Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Cezar : Se ni en taverno sidas... (trinkkanto)

$
0
0
Dionizo



Cezar
Se ni en taverno sidas...


drinkkanto

Se ni en taverno sidas
kaj soifon nian bridas,
nin la tuta mondo ravas,
teraj plagoj ne plu gravas.

Se ni en taverno kantas,
nin demonoj ne plu hantas,
ni la vivon puran festas
kaj hepaton nian testas.

Se ni en taverno mortos,
nin la drinkfratar' forportos,
nia tomb' barelo estos,
vinovero ĝin atestos.

Se l' ĉielo nin akceptos,
kelon novan ni elektos ;
al taverno ni tuj iros
kaj liberon ĉiam spiros.

Estas la tavern' sanktejo,
vino nia sanktoleo,
kaj se kantas la anĝeloj,
iĝas ĉiuj aĉoj beloj.

Estu laŭrokron' la ŝaŭmo
kaj la manifest' de Raŭmo.
Esperantovino gustas,
tio eĉĉiele ĝustas.




Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330