la sango, kiu fluas el mia vundo, en ujon. Se Heraklo iam ajn intencos forgesi aŭ forlasi vin, kolorigu per la sango vestaĵon de li kaj li neniam de vi foriros. Sed diru tion al neniu, alikaze la sorĉo ne efikos.“
La kentaŭro parolis tion kaj mortis. Dejanero fidis al li, kaptis iom de la varma sango kaj kaŝis rapide la ujon, ĉar jam Heraklo proksimiĝis per rapidaj paŝoj. La plua vojaĝo al la amiko de la heroo pasis glate kaj sen aventuroj.
Baldaŭ poste Heraklo komencis militiron kontraŭ la patro de Iolo. Li ne povis pardoni al li la perfidon de ties promeso kaj la riproĉon pri la ŝtelado de la ĉevaloj kaj muloj. Tiel li marŝis kun la armeo antaŭ la reĝan urbon, sieĝis kaj konkeris ĝin. Urbo kaj burgo ekflamiĝis kaj la reĝo en la fumantaj ruinaĵoj trovis la morton. Lian filinon Iolo Heraklo arestis, li sendis ŝin kun la aliaj kaptitoj hejmen al sia edzino.
Senpacience Dejanero atendis en la palaco sciigon. Jen alvenis triumfmarŝe la heroldoj de Heraklo.
„Ni venkis“, sciigis la heroldoj al Dejanero, „la submondo plenigis sin de niaj malamikoj. Jen la unuaj kaptitoj senditaj al vi de Heraklo ; li mem baldaŭ sekvos kun la armeo.“
Dejanero rigardis la kaptitojn kaj haltis antaŭ la ĉarma Iolo. „Kiu ŝi estas ?“ŝi demandis heroldon kaj mangestis al la ploranta ino.
„Tio estas la reĝa filino Iolo“, respondis la heroldo. „Heraklo iam volis edzinigi ŝin. Li venkis tiam en la pafarka konkurso, sed la reĝo rompis sian promeson kaj ne volis eldoni ŝin kiel edzinon de Heraklo.“
Ĉagreno kaj aflikteco okupis Dejaneron. Ŝi timis, ke Heraklo forlasos ŝin, ĉar li de nun havos Iolon en sia domo. Ŝi timis, ke li forgesos ŝin pro la bela fremdlanda reĝa filino. La malĝojigaj pensoj persekutis ŝin ĉe ĉiu paŝo. Dum sia aflikteco ŝi rememoris pri la konsilo de la kentaŭro. Ŝi prenis la ujon kun la sango de la kentaŭro el la kaŝejo kaj iris en la kelon, por ke neniu vidu ŝin. Tie ŝi kolorigis per la sango novan veston ; kiun ŝi kudris por Heraklo. La pompe koloritan veston ŝi donis al servisto, kiu portu ĝin kun saluto de ŝi kiel donacon al la venkinta Heraklo.
Tagoj pasis, sed Heraklo ne revenis. Lia filo Hilo iris renkonte al li por heroldi la plej novajn sciigojn al la senpacienca patrino. Plendante li revenis sen la patro. Plorsingulte li raportis al la patrino, kion li vidis.
Heraklo post la finita batalo oferis al la nemortemaj dioj. Por la festo li surmetis la novan vestaĵon, kiun sendis Dejanero al li. Sed meze de la ofera festo, kiam la fumo de la ofero jam grimpis ĉielen, Heraklo renversiĝis kun kruelaj doloroj. Li kriis kvazaŭ furiozaj rabobestoj karne ŝirus kaj disŝirus lin per la dentoj, kaj lia unua vorto estis la nomo de la edzino : „Dejanero ! La vesto, kiun vi sendis al mi, disbrulas miajn sangon kaj ostojn en la korpo... Portu min rapide sur ŝipon, forkonduku min, por ke mi ne mortu en fremda lando !“
Terurigite aŭdis Dejanero la vortojn de sia filo. Desperigite ŝi kuris en sian ĉambron kaj puŝis glavon en sian bruston. Tro malfrue venis Hilo por helpo. Ŝia animo estis jam survoje en la ombran regnon.
La mortanta Heraklo velis en la hejmlandon kaj portigis sin sur montopinton. Tie la amikoj konstruis brulŝtiparon, la heroo sidiĝis sur ĝi kaj petis ilin, ke ili ekbrulu la ŝtipojn. Sed neniu el la amikoj pretis fari tion. Post longa hezitado Filokteto fine metis brulantan torĉon al la ŝtipoj. La mortanta heroo dankis por tiu servo per la donaco de sia arko kaj per la mortigaj sagoj. Apenaŭ la flamoj leviĝis kiel langoj el la brulŝtupiro, estis senditaj de la ĉielo fajraj fulmoj kaj potenca tondrobato. Densa lumanta nubo sinkis sur la brulŝtiparon kaj portis la heroon supren al la Olimpo. Palas Atena gvidis Heraklon en la ĉielan halon de la dioj.
Tiel plenumiĝis la profetaĵo de la blinda divenisto Tiresio, ke post heroa vivo, plena de laboro, Heraklo fariĝos senmortema.
Kaj ankaŭ surtere la memoro pri li restis nemortebla. Ĉie, kie li helpis al la homoj, kie li protektis kaj liberigis ilin de malbono, kie li batalis por justeco kontraŭ maljusteco, oni pensis pri li kun dankemo kaj honoris lin. De buŝo al buŝo rapidis la legendo pri la kuraĝa Heraklo, ĝi traflugis la jarcentojn ĝis en nian tempon. Kaj ni transdonas ĝin nun al la estonteco.
tradukis Donjo & Cezar
laŭ la ĉeĥa originalo
„Staréřecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
korektis Vladimir Türk