Viroj estas...
Viroj estas kiel vino.
Oni devas piedbati ilin
kaj enfermi ien malhelo,
por ke ili iom maturiĝu tiel,
ke oni ŝatas ilian ĉeeston ĉe la manĝado.
Britney Spears, usona kantistino
La bona je la vintro estas, ke neniuj viroj kun ŝortoj.
Martina Navratilova, usona tenistino.
Vira stulteco plej plezurigas min.
Danke al Dio ĝi estas neelĉerpebla fonto de amuzo.
May Wortley Montagu, britlanda verkistino
Estas du specoj de viroj : unu speco havas monon pro siaj edzinoj, kaj la aliaj havas siajn edzinon pro sia mono.
Elizabet Taylor, angla aktorino
Kiel aspektus la mondo sen viroj ?
Nek estus perforto, nek militoj kaj amaso da dikaj feliĉaj inoj.
Nekonata
Kompreneble oni devas preni la virojn tiaj, kiaj ili estas, sed oni tute ne lasu ilin tiel.
Zsa Zsa Gabor, hungara-usona aktorino
Viroj atingas sian plej grandan efikon ĉe la farado de aferoj, kiuj tute ne devas esti faritaj.
Brooke Shields, usona aktorino
La spirita mezpunkto de loĝkomunumo de viroj estas kesto plena de biero.
Nekonata
La viro taksas sin jam inokonanto, se li faras la eraron je ĉiu ino.
Hillary Clinton, usona politikistino
Viroj estas ja ofte tiom junaj, kiom ili sentas sin, sed neniam tiel elstaraj.
Simone de Beauvoir, franca verkistino
Se viro kuiras por vi kaj la salato entenas pli ol nur tri ingrediencojn, li celas seriozan.
Penelope Cruz, hispana aktorino
Kie estus la potenco de la inoj sen la vanto de la viroj ?
Marie de Ebner-Eŝenbaĥ, aŭstria verkistino
Viroj demandas infanojn, kion ili volas fariĝi pli poste , ĉar ili mem ankoraŭ serĉas ideojn.
Susan Sarandon, usona aktorino
Ne havas sencon kvereli kun viroj ; ili ja tamen ĉiam malpravas.
Zsa Zsa Gabor, aktorino
Viroj havas decidan avantaĝon :
Ni sulkiĝas, fariĝas grasaj kaj kalvaj aŭ blankhararaj,
sed nenion tio ĝenas.
George Clooney, usona aktoro
Viroj estas kiel monŝparujoj : tiuj, en kiuj plej malmulte estas, plej bruas.
Nekonata
Ĉiu viro estas manskripto, kiu unue estas korektenda.
Katarina la Granda, carino
Je Kristnasko oni komprenas plej malmulte, kial viroj necesas.
Donna Leon, usona verkistino
Vanteco de unu viro sufiĉas por dek inoj.
Dunja Rajter, kroata kantistino kaj aktorino
Afero, kiun instruis min la poltiko, estas, ke viroj estas nek mense gvidata nek komprenebla genro.
Margaret Thatcher, britlanda politikistino
Viroj estas tiel simplaj. Oni devas doni nur telefonon kun multaj butonoj al ili, kaj jam ili pensas, ke ili estas gravaj.
Elfriede Jelinek, aŭstra verkistino
tradukis Donjo & Cezar