Quantcast
Channel: SAT - Sennacieca Asocio Tutmonda
Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330

Cezar : Francisko SZILÁGYI kaj Diogeno (originalpoemo de SZILÁGYI + eseo de Cezar)

$
0
0

Diogeno rigardadas pro homo - laŭdire de H.W. Tischbein


Francisko SZILÁGYI
Diogenes


el Dekdu poetoj, paĝoj 101-102

Dum pluva tag', en nokto laca,
En urba strat', sur kota kamp'
Mi vagas solserĉanto paca,
En mia mano tremas lamp'.
La lampo tremas, lum' balbutas,
Jen homon serĉas la solul',
Sed sen respondo. Ŝvito gutas,
La koron maĉas vana brul'.

La koron maĉas vanaj bruloj,
Hirudoj suĉas, rampas gnom',
Vulturoj, ratoj. Mort-ululoj,
Nenie ja respondas hom'.
Kultur' cindriĝas en malamo,
La mondon minas verma bor'
Kaj sure ruĝas flua flamo
En nokta hor'. Kaj besta plor'.

En pluva mond', en nokto laca
Kun seka lang', en lasta ramp'
Mi homon vokas, homo paca.
Ventfajfo. Mortas nun la lamp'.
Malhelo, min rikano mokas,
Atakas gnom' kun sanga hund' ;
Mi hurlas beste kaj sufokas
Kaj eĥas min la vunda mond'.


Diogeno kaj Aleksandro



Cezar
Francisko SZILÁGYIkaj Diogeno


Li estas ne sufiĉe atentata verkisto, almenaŭ oni konas liajn rakontojn, kiuj estas plej ofte brilaj, neforgeseble estas por mi la rakonto pri la flamsalamandro...la egoista burĝo, kiu pensas nur pri si mem kaj supozas, ke li estas la mezpunkto de la universo... aŭ tiu pri la amuza Ripsrops, jen moderna mensogorakonto, kiu povus esti fluinta el la plumo de Munkhaŭseno.

Ke 'hirudo' kiel vorto efektive ekzistas, plifortigas min en mia pensado, ke la verkisto intence sendas nin al "malĝustaj spuroj" en tiu poemo. (Mi pensis unuamomente, ke tio estas tajperaro, do 'hirundo') . "Atakas gnom' kun sanga hund", ĉu tio ne povus esti Diogeno mem ? Li havas ja la kromnomon "La hundo" kaj hundo(j)n kiel akompananto(j)n, kiel oni ekscias en anekdotoj kaj bildoj pri li. (Kiel Sokrato, tiel ankaŭ Diogeno mem ne verkis eĉ linion, kaj tamen li estas fama filozofo, viro kiu vivas en siaj legendoj plu, tiel, kiel ankaŭ Jesuo Kristo, la ŝajne "softa" korfrato de Diogeno, kiu tamen kolere pelis la monŝanĝistojn el la templo. Ankaŭ Diogeno havis la "dian" koleron en si, li pisis eĉ laŭdire al la muroj de la domoj de la riĉuloj, en kiuj li manĝis poste pro invitoj. Li ja agis kiel vera fiera hundo ! Kompreneble li ne havis loĝejon, tiel, kiel Jesuo, ili estis ambaŭ senhejmuloj. Sokrato ja havis hejmon, sed ankaŭ kvereleman edzinon, tial li prefere migris tra la urbo por ribeligi la junularon de Ateno kontraŭ la registaro, kio kondukis al lia "laŭ-Jesuo-morto" kvankam ne je kruco, tamen al pun-kaliko kun veneno, kies enhavon li devis gluti "libervole"... ĉar oni kondamnis lin en proceso je tio. Kaj spite al la brutalaj finoj ili ĉiuj estas plu ege vivantaj, ankoraŭ nun, ĉu ne miraklo :) ? Sed por mi tio tute ne estas miraklo, ili estas tre vivantaj, ĉar ili portas la eĥon de la vundita mondo en si. Tial do ! La mitaj figuroj helpas al ni plu kompreni la mondon pli bone, Francisko SZILÁGYI bone komprenis tion...

Cetere, ankaŭ mi sufiĉe ofte sentas min tute sola inter surdmutuloj, kion fari ? Tio estas ŝajne mia sorto esti soleca vokanto en la dezerto... mia gloro tamen ne transvivos jarmilojn, mi estos post mia morto baldaŭ forgesita. Sed tio ne ĝenas min, post mia vivo mi ja ne sentos ion, kaj tial ankaŭ ne povos ĉagreniĝi pri tio...Tamen estas ankaŭ mi ne nur "blogista klaŭno", sed simile resonulo de la vundita mondo, kion ni (mia edzino kaj mi) pruvas per niaj Traven-tradukoj. Se mi ne estus eĥo de la vundita mondo, mi vere nur estus orgojla Esperanto-klaŭno, kiu celas malkaran aplaŭdon per kelkaj aĉaj artifikaj ŝercoj en la interreto, tiel kiel siamaniere la helpisto de la magiisto en rakonto "Aŭtuno" de Endre Toth, kiu scias apenaŭ ion, kiu povas preskaŭ nenion, kiu simple fordormas sian vivon kaj iel eĉ kontentas pri tio.



PS :
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/dekdu/
Francisko SZILÁGYI (elp. sila:dji, preskaŭ sila :ĝi)

PSS :
Mi, kiel kelkaj el miaj legantoj certe scias, estas adepto de la granda Diogeno, la unua anarkiisto kaj mondocivitano de la monda historio, kiu famiĝis kiel atakema "hundo" kun migrobastono, sed kiu en vero estis kosmopolito kaj sin nomis eĉ tiel. Do, antaŭulo de Zam. Jam Diogeno fajfis pri la ridinda naciismo, kiu tiom venenas la korojn de la ankoraŭ-ne-homoj.


Cinika filozofo Diogeno kun migrobastono, hundo kaj pelvo




PSSS :
Blazio Vaha respondis pri la supraj pensoj tion : "Mi konetas vian soleco-senton kaj vi plendas rajte. Aliflanke ankaŭ aliaj energiaj agantoj ne havas legantojn, mi konas kelkajn Hungarajn esperantistojn, kiuj produktis multe kaj ne havas eĥon. Kalocsay inventis kolegon C.E.R.Bumy, kaj tiu inventis konsummaŝinon por solvi la ekonomian krizon (konsumi tiom rapide, kiom oni produktas).. Ĉu baldaŭ tio validos por kulturo ?"

Mi respondis tiel : "Mi havas pli ol sufiĉe da legantoj, sed nur tre malmultajn amikojn...

Tiel, kiel ekzistas rikoltmaŝinoj ekzistas ankaŭ kulturmaŝinoj, jam delonge, la "moderna kulturo" estas ofte nur ridinda bazaro de kompatindaj almozpetuloj, artistoj ĝis nun estas "ciganoj" por la tielnomataj honorindaj anoj de la socio. Kiu sidas sur profesia trono, tiu ne havas komprenon por artistoj, kiuj gajnas sian monon kun ĉiuj riskoj en la "kulturmaŝino", kiu senkompate voras ilin kaj, kiu same malŝate elsputos ilin pli poste... ĝis venos aliaj "stultuloj", kiuj ankoraŭ volas gajni honoron kaj adoron en tiaj tempoj kiaj nia, aŭ artisto-homoj, kiuj riskas sian vivon, por ke aliaj havu sian plezuron je ili... veraj artistoj, ekzemple la cirkartistoj, ili ĉiuj bruligas lumon en la tenebro, kiun la tenebro ne povas kapti... Tia homo estis ankaŭ Diogeno, la viro kun la hela lampo, la filozofo, la kleriganto, la ribelulo, la kosmopolito, la sarkasma hundo, kiu trovis indan posteulon ankaŭ en Jonathan Swift, kiu iam rekomendis, ke oni metu la malriĉulojn rostitajn kiel festmanĝon sur la tablojn de la riĉuloj, por ke ne estu tiom da povruloj en la mondo !



La cinika kosmopolito Diogeno (vilao Albani)




LIGOJ


Diogeno en Vikipedio
Cezar : Pri kosmopolitismo
Diogeno kaj Aleksandro
Diogeno kaj Aleksandro 2
Loĝejo de Diogeno
Diogeno nun
Hendrik Adamson : Diogeno




Viewing all articles
Browse latest Browse all 3330