La nomo de Eugenio Lanti estas apenaŭ konata ekster Esperantujo, eble nur en literaturamaj etosoj kaj per hazardaj cirkonstancoj : la apero de lia nomo en la romano “Rayuela” (Marelo), de Julio Cortázar aŭ en biografioj de George Orwell (poste ni detaligos ambaŭ okazojn). Eĉ en esperantistaj medioj lia figuro estas ofte malatentata ekster la proleta movado.
Kaj tamen lia figuro estas tre interesa. Lanti estis la kunfondinto kaj ĉefa gvidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), la asocio de esperantistaj laboristoj, kaj la teoriulo de nova doktrino, la sennaciismo, kiu celis la forigon de l' koncepto de nacio kiel gvida ideo de l' socia organizado.
La vera nomo de Lanti estis Eugène Adam, kaj li naskiĝis en malgranda normanda vilaĝo en 1879. Filo de malriĉaj kamparanoj, li translokiĝis al Parizo, kie li pergajnis sian vivon kiel manlaboristo.
En sia junaĝo li estis tre influata de anarĥiistaj ideoj, en kies medio li estis relative aktiva, kaj li havis kontaktojn kun kelkaj teoriuloj de la francaj anarĥiismo kaj radikalismo, kiel Faure, Ner aŭBarbusse.
Dum la unua mondmilito, li estis mobilizita kaj servis kiel kondukanto de ambulancoj, kaj tie firmiĝis lia forpuŝo al la naciismo kaj la milito. Estis dum tiuj jaroj kiam li ekhavis la unuajn kontaktojn kun Esperanto kaj eklernis la lingvon. Ankaŭ tiam komenciĝis lia kontakto kun la komunismo, sub la influo, kutima dum tiuj jaroj, de la Rusa Revolucio.
Reveninte, li prenis kontakton kun la esperantista laborista movado, kiu estis farinta siajn unuajn paŝojn en la jaroj ĵus antaŭ la milito, sed kiu tiam troviĝis malorganizita. En 1919 li estis nomumita redaktoro de l' bulteno de la franca asocio, Le Travailleur Esperantiste, kie li unuafoje pruvis sian literaran talenton kaj sian laborkapablon.