Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

L' medalo al l' papo

$
0
0

Hontu pro l' medalo al l' papo.

De ĉie voĉoj hue ĥoras,

Ideon nian ne honoras.

Hontu de l' piedoj al l' kapo.

Papo el homaro nur homas.

Multopo agas pli laŭdinde,

Bonkore, malpli soci-blinde.

Papo publike neniomas.

Aborto-malrajton li votas,

Amo libera lin ne muzas,

Aides' lin predi rifuzas,

Nave nur sutanoj erotas.

Ne al lia rigor-edeno,

Nek transa ĉiel', prafabela.

Lin, ĉar l' urbi-orbi babela,

Gratulis pro l' gurdjara beno.

Esperanton bigot-aspekta

Fondumo panegire farbis,

Pseŭdo-moralon fie sarkis

Al okulo movad-ekstera.

Malpace tondras l' mondo pia.

Sensenulo, infan-soldato,

Ĉar premas vin la surogato,

Ne tro kredu je l' bono dia.

Galileo al galaksioj

Tralensis ĉu diaĵo sidus,

Pri l' medala ŝerc' bone ridus,

Tie ne hejmas religioj.

Pentu pro l' medalo al l' papo.

Laŭdiĝis maltolero lia,

Vekiĝas malaprobo nia.

Pentu de l' piedoj al l' kapo.

Christian Rivière

Notoj :

Zamenhofa Fondumo, en 1999, atribuis la Medalon de Toleremo al la papo Johano Paŭlo la IIa, pro la jena merito : "heroldo de ekumenismo, do de toleremo interreligia, ..." (intercitile eltiraĵo de la parolado de So Zaleski­-Zamenhof, prezidanto de la Fondumo, en Florenco okaze de la 91a UK).

Galileo : itala fizikisto, astronomo (1564-1642). Sian tutan vivon, li trovis faktajn okazojn informiĝi pri la eklezia toleremo.


Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330