Quantcast
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Donjo & Cezar gratulas al ĉiuj inoj de l' mondo je la Internacia tago de l' inoj 2016 !



Donjo & Cezar gratulas al ĉiuj inoj de l' mondo je la Internacia tago de l' inoj 2016 !

Image may be NSFW.
Clik here to view.
ĉaro, bastkorbo, floroj, spicaĵoj


Cezar
Al ribelulino

Image may be NSFW.
Clik here to view.
Vundita Frida

Mi kovros vin
en fridaj aĉaj tagoj,
en laŭta bru',
en trista flu',
se ni pro grandaj plagoj
ne gajos plu.

Mi helpos vin,
se homoj nin forlasos
ĉe eta vent'
kaj eĉ sen pent',
se la malam' amasos
pro fia sent'.

Mi portos vin,
se ĉiuj vin jam ĉasos,
ho vi, cervin'.
Se ili serĉos vin ;
se monstroj preterpasos,
ni savos nin.

Mi devus eĉ
ne laŭte tion ĵuri
pro via fort'.
De l' rev' ĝis mort'
ne devos ni forkuri,
jen mia vort' !



Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330