Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Cezar : Preskoboldo (originala poemo)

$
0
0



La diablo (ekz. preskobolda diablo) ekzistas, jen la pruvo: mi fotis lin!


Cezar
Preskoboldo


Homo, skribu senerare,
ne tro hastu fuŝe-fare.
Se vi vian menson uzas,
la koboldo ne plu ruzas.

Por l' fiulo tio endas,
ke vi fuŝskribitan sendas,
tial uzas li fifortojn,
tordas, murdas ofte vortojn.

Homo, skribu do pli lante,
ne sencsene aŭ tro vante.
Se vi ĉiam nur pavvortus,
la Satano vin forportus !

Homoj, se vi iam vidas,
ke la preskoboldo ridas,
skribu tuj al la aŭtoro
pri eraroj sen vervforo !

"Fido per si mem ja bonas,
sed kontrolo eĉ pli spronas."
Lenin verkis, la ruzulo ;
kun rikano ĉe l' postulo.

PS : Kontrolo legas ankaŭ kiel kont-rolo kaj la prezkoboldo estas frato de la preskoboldo. (cez)





Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330