Daniil Charms
Se edzino vojaĝas...
Se edzino vojaĝas, vagadas ŝia edzo en la loĝoĉambro kaj ne scias kien iri.
Liaj fingraj ungoj fariĝas pli kaj pli longaj, lia kapo tremas, kaj lia vizaĝo ekhavas multajn nigrajn punktojn.
La ĉambra najbarino konsolas la soleciĝintan edzon kaj alportas porkgalantinon. Sed la soleca edzo ne havas apetiton kaj trinkas plej ofte nur teakvon.
Lia edzino dume banas en lago kaj puŝiĝas ĉe tio perpiede je radiko. Sub la radiko elsagas ezoko kaj mordas kalkanon de ŝi. Ŝi ekkrias, saltas al la bordo kaj rapidas al sia tranoktejo. Renkonte al ŝi rapidas la filino de la gastejestrino. Al tiu ŝi montras sian vunditan piedon kaj petas bandaĝi ĝin.
Vespere ŝi skribas al sia edzo leteron, en kiu ŝi detale priskribas sian misŝancon.
Ŝia edzo legas la leteron kaj ekscitiĝas pri tio tiom, ke la glaso kun akvo falas elmane. Ĝi falas teren kaj disrompiĝas.
La edzo kunkolektas la vitrajn erojn kaj vundiĝas ĉe tio je mano.
Li bandaĝas sian vunditan fingron, sidiĝas kun la bandaĝita fingro kaj skribas al sia edzino. Poste li foriras por enmeti poŝtkeste la leteron.
Sed survoje la edzo trovas cigaredoskatolon kaj en tiu cigaredoskatolo tridek mil rublojn.
Per ekspresletero li petas urĝe, ke lia edzino venu hejmen kaj ili komencas feliĉigan vivon.
tradukis Donjo & Cezar
el la libro "Incidentoj" de Charms